Egaleco de genroj – I

Fonto: Ĵurnalo A Tribuna Regional, de Santo Ângelo/RS, eldono de la 13-a de Marto 2015, vendrede.

La oka de Marto estas la Internacia Tago de Virinoj, kiuj estas oftaj viktimoj, ankoraŭ en la 21-a jarcento, de plej grandaj kruelaĵoj, interalie la abomena seksperforto. Nekaŭciebla krimo. Ia honto por la Homaro.

En la Enkonduko de la Konstitucio de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO), aprobita je la 16-a de Novembro 1945, oni trovas la priskribon pri tiu realaĵo: “Se militoj naskiĝas en la menso de homoj, tiam en la menso de homoj oni devas konstrui la bastionojn de Paco”. En la jaro 2003, mi nepre insistis malfermi mian verkon Meditadoj el la Animo per ĉi tiu instruo. Ĝi efektive direktas niajn laborplanojn. Tamen, mi konsideras grave, ke oni evidentigu, ke tiu akurata admono koncernas la homojn en ĝenerala senco, ne nur la viran genron.

En la revuo Bona Volo Virino, speciala eldono por UN, mi elstarigis la protagonismon de virinoj en konstruado de Paco.

Jen la malfermo de tiu dokumento, kiun mi preparis, eldonita en la lingvoj portugala, angla, franca kaj hispana:

Mi komplimentas la internaciajn delegaciojn, la aŭtoritatulojn kaj ĉiujn partoprenantojn, kiuj decidoplene kunsidas ĉi tie, en Novjorko, Usono, inter la 9-a kaj la 20-a de Marto 2015, dum la 59-a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj, organizita de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kun la nobla celo diskuti la centran temon: “Beijing+20 (2015)”. Tiel oni estigas profundan pripensadon pri la progresoj kaj malprogresoj okazintaj ekde la jaro 1995, kiam okazis en Pekino, Ĉinujo, la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj, kiu difinis kiel precipan fokuson agadon por la egaleco de genro kaj batalon kontraŭ diskriminacio de virinoj kaj knabinoj en la tuta terglobo.

Ĉiam kun granda honorsento, Legio de Bona Volo (LBV), de la komenco, prestiĝas tiajn diskutojn per sia kontribuo kaj klopodas defendi tiun esence gravan celon, precipe en tutmondigita militema mondo.

Kiam ni partoprenis en tiu memorinda renkontiĝo, en la jaro 1995, tiam ni sendis al la konferencistoj mesaĝon antaŭe publikigitan en la revuo International Business and Management, en 1987, sub la titolo: “Ne ekzistas mondo sen Ĉinujo”. En ĝi, inter aliaj aferoj, mi skribis:

De longa tempo mi asertadas, ke la vojo de LBV estas la Paco. Sufiĉas jam militoj! Brutaleco estas leĝo de neraciuloj, ne de la homo, kiu sin konsideras supera. Ni defendu la plivalorigon de la homa estulo, ene de nemalhavebla egaleco, antaŭ ĉio spirita, genra, ĉar la riĉeco de iu lando estas ĝia popolo. (...)

Ni faru niaj ĉi tiujn vortojn de Apostolo Petro, en lia Unua Epistolo, 3:11: “Dekliniĝu vin de malbono kaj faru bonon, serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin”.

Tiu tre dezirata Paco, ĝusta, necesa, antidota kontraŭ problemoj spiritaj, sociaj kaj korpaj, laŭ la ekzemplo de mondaj krizoj, estos atingita ankaŭ kiam ni jam ne havos ian ajn diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj (fakte, infanoj de ambaŭ seksoj). Tiel, ni garantios al ili la akiradon de povo kaj aŭtonomion, por ke ili fariĝu protagonistoj en la renversado de absurda krueleco, kiu abundas en la kruda interno de individuoj, per la patrina sento, kiu naskiĝas en la koro de ĉiu el ili — sendepende de tio, ĉu ili estas patrinoj de karnaj idoj, ĉar mi krias, per ĉiuj miaj fortoj, ke ĉiuj virinoj estas patrinoj.

 

(Daŭrigota)

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.