- Foto: Infográfico: Alziro Braga

- CDs do compositor Paiva Netto
Briligante en la koroj la Universalan Solidarecon, sub la vidpunkto laŭ kiu la di-inspirita muziko ankaŭ estas Dio, sinonimo de Amo, kiel asertis la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, Alziro Zarur (1914-1979), Paiva Netto iĝis la komponisto de erudicia muziko kiu plej multe vendiĝas nuntempe en Brazilo. Lia fonografa verkaro jam atingis la kvanton de 5 milionoj da kopioj venditaj. Kiel muzika produktanto, li ankaŭ atingis grandan sukceson per LP-diskoj de preĝoj, kiuj vendiĝis 2,5 milionoj da diskoj.
La diskeldonejo Som Puro estas konvinkita pri la sukceso de la plej freŝa verko de la komponisto: la kompaktdisko entenanta La Vizaĝo de Dio estas la Amo. Per ĝi la aŭdanto estas invitata serĉi respondon al la demando, kiu longe daŭras en la homaj konscioj: Kiu estas la Vizaĝo de Dio? Filozofoj, artistoj kaj religiuloj penas trovi ilojn, kiuj taŭgas kiel direktilo, celante havigi la plej bonan reprezentaĵon por respondi tiom malfacilan demandon.
Per tiu ĉefverko de la komponisto, li invitas nin kune trovi tiun respondon. Per la perado de profunda melodia harmonio, la verkisto havigas momentojn de plialta meditado, ĉefa faktoro por tia tasko. Prezentante la Ĉielan Patron ne forigintaj de lia kreaĵo, tamen ĉeestanta en la vivo de la homoj, en bataladoj, en momentoj de ĝojo kaj doloro, per la maniero pli sincera kaj pura, ke la homo havas por senti: la Amo.
Aldonite al tiu mesaĝo, ankaŭ estas la plezuro aŭdi la agorditan kanton de infanaj, junaj kaj adoltaj voĉoj, kiuj partoprenas de ekumenaj korusoj de Legio de Bona Volo. La ok komponaĵoj de la verkaro entenas muzik-instrumentan ludon, kiaj estas bonegaj por meditadoj, por forpeli la mensan streĉitecon de la malkvieta ĉiutago de la grandaj urboj.
Kiam la fama orkestrestro Eduardo Escalante ekaŭdis la muzikan verkon, tiele opiniis pri la temo de la melodio: “La Vizaĝo de Dio estas la Amo, de la komponisto Paiva Netto, estas belega ekzemplo pri kia estas la valoro de muziko, pri la profundeco de muziko. Ĝi transsendas mirindan mesaĝon pri espero, pri interna sento, kaj ĝi estas, teknike, tre bela, bone skribita kaj kun granda profundeco. Ĉiuj ni devos aŭdi ĝin por havigi pli bonajn momentojn en la vivo, por ke ni inspiriĝu. Verdire estas grava komponaĵo”.
Alia granda sukceso de la komponisto estas la kompaktdisko entenanta la oratorion
O Mistério de Deus Revelado (La Mistero de Dio Revelaciita), kies vendado superis 500 mil kopiojn, gajninte tiamaniere alian premion Disco de Platina (Disko el Plateno). La verko enhavas partojn destinitajn al ĥoro kaj granda orkestro, kaj ĝi novigas anstataŭante la tradiciajn recitativojn per pecoj el la Evangelio kaj el la Apokalipso de Jesuo, alternaj de ĥora kantado.
La muzikestro Vanderlei Pereira, respondenculo pri la orkestrado de
O Mistério de Deus Revelado, asertas ke la verko estas universale atingebla kaj precipe interesa al ĉiu ajn aŭskultanto deziranta senti la ĉeeston de supera energio per muziko. Kaj li finas, dirante: "La KD bonegas. Valoras la penon ekkoni ĝin”.
La unua muzika sukceso de Paiva Netto okazis en la komenco de la 1980aj jaroj, kiam li lanĉis
Negrada – Jesus, O Grande Libertador (Nigrularo – Jesuo, la Granda Liberiganto), omaĝante la popolon de Bahia, kun vendado de pli ol 100 mil kopioj, senkompara konkero ene de la erudicia ĝenro (koncertaĵo). Oportune, la 30-an de aprilo 1983, la Urba Teatro de Rio-de-Ĵanejro, sub la kunlaboro de la Kultura LBV, estis loko de la 3-a Koncertaĵo de LBV de Klasikaj Muzikoj, sub direktado de la fama muzikestro Isaac Karabtchevsky. La mirinda rio-de-ĵanejra Casa da Cultura (Domo de la Kulturo) estis plenplena.
Kiam Karabtchevsky ekkonis la partituron de
Negrada — Jesus, o Grande Libertador, li sin esprimis: “La komponaĵo surprizigis min pro ĝia ritma karakterizaĵo kaj, samtempe, pro la distingita kontrasto inter la ritmo kaj la melodio. Ĝi estas vere inspirita muzika verko. Ni klopodas traduki la esprimmanieron de Paiva Netto al la granda simfonia orkestro, kaj mi estas certa ke ĝi estos eldono tre kompleta rilate al la origina ideo de José. Mi estas certa ke li ĝojos pro tia laboro, samkiel ni entuziasmiĝos pro la maniero, pere de kiu li sukcesis traduki per muziko ĉiun lian sentokapablon”.
Poste la Koncertaĵo, Paiva Netto renkontiĝis kun la monda aplaŭdata orkestrestro, kiu, oportune, ankoraŭ parolante pri Negrada, nomis lin genia. Kiam Paiva Netto, ridetanta, kompletigis:
“Kiel dirus la estimata Villa-Lobos, de kiu mi estas totala admiranto: 'genia, ne, kolerema'” (ridoj).
La melodioj de Paiva Netto distingiĝas pro sia ekumena, simpla kaj originala maniero pritrakti spiritecajn temojn, ĉu erudicie ĉu populare. Tion oni povas percepti el la KD-oj
Sinfonia Apocalipse (Simfonio Apokalipso) ─ partnera laboraĵo kun muzikestro Almeida Prado ─ kaj Suíte Aquarius ─
A Dança dos Mundos (Suíte Aquarius, La Danco de l’ Mondoj), kiu siavice invitas al epoko, kiam popoloj kaj rasoj povos kunvivi en paca etoso, sen antaŭjuĝoj, sub la solidara inspiro de la Kristo.
La du simfoniaj muzikaĵoj estis registritaj en la lando de Pancho Vladiguerov: La unua konsistas el la Ĥoro kaj Orkestro de la Nacia Radio de Bulgario kaj la dua el Sofia Chamber Players Orchestra.
La komponaĵoj de la ĉefgvidanto de LBV ricevis laŭdajn komentariojn de dirigentoj, komponistoj kaj renomaj muzikorecenzistoj kiaj Dorival Caymmi, Ricardo Cravo Albin, Francisco Mignone, Isaac Karabtchevsky, Ricardo Averbach, José do Espírito Santo, Hélio Rosa kaj la bulgaro Alexander Yossifov (kiu kunverkis kun Paiva Netto koncertaĵon por piano kaj orkestro).