Ekkonu la esperantigitan libron de la verkisto Paiva Netto: “Kiel Venki Suferon”

Skipo de la Blogo Paiva Netto

Vivian R. Ferreira

Dum la afliktaj tempoj, neniam antaŭe spertitaj, kiujn ni nuntempe travivas, la homoj, se ili estas inspirata de Bono, kapablas trovi fortojn kaj gravajn lecionojn por alfronti momentojn de doloro kaj restarigi sin. Tial kio pri vojaĝi al nia interno?

Ekkonu la bitlibron Kiel Venki Suferon de la verkisto Paiva Netto. Disponigita senpage de la aŭtoro, tiu ĉi verko liveras pripensojn kaj instruojn, kiuj parolas rekte al via Animo, kaj helpas vin transformi doloron en venkon kaj saĝon por la tuta vivo.

La temaro pritraktata de la libro ampleksas ekde la socia transformo, kiu komenciĝas ene de ni, ĝis la bonfarto de nia Animo, kies atingo provizas nin per la saĝo necesa por venki ĉiujn barojn, ĉu individuajn, familiajn aŭ eĉ kolektivajn, kiel ekzemple katastrofoj sociaj, ekologiaj, financaj, politikaj ktp. Kaj  tiucele necesas resti pretaj kaj fortigitaj!

Nun elŝutu la libron senpage de via programejo per poŝtelefono aŭ tabulkomputilo.

Apple Store

Google Play Store

Kion tiu libro liveros al vi:

1. Trankviligon kaj balzamon por via Animo

2. Klarigojn pri la kaŭzo de doloro kaj pri ĝia origino

3. Saĝon por plibonigi la mondon, komencante de si mem

Opinioj de legintoj

Kiel Venki Suferon penetras ĝisfunde la problemon de doloro, helpante homojn tiom plifortiĝi, ke ili estos preparitaj ĝin elteni kaj kapablaj sublimigi ĝin por favori sian Spiriton kaj la Spiriton de ĉiuj siaj similuloj.”
Ĵurnalo Folha de Pernambuco — Recifo, Brazilo

“Trovi rimedojn por elteni kaj venki la dolorojn de sennombraj suferoj ĉiam estis la granda zorgo de Paiva Netto, vera paŝtisto de animoj, senlace dediĉanta sin al praktikado de Amo al sia proksimulo.”
Roberto Santos — Brazila ĵurnalisto

“Temas pri kolekto de meditadoj kaj pensoj kun la celo, ke homoj reagu dum afliktaj periodoj, simile al la mitologia Fenikso, survoje al nova kaj pli feliĉa ekzistado.”
Oswaldo Freire — Brazila ĵurnalisto