Espero neniam mortas

Ĉiutage ni alfrontas malgrandajn kaj grandajn batalojn, inkluzive de tiuj, kiuj aperas survoje, kiam ni ne atendas ilin. Kiam tio okazas, plej granda deziro estas, ke ni alprenu forton kaj saĝecon por trovi plej taŭgan manieron venki ilin.

Tamen, tiaj defioj, eĉ se rutinaj, povas subite kaŭzi kontraŭan penson: “ĉu mi havas forton por plu persisti?”

Komencu vian legadon!

Antaŭ tiu situacio, kiel Espero povas kontribui por ke ni povu transpasi tiujn malfacilaĵojn? La respondon al tiu demando kaj al multaj aliaj, kiuj povas aperi en nia ĉiutaga vivo, vi trovos en la libro Espero neniam mortas, de la verkisto Paiva Netto.

Literatura novaĵo

Paiva Netto, renoma brazila verkisto kaj granda entuziasmulo pri la Esperanto-movado, donacis al la komunumo en ĉi tiu 26-a de Julio, la Tago de Esperanto, la senpagan ciferecan version de sia plej freŝa furorlibro.

La verko, kiu nun havas version en Esperanto, estas disponebla ankaŭ en la lingvoj portugala, angla kaj itala, kaj jam estis pristudita de miloj da legantoj en pli ol 30 landoj dum la lastaj du jaroj.

Elŝutu nun vian ekzempleron!

Paiva Netto konstante proponas al siaj legantoj, aŭskultantoj kaj televidspektantoj valoran kaj originalan perspektivon por klarigi demandojn pri la homa vivo laŭ la vidpunkto de Ekumena Spiriteco.

La aŭtoro klarigis, kiel li ricevis la inspiron noti ĉi tiun fortan ekkrion — Espero neniam mortas! — kiam li vidis, en la jardeko post 1980, ke junulo diras en la televido, ke li perdis la esperon je la vivo. Kun sia senĉesa entuziasmo pri Bono, la aŭtoro registris en ĉi tiun verkon sian sperton de pli ol 66 jaroj dediĉitaj al la Idealo de Bona Volo, pere de frata dialogo kun siaj legantoj.

“La Animo bezonas konstantan stimuladon al praktikado de Bonaj Faroj. Kial diri al gejunuloj, ke ili ne nutru Esperon? Se nobla idealismo ne postvivos, kio restos al ili? Kampo malfermita al malvigliĝo. Ĉiuj homoj rimarkas, ke en tuteca mondo, malbono okazinta ie for (kie ajn) eble atingos nin ĉi tie”, la aŭtoro asertis.

Pensojn pri Paco, inspirajn poemojn, ekumenajn preĝojn kaj rakontojn, kiuj plifortigos vian spiriton, vi trovos en la verko Espero neniam mortas, kune kun la certeco, ke ekzistas respondo, kaj ke ni povas trovi inspiron precipe en Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiu antaŭ jarmiloj jam prezentis al la Homaro la sekurecon kaj forton, kiujn ni bezonas por venki la batojn de la vivo.

+ KONU ALIAJN VERKOJN DE LA AŬTORO

Elŝutu vian ekzempleron en vian poŝtelefonon kaj kundividu tion kun viaj geamikoj kaj familianoj, por ke ĉiuj povu ankaŭ havigi aliron!

Sekvu en sociaj retoj la oficialan paĝaron de la aŭtoro @paivanetto.escritor aŭ konu la aŭtoron en lia oficiala blogo paivanetto.com/eo.