Novjaro kaj homa agado

Fonto: Ĵurnalo “A Tribuna Regional”, el Santo Ângelo/RS, Brazilo, eldono de la 27-a kaj 28-a de Decembro 2008. | Aktualigita en Decembro 2017.

Je la alproksimiĝo de nova jaro, ripetiĝas la laŭdinda kutimo bondeziri esperon pri pli feliĉa tempo. En la prelego, kiun mi faris je la 20-a de Decembro 2008, elsendita per TV Bona Volo, per Supera Reto Bona Volo de Radio kaj per interreto (www.boavontade.com), mi klopodis analizi tiun deziron pri renovigo, kaj mi fundamentis miajn parolojn sur la komencajn versiklojn de la 21-a ĉapitro de la Apokalipso de Jesuo, laŭ Johano, kaj sur la lastajn versiklojn de la 22-a ĉapitro.

Mi celis per tiu mesaĝo montri, ke la Libro de Finaj Profetaĵoj nur raportas la konsekvencojn de homaj agoj. En nia interno ni skribas la paĝojn de nia destino. Sekve, ju pli spiriteca estas la popolo, ju pli edukita kaj klerigita, des pli bona estas la vojo de nacioj. Mi ĉiam emfazas: Nova jaro! Bona jaro? Tio dependas de ni mem!

21:1 — “Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.”

La profetaĵo de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, anoncas proksiman, profundan transformiĝon. Kaj se ĝi estas “nova ĉielo kaj nova tero”, oni duonvidas ian renovigitan Homaron! Tamen, por tio, kion Amo ne sukcesas realigi, Instruisto Doloro sin prezentas kaj proponas lecionon.

21:2Kaj mi, Johano, vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.”

Tela: Sátyro Marques

Jerusalemo estas granda simbolo religia, politika kaj socia en la mondo, precipe por judoj, kristanoj kaj islamanoj el diversaj etnoj. Ĉiuj filoj de sama Patro, ĉar tiel ni devas konsideri nin, kaj kiel aliancanoj ni helpu en preventado de tiom da aferoj, kiujn oni povas diplomatie forigi aŭ solvi, eĉ anticipe.

Espero neniam mortas

Rimarku, ke Evangeliisto Johano priskribas Jerusalemon malsuprenirantan el la Ĉielo. Kial ĉi tiu urbo, kaj ne alia? Ni iru laŭgrade: Li estis judo. La ideo, kiun li havis pri granda urbo en sia koro de kredanto, estis Jerusalemo. Li konis ankaŭ Romon. Tamen, li apenaŭ povus diri: “Malsupreniras el la ĉielo la nova Romo”. Ĉi tiu estis metropolo klera, grandsocia, tamen altgrade militema. Kartago estis ekzemplo. Jerusalemo posedis kelkajn el tiuj trajtoj. Sed ĝia popolo kredis pri unusola Dio, same kiel la Evangeliisto-Profeto.

Tela: Pedro de Orrente (1580-1645)

Jerusalemo enhavas mistikan ravon. Ĝi emocias nian koron. Sed laŭlonge de jarmiloj ĝi estas preteksto por malĝojigaj okazaĵoj. Tamen, Espero neniam mortas, kaj ĉi tiun penson mi konceptis jam antaŭ multaj jardekoj, kiam mi vidis per la televido junulon plendantan, ke li perdis la fidon pri la estonteco. Estas homoj, kiuj eĉ pro acidaj kialoj, respondas: “Mi ne kredas pri tiu afero nomata Espero”. Do, kion ili proponas? Ĉu malentuziasmon? Ĉu neglektadon de la homo pri si mem kaj pri siaj kunuloj? Devas esti Espero! Kaj super ĉio, la deziro realigi ion. Male, kio restas? Ĉu kuŝi kaj morti? Animo bezonas bonan stimulon. (...) Kiel diri al gejunuloj, ke ili ne nutru Esperon? Se idealismo ne postvivos, kio restos al ili? Ia malfermita kampo por malvigliĝo. Ĉiuj homoj perceptas, ke en tuteca mondo malbono okazanta ie ajn povas atingi nin. Vidu la aferon pri ekonomio, pri kiu malmultaj homoj suspektis. Nekredeble, ĉu? (...) Aliflanke, necesas io trans la nuntempa etapo de surtera kono: ke ni konektiĝu al la ideala regado, kiu komenciĝas en la Ĉielo. Ĝi estas temo, kiun iam la prudenta Scienco pritraktos sen antaŭjuĝoj. Intuicio estas la inteligenteco de Dio en ni. Ofte ĝi atingas pli rapide tion, kion racio ne tuj kaptas.

En la nova jaro ni serĉu en Supera Spiriteco kompason por nia vivo. Kaj plu estu Espero, jes, kaj laboro, tiel ke ni starigu por gejunuloj kondiĉojn por ke ili ĝuu pli dignan mondon, kaj neniam forgesu la pli longe vivintajn homojn, nome tiujn en aĝo atingota de la plej multaj, danke al la progreso de medicino.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".

Newsletter