Horizonto trans la horizonto

Dum la celebrado pri la 20-jariĝo de la Templo de Bona Volo, situanta en Brasília/DF, en Brazilo, mi lanĉis, je la 24-a de oktobro 2009, la unuan, do historian publikaĵon de Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj ĝia ĉefa temo estas la revolucia "Vi amu unu la alian kiel Mi amis vin" de Jesuo, nome la strukturo de ia nova mondo.

Clayton Ferreira

   

Arquivo BV

Alziro Zarur

Do, permesu, ke mi alportu al vi pecojn de tio, kion la gejunuloj, kiuj partoprenas la Akademion, skribis pri La Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero:

"La Kristo, kiam Li iris en la mondo, lasis parabolojn kaj praktikajn ekzemplojn pri Amo kaj Justeco Diaj, inkluzive de la Leĝo, kiu kapablas nin transformi por ĉiam kaj fari, ke ni komprenu la devenon kaj la celon de la vivo. Post preskaŭ du jarmiloj, Brazilo estis podio por la malmulte studata revelacio kaj komfortiga koncepto: je la 7-a de septembro 1959, la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur, plenumis en la urbo Campinas/SP, la Proklamon de la Nova Ordono: ‘Vi amu unu la alian kiel Mi amis vin’ (Evangelio laŭ Johano, 13:34). La Historion pri tiu revelacio, pri la spirita ordono krei LBV-on kaj pri la progreso de la Agado en Semado de Bono, Akademio Jesuo resume rakontas en tiu libro. Kaj diru al mi, amika leganto, amika legantino, kiu homo aŭ kiu popolo ne bezonas tian Ĉielan Amon por efektive vivi en pli bona, do pli justa socio? La malo de tio bedaŭrinde pli kaj pli disvastiĝas tra la mondo: medimalpurigado, perfortado, timo, militoj. Proklamo de "Amu unu la alian", de Jesuo, estas difinita de Paiva Netto kiel ‘unu el la plej emociigaj kaj decidaj agoj en la Historio — tion la tempo pruvos.’ Kaj li kompletigas: ‘(...) La kompreno, kiun la interna Saĝeco de tiu Nova Ordono malfermas al ni faras komprenebla la nekompreneblan, eltenebla la neelteneblan.’

"Akademio Jesuo konsistas el Instituto por Studado, Esplorado kaj Travivado de la Nova Ordono de Jesuo kaj el Instituto por Studado kaj Esplorado pri la Scienco de la Animo. Pere de produktado de scioj, kiuj komfortigu ĉiujn, tio estas, spiritaj kaj surteraj, ĝi celas malsektigi la manieron, kiel iuj homoj vidas la Kriston de Dio kaj la Kristanismon, alivorte montri la influon kaj la aplikeblecon de universalaj kaj eternaj instruoj de la Ĉiela Akademiano en ĉiuj kampoj de scio, kiuj ne limiĝas al materiaj limoj".

Trans la transmondo

Tela: Henry Ossawa Tanner (1859-1937)

   

Tiu tuta klopodado de Aganta Fido, kiun la gejunuloj de Bona Volo priskribas, celas montri kiel striktaj estas la limoj de iu ajn senbrida kampanjo por redukti la tutan dian-homan signifon de Jesuo, kiu, en la konata dialogo kun Nikodemo (Evangelio laŭ Johano, 3:1 ĝis 21), atentigas nin pri la fakto, ke ekzistas ia Spiriteco trans la spiriteco, ia Filozofio trans filozofio, ia Scienco trans scienco, ia Ekonomio trans ekonomio, ia Politiko trans politiko, ia Arto trans arto, ia Sporto trans sporto, ia Ekzisto trans ekzisto, ia Horizonto trans horizonto, ia Dieca Dio trans homa dio. La Akademio Jesuo naskiĝis por prilumi la ideologian enhavon (spiritan kaj homan) de homoj de Bona Volo, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, en ĉiuj kampoj de agado, por ke ĝia esprimomaniero kaj ekzistomaniero ne estu spirite malplena, kaj por ke tiamaniere la Doktrino de la Kristo, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de "Amu unu la alian" (Evangelio laŭ Johano, ĉapitroj 13 kaj 15) plenumu sian rimarkindan taskon klerigi kaj liberigi la homojn, ĉar la Kreanto deziras, ke neniu perdiĝu (2-a Epistolo de Petro, 3:9). Pro tio, Li kreis la Leĝon de Reenkarniĝo aŭ de sinsekvaj eblecoj de reĝustigo (...).

Tela: Peter Paul Rubens (1577-1640)

Petro

Jen estas, resume, la mesaĝo de Jesuo, kiun tiuj gejunuloj emas substreki: Pacon al ĉiuj popoloj kaj nacioj, tiel ke ili definitive kuniĝu, same kiel ĉe la bezono de postvivado de la Tero — same registaroj kaj popoloj, entreprenistoj kaj naturprotektantaj NeRegistaraj Organizoj, kaj aliaj. La demando estas kiel konduki Ekonomion pensante pri la Kapitalo de Dio: la homo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.