Furorlibro “Meditadoj el la Animo” nun disponeblas en cifereca versio

Post la sukceso en Brazilo (2003), en Portugalio (2008), kaj ankaŭ en Esperanta versio* (2011), la aklamata libro de verkisto Paiva Netto Meditadoj el la Animo estas lanĉata en cifereca versio de Eldonejo Elevação. Ekde la 9 de aŭgusto 2016, la bitlibro troviĝas disponebla por legantoj de 170 landoj, en pli ol 60 retbutikoj. Inter ili elstariĝas Apple Store, Amazon, Barnes & Noble kaj Kobo, kiuj jam disponigas aliajn bitlibrojn de la sama aŭtoro (portugallingve).

Meditadoj el la Animo kunligas serion da instruoj celantaj estigi la veran pacon pere de la individua kaj kolektiva transformiĝo. La aŭtoro montras la transcendecon de politiko, de scienco, de religio, de ekonomiko, de arto, de sporto, de socia vivo. Li krome uzas oportunajn citaĵojn de grandaj tutmondaj personecoj, kiuj kontribuis al evoluado de la Homaro.

kborba

Tiu verko estis esperantigita kaj lanĉita en julio 2011, ĉe la 8ª Tutamerika Kongreso de Esperanto okazinta en urbo San-Paŭlo, Brazilo. De tiam, la Esperanto-fako de Legio de Bona Volo (LBV) ricevis altkvalitajn recenzojn el Esperantistoj, kiuj rekomendis la tralegon de tiu furorlibro, ekzemple de la pedagogo Mihail Trifoi, eks-prezidanto de Rumana Esperanto-Asocio, kaj estro de la rumana ILEI-sekcio. “La libro estas impresiga el pli multaj vidpunktoj. Ĝi estas ege belaspekta kaj bonkvalita, do alloga por la okuloj de la leganto. Riĉe ilustrita kaj plena de belaj dekoraĵoj kaj interesaj bildoj, kiuj aldoniĝas al la originala aranĝo de la enhavo”, li skribis.

Laŭ s-ro Georgi Mihalkov, filozofo, psikologo kaj verkisto, de Bulgario, ‘“Meditadoj el la Animo’ instigis min mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo kaj de la universo: la paco, la amo, la demokratio, la spirito, la materio… La aŭtoro posedas grandan intelekton kaj riĉan kulturon. Li trastudis la vivon kaj sciencan agadon de pluraj mondfamaj filozofoj, sciencistoj kaj verkistoj. En la libro estas detalaj biografiaj kaj bibliografiaj notoj pri ili. Paiva Netto ne nur citas iliajn verkojn, sed analizas iliajn sciencajn konceptojn pri la vivo, Dio, la mondo kaj universo”. Legu ĉi tiun kaj aliajn recenzojn pri tiu verko.

Tiun esperantan eldonon prezentas s-ro Roman Dobrzyński, pola ĵurnalisto, kaj dokumentfilma reĝisoro. Li estis vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (1989-92), kiuj asertas: “Paiva Netto estas homo, kiu disvastigas Fratan Amon kaj Ekumenismon sen landlimoj kiel veran vojon por atingi la tutmondan Pacon, kaj tiaj konceptoj elstaras en ĉi tiu nuna libro. De tio rezultas la antaŭenpuŝo de la aŭtoro de la verko al la internacia lingvo, precize ĉar tre similas ĝia ideologio al tiu de LBV, nome unuigi la naciojn per tio, kio estas plej alta en la Spirito de ĉiu el ĝiaj enloĝantoj, kaj flankenlasi ĉian kaŭzon por disiĝo aŭ diskriminacio”.

Akiru ekzempleron! Al tiuj, kiuj volas trovi la propran spiritan naturon kaj percepti la rolon de ni ĉiuj en la universo, Meditadoj el la Animo estas ne malhavebla libro por iliaj bibliotekoj.