Furorlibro “Meditadoj el la Animo” nun disponeblas en la hispana

Post la sukceso en Brazilo (2003), en Portugalio (2008), kaj ankaŭ en Esperanta versio* (2011), la aklamata libro de verkisto Paiva Netto Meditadoj el la Animo estas lanĉata en la hispana, laŭ presita kaj cifereca versioj, de Eldonejo Dunken, dum la 42-a Internacia Librofoiro en Bonaero, kiu okazas ekde la 21-a de aprilo ĝis la 9-a de majo. Ĝi estas la plej vizitata librofoiro el la hispanlingvaj landoj, kiu ricevas ĉirkaŭ unu milionon da vizitantoj jare kaj pli ol dek du mil profesiistojn de la libro-sektoro.   

La bitlibro estas jam havebla por aĉeto en la plej grandaj retbutikoj: Apple Store, Amazon, Barnes & Noble, Kobo, Copia, kaj Scribd. Aĉetu la vian!  

La aklamata libro de verkisto Paiva Netto estas lanĉata dum Internacia Librofoiro en Bonaero.

En la antaŭparolo de la verko oni trovas elprenaĵojn de la artikolo publikita en la jaro 1986 en la argentina ĵurnalo Clarín, per kiu la aŭtoro raportas pri sia malnova amika rilato kun tiu lando: “Mi amas Argentinon kaj ĝian eksterordinaran popolon. Ekde kiam mi estis studanto, la novaĵoj pri tiu granda lando, kiuj alvenis en Brazilo, atentigis min. Mi ĉiam entuziasmiĝis pri la temo pritraktata de la eminenta Saenz Peña (1851-1914): ‘Ĉio unuigas nin, nenio disigas nin’. Kurioze, mi travivis plejparton de mia juneco en kvartalo de Rio-de-Ĵanejro, nomata Tijuca, kies ĉefa placo havas sian nomon honore al la elstara figuro de tiu argentina politikisto, amiko de Brazilo. Tial, kun granda ĝojo, mi komponis Argentino, simfonion en formo de poemo, kaj mi dediĉis ĝin al tiu granda nacio. Jen maniero, kiun mi trovis por danki al ĉiuj argentinaj gefratoj, pro tio ke ilia lando estis la unua en la mondo, kiu oficiale rekonis, la 3-an de aprilo 1985, Legion de Bona Volo, kiu naskiĝis por ami kaj esti amata. (...)”.​

LA VERKO

Kborba

Meditadoj el la Animo kunligas serion da instruoj celantaj estigi la veran pacon pere de la individua kaj kolektiva transformiĝo. La aŭtoro montras la transcendecon de politiko, de scienco, de religio, de ekonomiko, de arto, de sporto, de socia vivo. Li krome uzas oportunajn citaĵojn de grandaj tutmondaj personeculoj, kiuj kontribuis al evoluado de la Homaro. Tiu literatura verko helpos vin kompreni la spiritan naturon de la vivo kaj percepti la rolon, kiun ĉiu el ni ludas en la universo. 

Aĉetu la vian! En Argentino, vi povas ĝin aĉeti en la 42-a Internacia Librofoiro en Bonaero, kiu okazas ekde la 21-a de aprilo ĝis la 9-a de majo, en la centro de foiroj kaj ekspozicioj La Rural, kiu situas ĉe Av. Sarmiento 2704 kaj/aŭ Av. Santa Fe 4201 en Bonaero.

____________________
* Tradukita al la Internacia Lingvo, tiu verko estis lanĉita en julio 2011, dum la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazinta en urbo San-Paŭlo (Brazilo). Legu recenzojn fare de esperantistoj pri tiu verko.