Omaĝo al Villa-Lobos

Reprodução BV

Heitor Villa-Lobos

Je la 17-a de novembro 1959, la fama komponisto Heitor Villa-Lobos revenis al la Spirita Patrolando. Aŭtoro de ĉirkaŭ 1000 komponaĵoj, li estas konsiderata kiel la plej granda elstarulo en la reformulado de koncepto pri brazila muziknaciismo.

Reprodução BV

Bach

Li estis ankoraŭ knabo, kiam lin ravis la verkaro de la germana komponisto Johann Sebastian Bach (1685-1750), grava influo, kiu post kelkaj jaroj rezultigis la eksterordinarajn Brazilajn ‘Bachianas’. Inter aliaj gravaj melodiaĵoj de Villa-Lobos, menciindas: Uirapuru, La Kanto de la Nigra Cigno, La Idaro de la Bebo kaj la ‘Choros’, por kiuj li serĉis inspiron inter la bohemiaj komponistoj en Rio-de-Ĵanejro.

Okaze de la celebro pri la jarcento post lia naskiĝo, je la 5-a de marto 1987, mi juste omaĝis, per mia tiama kolumno en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, tiun simbolon de la muzika brazileco, kaj mi montris ankaŭ la fratajn ligojn inter Villa-Lobos kaj LBV, kaj pri tio mi elektis ĉi tiun pecon:

Legio de Bona Volo (LBV) ĉiam prestiĝis kulturon. Tio estas parto de ĝia statuto. Krom filantropia, ĝi estas ankaŭ kultura kaj eduka. Kompreneble, por ni filantropio ne signifas enmeti panon en  la buŝon de malriĉulo por momente silentigi la krion de malsato. Ne. Ĝi estas pli ol tio. Filantropio signifas Amon al la Homaro. Mi kutimas diri, ke socia asistado estas, super ĉio, Amo.

En sia laboro favore al kulturo, LBV nepre devus partopreni la celebrojn pri la 100-jariĝo de Villa-Lobos. Kelkaj el la muzikaĵoj prezentataj en la Programo Bona Volo (PBV), per radio kaj televido, estas verkoj liaj. Nia omaĝado estas konstanta. Mi mem estas admiranto de Villa.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Mi sopire memoras lin. Ankaŭ Sinjorinon Mindinha, lian karan edzinon, kiu jam staras en la Spirita Patrolando ekde la jaro 1985. Ŝi estis tre amika al ni. Ŝi profunde konis LBV-on. Ŝi foje sciigis, ke kune kun la karmemora Villa, ŝi aŭskultis la faman programon Jesuo Vokas!, de Alziro Zarur (1914-1979), kiu kaŭzis grandan polemikon en Brazilo. Sed li malfermis demokratian vojon por ĉiuj predikantoj. Zarur estis pioniro en la batalado por religia libereco en nia lando. Al la popolo koncernas elekti sian kredon. En intervjuo al gazeto en Rio, S-ino Mindinha rakontis: “(...) Mi komencis aŭskulti Zarur kiam li laboris en Radio Mundial. Eĉ Villa ofte aŭskultis liajn paroladojn. (...) Se li ankoraŭ vivus, certe li povus tion esprimi pli bone, pli plezure kaj pli emfaze. Ĉar ankaŭ mia edzo alligiĝis al la programo de Zarur. (...) Jen mi ĉi tie sincere omaĝas la kreinton de Legio de Bona Volo”.

Reprodução BV

Heitor Villa Lobos, Sinjorinon Mindinha

En la jaro 1984, okaze de la dudek kvina datreveno post lia morto, la Legia Junularo skribis:

“Heitor Villa-Lobos naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, je la 5-a de marto 1887. Li estis komponisto, violonĉelisto, orkestrestro kaj instruisto. (...) En lia muziko, kiu estas tiel multflanka, pitoreska kaj memfida kiel li mem, ĉio kuniĝas sur novaj vojoj por la Homaro (...). Lia tekniko varias de verkoj de simpla harmonio, kiel lia muziko por infanoj, ĝis tiuj de ekstrema malsimpleco, kiel ‘Rudepoema’ kaj plej multaj el liaj ‘Choros’, kiuj estas komponaĵoj de eksterordinara valoro en la nuntempa muzika panoramo. La naŭ Brazilaj ‘Bachianas’, verkitaj dum la jaroj 1930-1945, montras lian amon al la muziko de Bach. La ciklopa verkaro de tiu inda naciisma komponisto inkluzivas, krom la jam menciitaj verkoj, ankaŭ simfoniojn, simfoniajn poemojn, suitojn, arĉajn kvartetojn, oratoriojn, pianokonĉertojn, koncertojn, operojn, kantverkojn, k.a..

Reprodução BV

Villa Lobos, Tel Aviv, 1952

 

“(...) Villa-Lobos reĝisoris orkestrojn en Francujo, Germanujo, Italujo, Usono... Li ricevis multenombrajn honorojn. (...) Li fondis en la jaro 1945 la Brazilan Akademion de Muziko. (...) La brazila registaro kreis en la jaro 1960, en la Ministerio de Edukado kaj Kulturo, Muzeon Villa-Lobos. (...) Lian avangardemon oni povas difini per ĉi tiu lia frazo: ‘Mi skribas muzikon kvazaŭ mi skribus leterojn al estonta tempo, ne atendante respondon’.

