Levu vian koron per muziko “Mi vidas la lumon de ia nova mondo"

Bona muziko povas plibonigi la homon. Transpasante la lingvobarojn, ĝi tradukas, per universala melodio, al la plej diversaj gentoj, la mesaĝon de la Dia Amo. Ĝuste ĉi tion celas transdoni komponisto Paiva Netto, per sia verko “Mi vidas la lumon de ia nova mondo”, parto de la Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita*.

Por tiu kaj aliaj muzikoj de la Oratorio, la aŭtoro zorge elektis tekstopecojn el la Evangelio-Apokalipso de Jesuo, deklamitajn de li kaj kantitajn de koruso. Li krome strebis krei sonojn, kiuj reprezentas dialogojn inter la Ĉielo kaj la Tero, inter la kreito kaj la Kreanto.

AŬSKULTU NUN LA KOMPONAĴON “MI VIDAS LA LUMON DE IA NOVA MONDO”:

_________________________________
* Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita — Unu el la plej konataj verkoj de la komponisto Paiva Netto, la Oratorio estis verkita en Santa Maria de Arnoso, Lugar de Lages, Portugalujo, kaj en la brazilaj urboj Rio, Braziljo kaj en la ŝtato Suda Riogrando, dum la jaro 1998. Legu pli pri la temo en Komponisto.