La sukceso de 60 jaroj da laboro per 7 paŝoj

La solidara kaj ekumena idealo prezentita de la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), Alziro Zarur (1914-1979), entuziasmigis José de Paiva Netto jam en lia frujuneco. Estante 15-jara kaj aŭskultinte radielsendon la proponon pri Paco de LBV, li deklaris, firmdecide: “Patrino, tiun homon mi sekvos!”. Ekde tiu momento, li komencis volonte kunlabori kun la Institucio. La kalendaro indikis la 29-an de Junio 1956.

Por dediĉi sin plene al la idealo, kiun li alprenis, li forlasis sian inklinon al medicino. Poste li fariĝis la ĝenerala sekretario (posteno samranga al tiu de vicprezidanto) de la Institucio, kaj, post la forpaso de Zarur, li anstataŭis lin. Ekkonu la tutan historion.

Dum la jaro 2016 ni festas la 60-jaran laboradon de Paiva Netto ĉe la Institucioj de Bona Volo, kaj kundividas ĉi tie la 7 personajn principojn, kiuj gvidis lin dum tiu tuta periodo:

Sekretoj por la sukceso de Kristano de la Nova Ordono de Jesuo

1 - Respekto al Jesuo
2 - Legiana Konvinkiteco
3 - Multe da preĝado kaj agordiĝo kun la Homaro de la Supro
4 - Bona memoro
5 - Disciplino
6 - Senĉesa laborado
7 - Kapablo kunpacigi