Bulgara filologo kaj verkisto skribas pri la libro “Meditoj el la Animo”

Persona arkivo

Georgi Mihalkov

La instruoj entenataj en la libro Meditadoj el la Animo, de aŭtoreco de la verkisto Paiva Netto, plu estas reliefigataj de legantoj en la tuta mondo. La verko atingas la mondon pere de la lingvo internacia Esperanto. La kvalito de la teksto kaj la profundeco de instruoj prezentitaj de tiu brazila aŭtoro, kun pli ol 6 milionoj da libroj venditaj, pravigas tian reeĥon. Legu recenzon de s-ro Georgi Mihalkov (Julian Modest), filologo, psikologo kaj verkisto. Li estas ĉefredaktoro de la revuo "Bulgara Esperantisto":

"Nun dank’ al Esperanto mi havis eblecon tralegi lian libron Meditoj el la Animo kaj mi estas feliĉa, ke pere de tiu ĉi rimarkinda verko mi konatiĝis kun aŭtoro, kiu ne nur amas la homojn, zorgas pri la edukado kaj la spirita vivo de gejunuloj, sed estas verkisto kaj filozofo, kiu profunde esploras la plej grandajn kaj gravajn problemojn de la homa ekzisto.

"Por Paiva Netto la ĉefa celo de la homaro estas la paco, sed li avertas, ke 'la vera paco naskiĝas unue el la pura koro de Homo'. Tamen por ke la homa koro estu pura, en ĝi konstante devas nesti la amo. La aŭtoro diras: 'La vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni.' Paiva Netto detale analizas la Amon. Li emfazas, ke nur la vera amo liberigas nin de la katenoj de malprudento, kiu kaŭzas la psikajn, korpajn kaj sekve sociajn malsanojn.

"La verkisto esploras diversajn problemojn de la homa vivo. Li opinias, ke unu el la danĝeroj, kiujn la homaro trapasas estas la vulgarigo de la suferoj. 'Post tiom longa rigardado de suferoj per la bezonataj komunikrimedoj, parto de la popolo komencas supozi, ke tio estas neŝanĝebla afero.' Paiva Netto instruas nin esti kuraĝaj. La kuraĝo donas fortojn, esperon kaj volon venki la malfacilaĵojn. Paiva Netto citas la grekan filozofon Plutarko, kiu diras: 'Vere kuraĝa homo ne serĉas danĝerojn. Li alfrontas ilin.'

"Por Paiva Netto la Fido je Dio, kune kun bonaj agoj, estas tre grava por la homa vivo. La Fido devas esti firma kaj kiel diris Marteno Lutero: 'Savo dependas ekskluzive de fido je Dio.'

"Paiva Netto argumentite pruvas, ke materio estas sprito. 'Necesas do konkludi, ke Spirito kaj kreo de Filo, kiu esprimiĝas en la Naturo per planeda materio, ankaŭ estas Unu, tio estas, ili havas la saman spiritan devenon.'



Meditadoj el la Animo instigis min mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo kaj de la universo: la paco, la amo, la demokratio, la spirito, la materio… La aŭtoro posedas grandan intelekton kaj riĉan kulturon. Li trastudis la vivon kaj sciencan agadon de pluraj mondfamaj filozofoj, sciencistoj kaj verkistoj. En la libro estas detalaj biografiaj kaj bibliografiaj notoj pri ili. Paiva Netto ne nur citas iliajn verkojn, sed analizas iliajn sciencajn konceptojn pri la vivo, Dio, la mondo kaj universo.

"Ege impresis min la fakto, ke la filo de Paiva Netto, José Eduardo studis en  mia lando, Bulgario, orkestroreĝisoradon kaj en Bulgario estis registritaj diskoj kun muzikaj verkoj de Paiva Netto kun la koruso kaj Orkestro de Nacia Radio.

"La libro enhavas tre detalan prezenton de la konata pola esperantisto kaj reĝisoro de dokumentaj filomoj Roman Dobrzynski, kiu faris dokumentajn filmojn pri Legio de Bona Volo.

"Meditoj el la Animo estas modele tradukita en la Internacian Lingvon. Certe multaj geesperantistoj el la tuta mondo havos eblecon tralegi tiun ĉi neordinaran libron, kiu anime riĉigos ilin."