“Violonisto Arminda D’Almeida (Mindinha), lia dua edzino, al kiu li dediĉis plurajn melodiaĵojn, organizis kaj direktas Muzeon Villa-Lobos.

“Okaze de la 25-a jaro post lia morto, Muzeo Villa-Lobos preparas serion da omaĝoj. Kaj la direktoro-prezidanto de LBV ricevis de Sinjorino Mindinha, kiel donacon, kajeron pri tiu evento, kun ĉarma dediĉoskribo: ‘Al la inda amiko, D-ro José de Paiva Netto, prezidanto, kiu daŭre honorigas Legion de Bona Volo, anstataŭante ties grandegan bonfaranton, kiu estis Alziro Zarur, Kore, la ĉiama Mindinha de Villa-Lobos”.

* * *

Kun Amo por la Eterneco

Nu, kion oni faras kun Amo, tio havas la sigelon de eternaj aferoj. Kaj kun tia sublima eco Villa-Lobos difinis, en la urbo João Pessoa, en la brazila ŝtato Paraíba, en la jaro 1951, la manieron, kiel aperadis liaj komponaĵoj:

“Mia muziko respegulas sincerecon (...), arton, kiu venas el koro al koro”.

Kaj plie:

“Brazilo havas la geografian konturon de koro. Ĉiu brazilano havas tian koron. Muziko iras de animo al animo. Birdoj interparolas per muziko. Ili havas koron. Ĉio, kion oni sentas dum la vivo, tion oni sentas per la koro. La koro estas la metronomo de la vivo, kaj multaj homoj tion forgesas. Kion la homaro plej forte bezonas, tio estas metronomo. Se iu homo en la mondo povus meti metronomon sur la supron de la Tero, eble ni starus jam pli proksime al Paco. Kial ili miskomprenas sin reciproke, kial vivas misritme rasoj kaj popoloj? Ĉar ili ne memoras pri la metronomo, kiun ili havas en la brusto, la koron.

“Dio donis precize al Brazilo la destinon havi geometrian konturon de koro, kaj havi vibroplenan ritmon en sia tuta raso, precipe en nordoriento, tiun senton pri ritmo, pri koreco, tiun unuecon de movado, tiun senteman metronomon. 

“Miaj amikoj, kun tia penso mi fariĝis muzikisto. Pro tio mi fariĝis profunda, eterna sklavo de la vivo en Brazilo, de la aferoj en Brazilo. Kaj ĉar mi ne havas la talenton por paroladoj, nek por skribado, sed por sonoj kaj ritmo, tial mi transmetas en sonojn kaj ritmojn tian frenezan amon al patrolando. Jen tio estas mia prezento. Jen tio estas, principe, la pravigon de tio, kion mi faradas por Brazilo ĝis mia nuna aĝo. Mi petas ĉies pardonon, ke mi devas iom paroli pri mia vivo rilate al tiu Brazilo, sed tio estas necesa kaj eble povas taŭgi kiel ekzemplo al junuloj, ke ili sekvu tiun saman vojon, tiun saman destinon, donitan al mi de Dio.

“(...) Mi iris pro la muziko. Kaj se eventuale mia ekzemplo iel taŭgas por ĉiuj miaj sampatrujanoj, do ili faru la samon. Estu liberaj. Memoru pri la koro. Memoru, ke ĉi tiu estas la metronomo de realo. Per ĝi vi havos la ekonomian mezuron por ĉio, pri ĉiuj aferoj. Vi havos la precizan mezuron pri la realeco de la vivo mem. Memoru, ke arto venas de koro al koro, de animo al alia animo, kaj muziko estas la unua arto, kiu kondukas al aliaj artoj. Tion mi ne diras pro tio, ke mi estas muzikisto, tute ne. Tamen, ĝi havas ian pozitivan, ni diru, biologian povon.

“Ĝi estas terapio por malsana animo. Muziko estas konsolo por suferanto. Muziko estas lulado por etulo en la brakoj de la patrino, de la patro. Muziko estas aerblovo por malfeliĉulo. Muziko estas la ĝojo de ĝojaj homoj. Rilate al religio, kiu el la religioj ekzistantaj sur la Tero ne uzis muzikon kiel elementon por allogi siajn kredantojn? Tiu muziko, kiun Sankta Ambrozio utiligis por formi poste la difinitajn liturgiajn kantojn. Kaj ni devas kompreni, gesinjoroj, ke per tiu muziko Brazilo vivas, kaj neniu tion perceptas”.

Mian sinceran dankon al la senmorta Spirito de la brila Villa-Lobos, kiu inspiris min en la jaro 1999 por la verkado de Oratorio La Revelaciita Mistero de Dio. La mortintoj ne mortas.

Divulgação

Roquette Pinto

Sana ekumena vojo

Zarur ofte substrekadis, per la amaskomunikiloj, la maksimon de la pioniro de nialanda radioelsendado, nome la kuracisto, antropologiisto, poeto kaj profesoro Roquette Pinto (1884-1954), moton por radistacio, kiun en Rio-de-Ĵanejro li fondis, kaj kiu havas lian nomon: “Por la klerigo de tiuj, kiuj vivas en nia lando, por la progreso de Brazilo”.

Klerigo estas sendube la sana ekumena vojo por kreskigo de socio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.