La Forto de Altruismo

Mi petas permeson por dividi kun la indaj legantoj kelkajn liniojn inspiritajn de la klopodado de Bona Volo.

El mia literatura eseo Sociologia do Universo [Sociologio de la Universo], laŭ nia kredo pri la valoro de altruismo, mi substrekas, ke pro nia kredo pri ĝi, inkluzive en la kampo de negocoj, oni devas ne konsideri nin naivuloj. Ni plene konscias pri la baroj, eĉ en la kampoj ekonomia kaj socia, ekzemple kiam okazas katastrofa koruptado, kiujn ĉiu ajn komunumo aŭ lando devas kuraĝe alfronti kaj venki. Kiam ni proponis, antaŭ jardekoj, Ekonomion de Spirita kaj Homeca Solidareco, kiel Strategion por Postvivado, tiam ni partoprenis en la vigla fervorado de tiuj, kiuj deziras, ke alĝustiĝu la multaj misaĵoj, kiuj malhelpas la socion.

Reprodução BV

José Ortega y Gasset

Unu el la plej gravaj hispanaj filozofoj, José Ortega y Gasset (1883-1955) aludis pri tiu antikva koncepto, kiam li asertis: “Ŝtato kaj vivoprojekto, homaj agadprogramo aŭ konduto estas nedisigeblaj terminoj. La diversaj klasoj de Ŝtato naskiĝas el la manieroj, laŭ kiuj entreprenema grupo starigas kunlaboradon kun la aliaj”.

Reprodução BV

Zaratuŝtro 

Kiam perfortemo plej forte minacas la elvolviĝon de popolo, tiam tiu elvolviĝo nepre ne povas ignori la filantropian, do humanecan spiriton, lige kun solida justeco kaj kompetenta administrado. Persoj, kiuj sekvis la doktrinon de Zaratuŝtro (proksimume 660-583 a.K.), instruis: “Kiu estas indiferenta pri la bonfarto de aliaj homoj, tiu ne meritas la nomon homo”.

Divulgação

Deng Ksiaoping

Deng Ksiaoping (1904-1997), kiu komencis en la 20-a jarcento serion da profundaj reformoj en Ĉinujo, elstarigis instruon pri tio, kion oni devas ne fari por atingi konkordon: “Ekzistas homoj, kiuj kritikas aliajn homojn por havigi al si famon, tretante aliulajn ŝultrojn por supreniri al ŝlosilaj pozicioj”.

Reprodução BV

Émile Durkheim

Pro ĉio tio, ni precize proponas, surbaze de Jesuo, Ekonomion de Spirita kaj Homeca Solidareco, kiu transcendas tion, kio inspiris la solidaran ekonomion, studitan de la fama sociologiisto Émile Durkheim (1858-1917). Sufiĉas memorigi tion, kion instruis la Dia Majstro, laŭ la alnomo donita de Francisko el Asizo (1182-1226), nome: “Ĉio ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj (Evangelio laŭ Mateo, 7:12).

Tela: Bartolomé Esteban Murillo (1617-1682)
La Kristo sanigas la paralizulon ĉe la betesda lageto

Nelson Mandela

La Ekonomio, por kiu ni pledas, estas tuteca, ĉar ĝi invitas nin ekvidi nian veran devenon, la spiritan. Nur tiel okazos homecigo kaj spiritecigo de la Ŝtato, komence je la homo mem, tio estas, sub la luma banado de Ekumena Karito, kiu ne distingas homojn, ĉar ĝi konsideras, ke ─ super etno, kredo, nekredo, politika vidpunkto, seksa orientiĝo, aĝo ─ ni estas antaŭ surteraj kaj spiritaj homoj, kiuj petegas helpon kaj komprenon (...).

Rilate al tio, deklaris la heroa Nelson Mandela (1918-2013): “Homa bonkoreco estas torĉo, kiun oni povas kaŝi, sed neniam estingi”.

La laŭdindaj iniciatoj en la Tria Sektoro, kiam ili estas ĝuste plenumataj, estas nemalhavebla parto de bona elvolviĝado de komunumoj. Tiel ni ekzemple plenumas bonegan socian kaj civitanecan praktikadon, kiun ĉiuj devas kompreni pli bone.

Divulgação

Herbert de Souza

Sekve, kiam ni parolas pri Frata kaj Universala Amo, ni absolute ne emas stari en regno de nuboj. Tamen, ni estas certaj, ke bona sento, kun grandanimeco, estas esence grava faktoro por ia civilizacio, en kiu la Eterna Spirito de la homo estu la punkto de ekvilibro. Koncerne tiun spiritan inteligentecon, firmiĝas la revolucio, kiun oni ankoraŭ devas urĝe kompletigi, nome tiu, kiu realiĝas en la Animo de la homoj, kaj per ili plu daŭradas. Jen ĉi tien envenas efika edukado; plie, efika reedukado. Kaj tio estas nemalhavebla por la solidigo de plena civitaneco, favore al perfekta praktikado de aŭtoritateco.

Instruon de la karmemora brazila sociologiisto Herbert de Souza (1935-1997), alnomata Betinho, ni devas rememorigi: “Komencante per etiko, oni eblas formuli kvin konkretajn principojn pri demokratio: egaleco, libereco, diverseco, partoprenpovo kaj solidareco ─ kaj ili ekzistu samtempe”. 

Arquivo BV

Konfuceo

Tute merita kaj ĝusta estis la kulturpremio, kiun li ricevis fine de la jaro 1996, en la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, en Brazilja, ĉefurbo de Brazilo: Meritordeno de Ekumena Frateco, en la kategorio “Solidareco”. Laŭ tio, kion mi verkis en la artikolo “Civitano nomata Solidareco”: La batalado kontraŭ malsato, en kiu Betinho fariĝis potenca murrompilo, kompreneble postulas konstantajn sturmojn. (...)

Sekve, ni almetu ĉiam iom da korfavoro, kune kun ĝusta komuna senso, al nia rigardo, al la sintenoj rilate la proksimulon, ĉu konata, aŭ ne; al la interagado kun najbaro, ĉu tiu estas individuo aŭ lando. Ankaŭ la tiel prirevata Paco eble alvenos el tiu kompreno.

Estas tamen nepre necese, ke ni neniam forgesu ĉi tiun elokventan penson de Konfuceo (551-479 a.K.): “Oni pagas bonkorecon per bonkoreco, kaj malbonon per justeco”. 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.