Egaleco de genroj – Fino
Ĝis la 20-a de Marto 2015, okazis en la sidejo de UN, en Novjorko, la 59-a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj, kies precipa celo estis prilabori egalecon de genroj kaj batali kontraŭ diskriminacio kontraŭ virinoj kaj knabinoj en la tuta terglobo.
Mi do do alportas al vi unu plian fragmenton de mia ĉefartikolo en la revuo Bona Volo Virino, speciale preparita por la partoprenantoj en tiu prestiĝa kaj tre vizitata internacia evento.
La bezono de protektado en la hejmo
Ĝenerale, la unuaj homoj, kiuj eksuferas la bedaŭrindajn damaĝojn de mondaj konfliktoj estas precize virinoj kaj knabinoj. Sekve, oni observas la proksiman danĝeron, kiu ankoraŭ sieĝas la bonajn idealojn vidi ilin liberigitaj kaj subtenataj en iliaj hejmoj.
Tre malĝojiga realaĵo estas la perforto kontraŭ ili, kiu okazas en plej diversaj regionoj en la mondo, eĉ en landoj, kiuj jam evoluigis leĝojn ilin protektantajn. Tio signifas, ke ĝi ne limiĝas al lokoj, kie regas malferma konflikto. Ekzistas iaspeca kaŝita milito, kiu kaŝrigardas niajn hejmojn, komunumojn, entreprenojn, municipojn, Ŝtatojn, religiojn... Kie estas perforto, tie estas la terura vizaĝo de malamo!

Florence Nightingale
Tiu fia vizaĝo estis konata de la brava brita flegistino, kiu naskiĝis en Florenco, la tiama ĉefurbo de la Grandduklando de Toskanio, nuntempe Italujo, nome Florence Nightingale (1820-1910). Ŝi batalis por rompi la malprogresemajn konvenciojn rilatajn al la rolo de virinoj en siatempa socio, kaj ŝi kredis, ke Dio vokis ŝin por servi al granda celo. Per sia abnegacio, ŝi alportis konsiderindajn progresojn al la kampo de sano, en la viktoria epoko. Laŭlonge de sia nekalkulebla kontribuo al la zorgado de anglaj soldatoj dum la Milito de Krimeo, la “damo de la lampo” deklaris, tute trafe, en letero de la 5-a de Majo 1855: “(...) Neniu povas imagi, kio estas la teruraĵoj de milito — ne temas pri vundoj, sango, febro, ĉu makula, ĉu nealta, disenterio, ĉu kronika, ĉu akuta, malvarmo, varmo, ĉiaspecaj mankoj —, sed la tokso, ebria brutaleco, malmorala kaj senorda, flanke de malsuperaj homoj; envio, fieco, indiferento, egoisma brutaleco, flanke de la superaj homoj (...)”.

D-ro Oswaldo Cruz
Kvankam ni staras antaŭ tre severa situacio, tamen ni neniam forgesu ĉi tiun maksimon de la fama brazila sciencisto, kuracisto, bakteriologiisto, epidemiologiisto kaj sanitaristo D-ro Oswaldo Cruz (1872-1917): “Ne malvigliĝu por ke vi ne senmeritiĝu”.
Mi same substrekas, en miaj prelegoj, ke se la afero estas malfacila, tiam ni tuj komencu, eĉ hieraŭ, ĉar multo estas farenda. Kaj oni ne povas koncepti ian ajn entreprenon celantan la solvon de malbonaĵoj surteraj, sen la efektiva partopreno de virinoj. (...)
Paca kunvivado
La frata saluto instruita de Jesuo al Liaj Apostoloj kaj Disĉiploj ekumene etendiĝas al ĉiuj surteraj estuloj, kiel valora invito al paca kunvivado sur la mondo, nia kolektiva loĝejo: “Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo!” Jesuo (Luko, 10:5).
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.