Socia efiko de preĝado

Arquivo BV

Ana Serra

En intervjuo al la portugala ĵurnalistino Ana Serra, mi komentis, ke — la koncepto pri Frateco kaj Ekumena Spiriteco metas nin en sanan, intiman kontakton kun ni mem kaj kun la Kreanto de Universo kaj Liaj kreitoj, kiuj konsistigas plej perfektan altaron, kie oni devas adori Lin, laŭ tio, kion mi substrekis je la 5-a/nov./1983, per parolado okaze de inaŭguro de fundamenta ŝtono ĉe la sidejo de Legio de Bona Volo, en San-Paŭlo/SP, Brazilo, ĉe la 8-a Kongreso de Legianaj Gefianĉoj kaj Geedzoj. En la verko Al la Koro de Dio — Ekumena Kolekto de Preĝoj (1990), mi diris: Kiam oni preĝas, la Animo spiras kaj fekundigas la homan vivon. Preĝi estas esence grave por sennubigi la horizonton de la koro. Kaj tion povas fari ni ĉiuj, ĉar ni posedas denaske la kapablon mediti por elekti oportunan vojon kaj solvi problemojn, kiuj komenciĝas en la Spirito kaj poste manifestiĝas en la homa korpo, ofte kiel malsano, kaj en la socia kampo.

Umit Bulut - unsplash

En la verko Meditadoj el la Animo mi skribis, ke iu ajn homo, ĉu religiema, ĉu ateista, kiu scias ĝui silenton en sia animo, burĝonigos en si mem ĉiujn riĉaĵojn, kiujn la mondo ne povas doni al li, ekde la spirita Paco, kiun Dio promesis al ni kaj kiun neniu, krom Li, povas komplete doni, ĉar ni ankoraŭ ne konas ĝin en ĝia tuteco: "Pacon Mi lasas al vi; mian pacon Mi donas al vi. Mi ne donas al vi la pacon de la mondo. Mi donas al vi la Pacon de Dio, kiun la mondo ne povas doni al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo." (Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, 14:27; kaj Mateo, 28:20). Se oni konsideras la kutimajn esceptojn, ĉiu serioza pensulo bezonas eniri, eĉ se de tempo al tempo, en inspiroplenan dimension de meditado, ĉu oni donas al ĝi tiun nomon, ĉu alian. Kaj tio favoras ne nur psikan kvietecon, sed ankaŭ korpan serenecon.

Tela: Ivan Aivazovsky (1817-1900)

   

Ideo, por kiu alvenis la ĝusta horo

Arquivo LBV

Victor Hugo

En la verko Ni ĉiuj estas Profetoj (1999), mi skribis: Ni portempe estas korpoj, sed por ĉiam Spiritoj. La nacio, kiu komprenos kaj administros tiun Veraĵon kaptos kaj regos la mondon dum la tria jarmilo. Kaj se iu supozas, ke ĉi tiu penso estas delira, al tiu mi prezentas aforismon de la genia Victor Hugo (1802-1885): "Kiuj hodiaŭ asertas, ke io estas nefarebla, tiuj implice sin metas flanke de la malvenkontoj."

Divulgação

Pietro Ubaldi

Rilate al tio, la itala filozofo kaj sociologo Pietro Ubaldi (1886-1972), korespondanto de Einstein kaj granda admiranto de Legio de Bona Volo — kiun li difinis kiel "novan movadon en la Historio de la Homaro. Ĝi metas Brazilon en avangardan lokon en la mondo" — en unu el siaj konferencoj, rememorigis ĉi tiun alian noton de la giganto de Besançon: "Ekzistas io, kio estas pli potenca ol ĉiuj armeoj: tio estas ideo, por kiu alvenis la ĝusta tempo".

Arquivo pessoal

Ricardo Monezi

Nuntempe, eĉ scienco jam konsideras, ke spiriteco povas malpliigi la riskon de malsanoj konsiderataj kiel gravaj aŭ neresanigeblaj. Per intervjuo al Supera Reto Bona Volo de Komunikado, en la jaro 2009, pri tiu temo diris la esploristo, profesoro kaj psikobiologiisto Ricardo Monezi, el Instituto pri Kondutmedicino de Federacia Universitato de São Paulo (Unifesp): "Nuntempe ni jam havas plurajn raportojn sciencajn pri tio, ke homo praktikanta bonan pensadon, feliĉon, ĉiujn bonajn sentojn, tiu havas potencialan defendon de la korpo, multe pli grandan ol pesimisto. (...) Kiam optimisto ricevas vakcinon, li elvolvas antikorpojn multe pli rapide ol pesimisto. Kaj tiu havas multe pli da ŝanĉoj trairi kronikan malsanprocedon, ol pesimisto."

Do sana Spirito estas preventa medicino por la korpo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.