La Doloro kaj origino de la Aŭtoritateco de Jesuo estas analizitaj per beletra verko

La emblema martiriĝo de la Kristo estas temo por esploro kaj konsideroj kaj de fakuloj kaj de la ĝenerala publiko. Tiel ĉar tiu okazaĵo starigis multajn demandojn, kiaj: se Jesuo ne estis mortigita kaj venkinta, kie Li troviĝas nun? Kiu estas la signifo de Lia sinofero? Ĉu estas iu rilato inter Lia krucumado rakontita en la Evangelio kaj Lia Gloriĝo registrita en Apokalipso1?

Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Potenco de la Kristo en ni

Kontribue al tiu tutmonda debato, la konata brazila verkisto José de Paiva Netto lanĉis, okaze de la memorfesto pri la 25-jariĝo de la Templo de Bona Volo (TBV), en la brazila ĉefurbo, sian plej novan libron Jesus, a Dor e a origem de Sua Autoridade — O Poder do Cristo em nós [Jesuo, Doloro, kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni]. Tre atendita de la legantoj, ĝi estas la kvina volumo de la kolekto "La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj", kies vendoj superas la markon de 2,5 milionoj da ekzempleroj. Tiu serio konsistas ankaŭ el la titoloj: La profetaĵoj sen Mistero; Ni ĉiuj estas Profetoj; Apokalipso sen Timo; kaj Jesuo, la Dia Profeto.

Per tiu verko la aŭtoro prezentas novan perspektivon pri la kruelaj provoj alfrontitaj kaj venkitaj de Jesuo, klarigante la originon de Lia Aŭtoritateco. Laŭ Paiva Netto, la Kristo ricevis de Dio la Plejan Aŭtoritatecon kaj la Superan Povon, kiam Li donis sin kiel nekomparebla ofero pro Amo al la homo: "Kiam oni Lin surtronigis per la Kruco, Li fariĝis efektive Reĝo. Li jam estis Reĝo kaj tiam Li efektiviĝis kiel tia, antaŭ ĉies rigardoj, super la ankoraŭ vualitaj okuloj de la Homaro. Pro la modelo de rezistado al morala kaj spirita Doloro, kiel Li estis kaj estas paradigmo, Li altiĝis kiel ekzemplo, kiun ni ĉiuj devas sekvi".

Rilate la elekton analizi Doloron kun profundeco, tiel li registris en la antaŭparolo: "En ĉi tiu verko, Vi, kara legantino, estimata leganto (plenkreska, maljuna, juna kaj infana, aŭ eĉ loĝantoj en la Spirita Mondo, kiuj ĉion ĉeestas), trovos longan eseon pri Doloro, neniam ĉi tie prezentita kiel fatalo. Mi prezentas miajn pripensojn pere de la eksterordinara ekzemplo de la Kristo; sekve, ne por nia malvenko en malvigliĝo, sed cele al venko, konsiderante ke mi kapabligas vin preni eĉ turmenton, kaj per ĝi levi kuraĝon. (...) Mia intenco do estas montri al Vi, ke la Doloro nin fortigas kaj nin instruas venki ĉiajn barojn, eĉ plej akrajn. (...) Transpasi malbonsorton estis unu el la plej grandaj lecionoj, kiujn Li transdonis al ni”.

Fakulo pri la bibliaj temoj de preskaŭ ses jardekoj, Paiva Netto estas unu el la plej gravaj nuntempaj predikistoj pri la Evangelio kaj Apokalipso de Jesuo. Li rilatigas la Sanktajn Skribaĵojn kun la okazintaĵoj klimataj, sociaj kaj planedaj kaj listigas eldirojn de sennombraj personeculoj kiuj, laŭlonge de la Historio, kontribuis al malsamaj fakoj de la homa sciaro.

Ni lanĉas inviton al la leganto el ĉiaj kredoj, filozofioj aŭ nekredoj por sin dediĉi al la temo de ĉi tiu libro, kiu ne estas limigita al la tiel nomataj kristanoj. Por kiu deziras kompreni, vaste kaj ekumene, la instruojn de la Kristo kaj Lian universalan heredaĵon, nemalhavebla estas la legado de Jesuo, Doloro, kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco.

La beletra verko, portugale, jam estas akirebla per la retejo www.clubeculturadepaz.com.br. Se vi havas intereson akiri ĝin en alia lingvo, skribu al esperanto@bonavolo.com.

______________________
1 En la Apokalipso de Jesuo, laŭ Johano, estas multaj registroj kiuj montras la Glorigon de la Kristo, ekzemple tiu en la ĉapitro 1a, eroj 9a ĝis 20a ("La vidaĵo de Jesuo Glorata").