Kristnasko kaj Homaj Rajtoj

Kristnasko ne estas tempo por forgesi problemojn, sed ja por peti la Dian Inspiron por ilin solvi. Ĝia etoso devas esti tiu de frateco, nuntempe pli ol iam ajn, nepre necesa por ke efektive ekestu tutplaneda civitaneco, tiel ke fakte oni povu sin defendi de epidemia tutmonda ekspluatado. Ne nur malsaniĝas la korpo, sed ankaŭ la socio.

Ryoji Iwata-Unsplash

Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kompletigos je la proksima 10-a monatotago sian 64-an datrevenon. Apoge al tia signifoplena mejloŝtono, mi prezentas pecojn el prelegoj, kiujn mi faris, kelkaj kunigitaj en “Dialektiko de Bona Volo” (1987) kaj “Manifesto de Bona Volo”, je la 21-a de oktobro 1991, kiam mi lanĉis la fundamentan ŝtonon de ParlaMundi de Legio de Bona Volo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, antaŭ proksimume 100 mil ĉeestantoj.

Oni sufiĉe multe progresis ekde la aprobo de tiu Ĉefĉarto. Tamen, multo estas farenda por eviti, ke en plena 21-a jarcento virinojn, knabinojn kaj knabojn oni plu vendadu kiel varon; ke infanoj plu laboru en karbofornoj aŭ en aliaj agadoj, kie troviĝas subhomaj kondiĉoj; aŭ ke ili blindiĝu pro manko de vitamino A. Se ne paroli pri oficialigita torturado, kiu disvastiĝas tra la mondo. Tamen, kiu turmento estas pli grava ol malsato, krom la amasoj da nealfabetigitoj aŭ duonalfabetigitoj, por kiuj perspektivo de deca vivo restas for?

Leĝo de universala solidareco

Reprodução BV

Kontraŭ la alfluado de homa malprudento, ni duonvidas en travivado de la Nova Ordono de Jesuo la komunan faktoron, kiu povas frate unuigi kaj prilumi korojn. Ĝi estas religio de amikeco, de bona kamaradeco, kiun elstarigas Johano Evangeliisto en Apokalipso (1:9). Ĝi estas la leĝo de solidareco universala, do spirita, morala kaj socia. Asertis Giuseppe Mazzini (1805-1872), itala patrioto kaj revoluciulo: “La vivon donis al ni Dio, por ke ni uzu ĝin bonfare al la homaro”. Kaj Aŭgusto Comte (1798-1857), la filozofo de Pozitivismo, konkludis: “Vivi por la aliaj homoj estas ne nur leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo”.

Reprodução BV

Amo estas esence grava, unualoke flanke de regantoj. Kiuj suferas perforton, tiuj diru tion.

Homaj kaj civitanaj devoj

En la Prediko sur la Monto de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro (Evangelio laŭ Mateo, 5:1 ĝis 12), oni vidas laŭdon al la spirite feliĉaj. Tiuj, kiuj komprenis, laŭlonge de eraoj, ke se oni plenumas siajn devojn kiel homo kaj kiel civitano, tiam oni garantie ricevas siajn rajtojn, en nivelo, kiun ne ĉiuj ankoraŭ povas koncepti.

Homaj Rajtoj ĉe ParlaMundi

Je la 24-a de oktobro 2008, okaze de celebrado de la 19-a datreveno de Templo de Bona Volo (TBV), en Braziljo, doktorino Monica Sharma, direktoro de Formiĝo de Kapabluloj kaj Gvidantoj en la Sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UNo), partoprenis la solenaĵon omaĝe al la 60-jariĝo de Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu estis parto de Semajno de Spiritualeco, Tutmondaj Valoroj kaj Interesoj, okazinta en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, sub ĝiaj aŭspicioj ― cetere en ĉi tiu institucio LBV havas statuson de ĝenerala konsultado ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ecosoc). Tiuokaze, ŝin akceptis la Ekumena Infankoruso kaj poste ŝi vizitis la ejojn ĉe la Templo de Paco kaj ĉe ParlaMundi, kiun ŝi konsideris “loko de kuraĝo kaj kompatemo, kiujn ni ĉiuj devas esprimi”.

Divulgação TBV

Tie, per konekto por videokonferenco kune kun internaciaj partoprenantoj en prelegsalono Labouisse Hall, en la domo de Unicef, ĉe la sidejo de UNo en Novjorko, Usono, d-rino Monica prelegis pri la temo “Kiel Spiritualeco kaj Konscienco povas helpi la konkretigon de Homaj Rajtoj”.

Ekkoninte Instituton pri Edukado de LBV, en San-Paŭlo, Brazilo, d-rino Monica, kun kiu mi plezure interparolis telefone, skribis en la libro de vizitantoj:

“Ĉi tiu edukado estas plej kompleta – vere tuteca aliro:

“– De junaj membroj de nia tutmonda familio al la junularo;

“ – De la lernejo al la hejmo kaj al la familio;

“ – Al lernado de matematiko kaj sciencoj;

“ – Al kreemo per muziko kaj al ekvilibro per karateo!

“Kiel ni povus fari el tio tutmondan movadon? Per respektado al profundaj ecoj de ĉiu religio kaj per lernado pri ‘agema amo’”.

Jen kial ni pledas por Edukado kaj Kulturo kune kun lumiganta agado de Ekumena Spiritualeco, por ke estiĝu plej alta kunigo inter lumoj de intelekto kaj Suno de Spirita Saĝo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.