Omaĝo al la Tago de Virinoj

Fonto: Libro La Profetaĵoj sen Mistero, de 2008.

La rolo de Virinoj estas tiel grava, ke eĉ fronte al ĉiaj baroj starigitaj de la masklisma kulturo, neniu organizo, kiu volas postvivi — ĉu religia, politika, filozofia, scienca, entreprena aŭ familia — povas preterlasi ilian apogon. Nu, Virino, priblovita de la Dia Blovo, estas la Animo de ĉio, la Animo de la Homaro, la bona radiko, la fundamento de la civilizacioj. Ve al ni, la viroj, se ne estus la klarmensaj, inspiroplenaj, lumaj virinoj!

Vivian R. Ferreira

La virinojn en Brazilo kaj en la mondo ni salutas en tia speciala dato: la 8-an de Marto. Cetere, en Legio de Bona Volo, en la Religio de Dio kaj en la Fondaĵo José de Paiva Netto, ĉiu tago estas tago de la batalpreta Virino de reala Bona Volo.

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.