5 instruoj, kiujn la libro “Kiel Venki Suferon” liveras al vi

Jéssica Botelho

Ĉu jam okazis momentoj en via vivo, kiam vi sentis sin malĝoja, malvigla aŭ aflikta, estante tamen bonsana? Ĉu vi jam konsideris, ke ofte tiu ĉi interna malbonfarto povas esti simptomo de io neglektata en pasinteco (kelkfoje ne tre malproksima), sed nun fariĝinta multe pli grava problemo? Kiel ni bezonas prizorgi la korpon, tiel same estas fundamente prizorgi la Animon, por ke ni ĝuu kompletan sanon. Kaj ekzistas simplaj manieroj atingi tion!

shutterstock

Unu trafa ekzemplo estas dediĉi sin al ĉiutaga legado de bona libro. Eĉ pli helpas, se ĝi enhavas klaran kaj alcelan penson pri tio, kion ni vivas; ion, kio montras al ni la vojon por plibonigi nin.

Se tion vi serĉas, ni proponas bonegan literaturan indikon al vi: la bitlibron Kiel Venki Suferon. Disponigita senpage de la aŭtoro, ĝi temas pri kolekto de meditoj kaj pripensoj, kiuj klarigas kaj trankviligas. Jen verko, kiu pri vi parolas, pli ol vi mem supozas. Ĝi celas tiujn, kiuj decidis koni sian propran Animon, kaj lerni ĉerpi el ĝi la forton kaj saĝon bezonatajn por sublimigi doloron aŭ malfacilaĵon.

Kiel se vi provos? El inter tiom da eblaĵoj, ni elektis 5 praktikajn lecionojn, kiujn tiu libro instruas al vi:

+ Mi volas elŝuti la senpagan bitilibron

1. Kompreni, kie komenciĝas doloro kaj kial ni suferas

Jen libro, kiu pritraktas ne memhelpon, sed memkonon, ĉar ĉio originas en ni kaj de ni dependas. Ĝia diferenciga kvalito kuŝas en la fakto, ke la libro ne faras nin viktimoj de sufero. Ĝi tre trankviligas nian koron, kaj samtempe instruas al ni alfronti problemojn tiamaniere, ke ni ne fuĝu de ili, nek prokrastu klopodojn por ilin solvi.

2. Interparoli kun Dio

Per ekumena pritrakto, la aŭtoro instruas al ni trovi forton por venki niajn dolorojn kaj angorojn dialogante kun Dio, kun la sanktaj valoroj de ĉiu el ni, sendepende de religia kredo aŭ filozofio, por ke ni neniam sentu forlasitecon. Kaj la aŭtoro aldone montras, kiel okazigi tiun dialogon.

Unu el liaj pensoj plej ŝatataj de la legantoj tre klare montras tion: “Kiam vi sentos vin senenergia, levu vian koron al la Alto, por pli bona harmoniiĝo kun la Supera Povo. Tiel vi provizos vian Animon por la vivbataloj. Estu certa: preĝado bone funkcias.

3. Transformi la manieron, kiel ni reagas al problemoj

Tre gravas ne permesi, ke kondutoj kiel elreviĝo, senfareco, prokrastado, transdono de kulpo, malamo aŭ foriĝo rolu kiel nia respondo al doloro. Per la libro ni lernos, kiel kontraŭbatali tian sintenon, ĉar ĝi instruas aliajn manierojn praktike venki malfacilaĵojn.

4. Renaskiĝi el cindroj kaj renovigi esperon

En la libro, la aŭtoro montras, ke defioj, kiam alfrontataj, disvolvas en ni kreemon, Fidon kaj persistemon. Sciante, kiel reagi al doloro, ni plifortiĝas kaj renaskiĝas el cindroj! Aldone ni konkeras la povon antaŭmalhelpi estontajn problemojn aŭ mildigi ilin per nia nova sinteno. Kiel asertas la aŭtoro,malvenko venkas nur venkiton.

5. Venki suferon per Bonfarado

Laŭ Paiva Netto, ne sufiĉas solvi internajn suferojn kaj elreviĝojn kaj samtempe neglekti la doloron de proksimulo. Nepras, ke ni atingu plenan sukceson per la forto de solidara agado: “Se Vi volas esti feliĉa, klopodu iri la vojon de Frata Amo. Feliĉon oni praktikas per Bonaj Agoj.

Lasu  tiun ĉi verkon plenigi vian koron, kaj komprenu, ke ĉiu ajn sufero estas okazaĵo en nia vivo, kiun ni povas transformi en venkon. Elŝutu senpage tiun bitlibron, kaj komencu legi ĝin, kie ajn vi troviĝas!