Nova Jaro! Bona Jaro?

Nenio pli bona ol paroli al Dio. Kiu ne suferas en ĉi tiu mondo, aŭ sentas mankon de io, kion plej rafinitaj surteraj plezuroj ne kontentigas?

Oni kutime ĝoje diras, kiam naskiĝas ĉiu unua tago de Januaro: “Nova Jaro! Bona Jaro!”. Mi ne estas ia Katano, sed estas homoj, kiuj tiel agas stimulitaj de cosas que no se hablan... (aferoj pri kiuj oni ne devas paroli...) Sekve, alvenas postdrinka kapdoloro. Kaj ankoraŭ poste, kiam la hepato plendploras, oni akuzas Dion, la diablon, la mondon... Kaj, ve al tiuj, kiuj ĉeestas proksime... Dume, proksimume unu miliardo da homoj ĉiutage ekdormas malsatante. De tio naskiĝas la neceso pri Konstanta Jesua Kristnasko, kiel disvastigado de Frateco, la Ekumenismo kiu emociiĝas pro aliula doloro kaj agadas por ties estingiĝo.

Bona Jaro? Dependas de ni mem! Kaj de la kompreno ke — sen la konscienco, ke la Spirita Vivo estas realaĵo — la materia vivo povus fariĝi malordo, se ni fakte ne scias ĝuste uzi la liberan elektopovon, ĉefe ĉe Demokratio, kiu estas la reĝimo pri respondeco.

Preĝi signifas ami kaj agi

Reprodução BV

Chico Xavier

Preĝo ne estas rifuĝejo de senkuraĝuloj kaj de maldiligentuloj. Ĝi nin suprenlevas, laboro nin realigas. La Papo preĝas, Dalai-Lamao meditas, Chico Xavier preĝadis, rabenoj kantas siajn petegojn, la evangelianoj kantas siajn laŭdojn al Dio, islamanoj recitas la Noblan Koranon... Kio estas Preĝo, se ne Amo disponebla por grandaj agoj? Kiam ateisma frato faras ion, kio helpas la kolektivon, tiam li preĝas. En Crônicas e Entrevistas (Leĝeraj Tekstoj kaj Intervjuoj) mi skribis ke, preĝado kaj meditado similas. Preĝado ne estas simple figura ago. Ĝi estas plej forta ilo, kiun posedas la homa esenco, la Dia Kapitalo. Kiel asertis la germana monaĥo 

Tomaso el Kempis (1380-1471), en sia Imitado de Kristo: “Sublima estas la arto interparoli kun Dio”.

Por eviti la vomon de la nacioj

Reprodução BV

Tomaso el Kempis

Dum ĉi tiuj tempoj de tutmondigo, kiam multaj landlimoj faladas plej ofte sur la kapojn de plej malriĉaj homoj, la Popolo serĉadas sekuran vojon por la ekzistado, kiun regas interkontraŭaj fortoj. Tamen, ne ĉiam oni proponas al ili la plej bonan celon. Kaj ripetiĝadas Historio, kun amaso da elreviĝoj, kiuj eble rezultos en nekontroleblan movadon de homamasoj. Ankaŭ nacioj vomas.

Tiam, ili serĉas mildigon por siaj doloroj ĉe la perforto aŭ la Nevideblo. Tamen, ĉar pluraj homoj alkutimiĝis al limiga rigardo al Spirita Potenco, tial ofte oni suprenlevas sian preĝon al ia homforma dio, kiu ne respondas, ĉar tiu ne ekzistas. Do ili disreviĝas.

Preĝado fortikigas

Arquivo BV

Alziro Zarur

Kiam mi ekkuŝis, je mateniĝo de fora 1-a de Januaro, datreveno de LBV, mi levis preĝon al Dio, kun la fila espero meriti Lian kompateman atenton. Mi rememoris en tiu momento pri la granda klopodo de Alziro Zarur (1914-1979) favore al la venko de Bona Volo, pri la simpla saĝo de Melanchton (1497-1560) kaj pri la admirinda pontifikeco de Johano la 23-a (1881-1963). Kiam mi malfermis mian Animon al la Ĉiela Patro, tiam mi sentis Lian ameman influon vibrantan en mia Spirito. Kaj en ĉi tiu aserto nenia fiero staras, ĉar Jesuo instruas, ke “la Regno de Dio estas en ni”. (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 17:21)

La Preĝo

Reprodução BV

Melanchton

Ho Dio, mia rifuĝejo! Al Vi mi denove levas mian penson kaj trovas respondon al miaj intencoj.

Divulgação

Johano la 23-a

Mi ne intencas aŭguri malesperon, anoncante ian senrimedan Finan Juĝon, se Vi – en ĉio – estas la Eterna Principo de fortoplena daŭro de la vivo. Je Vi mi ne duonvidas abismon; tamen min kvazaŭblindigas la saviĝo.

Mi kredas pri la Universala Amo, kiu kondukas al postvivado de la homaro, kiu obstinas plu ekzisti, malgraŭ multaj faliloj metataj sur ĝian vojon.

Ĉi tiu estas mia Aganta Fido, kiu pace kunvivas kun la aliaj; mia ekumena idealo de Bona Volo, kiu strebas por la kunfratiĝo de ĉiuj nacioj, ĉar ilin formas Viaj kreitoj, Vi Kreinto Sola de Ĉielo kaj Tero! Vi estas la Plejsupera Frateco, la ripozejo de koroj. (...) Mi trovis min mem ĉar mi identiĝis kun Via Amo. Vi estas la kompletiganta helpo al mia Animo.

Mi sentas ke, ĉe mia estaĵo transbordiĝas ĝojo. Je Via Spirito, mi rekonas min kiel fraton de miaj gefratoj en la Homaro. En tiu Edeno, kiu estas Via Altega Amo, mi ne konsideras min kiel senpatrujan homon, kiun batis la tempestoj de senespero. Fine mi trovis min, ho Dio!, ĉar mi trovis Vin.

(...) En Via Dia Sino mi trovis ŝirmejon; sub Via Amo, mian sekuran ŝirmejon; en Viaj Brakoj, ripozon por la Animo.

Mi dankas Vin, Grandanima Patro, ĉar Vi aŭdas min!

Vi estas kompleta Amo, ĉar Vi estas Karito, Patrino kaj Patro de vera Justo.

En Vi sidas abunda genieco, al kiu tiom da homoj strebadas, ĉar nia Planedo ĝin bezonas: Via Majesta Lumo, kiu malsuprenvenas sur nin ĉiujn, sendistinge, eĉ se ni ne perceptas ĝin.

Fidante Vian Supernaturan Kriterion, mi fordonas al Vi mian destinon, ĉar mia sekureco kiel filo staras en Via Saĝo Patra!

Tiel estu!

Tela: Mathieu Ignace Van Brée (1773-1839)

Fido kaj la demokratia senco

Nenio pli bona ol paroli al Dio. Kiu ne suferas, aŭ sentas mankon de io, kion plej rafinitaj surteraj plezuroj ne kontentigas? Serĉu ni Fidon kaj Esperon, kiujn ni bezonas por la korpa, mensa kaj spirita subteno. Kian Fidon?! Vi elektu la vian. La demokratio spirito ankaŭ devas superregi la religian kampon.

Estu la Nova Jaro Bona Jaro, fakte. Tamen tio dependas de ni mem. De ĉiu ni.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.