Sitelo da sango

Mi ĉiam emas respekti ĉies opiniojn, tamen mi esperas, ke tia konscio pri konservado de vivo pli kaj pli grandiĝos, tiel ke ne okazu denove tragikaj faktoj, similaj al tiuj, prenitaj el la gazeto O Mensageiro” (La Kuriero), kiun reproduktis Revuo André Luiz” n-ro 7, verko de Francisco Ferreira:

“Monsinjoro L. B. Lyra, per artikolo kun titolo ‘Kontraŭ la fia leĝo pri abortigo’, raportas ateston de flegistino de angla hospitalo: ‘Kuŝas antaŭ mi eta, senpova estulo, ligita al la patrino je umbilika ŝnuro. Li estis rozkolora, tute bonforma knabeto. Li tie kuŝis kaj ĝemis, kaj kiam mi tuŝis lin, li movis la manetojn. Jen sceno, kiu ekscitus patrinajn instinktojn de iu ajn virino, kaj mi, flegistino, rimarkis, ke miaj sentoj ekribelas. Tamen, tiu etulo, anstataŭ veni al la brakoj de sia patrino, por karesoj kaj amo, estis ĵetita al metala sitelo, por estingo de vivo, kiu ne havis tempon komenciĝi”’.

Shutterstock

Ne eblas koncepti, ke virino (aŭ viro) ne emociiĝus antaŭ tia tragika sceno. Sed je la fino, la bona spirito, kiu sidas en la koro de virinoj suprenmetos la mondon, for de tia sensencaĵo. Ili forigos tiun frenezan kulturon, kiu nebuligas la Teran horizonton kaj disvastiĝas tiagrade, ke, kiel fenomeno "Arrhenius”, ekzemple, pliintensigas tutmondan varmiĝon. Admonoj, ofte ignorataj, kio ne malhelpis ĝian progresadon, jen troviĝas: precize nun (tiam estis la komenco de la jaro 2010), laŭ internaciaj amaskomunikiloj, grandega glacimonto, tiom granda kiom Luksemburgio, dekroĉiĝis de Antarktio pro interfrapiĝo kun alia glacimonto, nomata B9B, kiu flosvagas ekde la jaro 1987. Se tiel plu okazos, marbordaj urboj eble inundiĝos.

KORPO DE BEBO APARTENAS AL LA BEBO
 

Kiu havas interne de si la povon doni vivon ne povas ami morton. Koncerne adoleskantajn kaj/aŭ senedzajn patrinojn, kial ne plivastigi per ĉiaj rimedoj helpadon al ili, per efikaj publikaj politikoj, kaj malpli kontraŭbatali la sociajn instituciojn, kiujn subtenas ilin, por faciligi ilian aliron al la labormerkato, por ke ili povu varti siajn idojn?

Per la verko “Panjo, lasu min vivi!” (1987), mi argumentis: Kiuj pro nescio pri iuj spiritaj aferoj bedaŭrinde ankoraŭ defendas abortigon, kun la argumento, ke virino estas posedanto de sia korpo, tiuj forgesas, ke laŭ la sama rezonado, la korpo de bebo apartenas al la bebo...

Jesuo, la Dia Profeto, venis sur la Teron por savi la homojn. Pro tio ni konstante zorgas pri defendado de Vivo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.