Ne ekzistas estonteco sen junuloj

En Legio de Bona Volo (LBV) ni ne nutras etoson por konflikto inter generacioj. Male: ni kunigas al la trezoro de spertoj de la pli maljunaj la valoran energion de la pli junaj. Kaj la popolo per tio gajnas.

Tatiane Oliveira

Ni konstante rememorigas la junulojn, ke iam ankaŭ ili havos blankajn harojn. Same frate ni parolas al la grandaĝaj, kaj rememorigas ilin pri tio, ke ili jam estis junaj... Estas tre grave ne forgesi tion...

Morgaŭ ankaŭ junuloj maljuniĝos... Se ili volas konservi la saman spiriton de espero, la saman junecan mienon, malgraŭ la naturaj haŭtsulketoj kaŭzitaj de la tempo kaj malgraŭ la ĉiam belaj blankaj haroj, tiam ili devas praktikadi Bonfaradon. Ne eblas alia vojo. La Spirito plifortigas nian entuziasmon, ĝi donas al ni la eternan belecon de simpatio. Ne ekzistas pli efika kosmetikaĵo ol trankvila konscienco.

shutterstock

Eble tio ŝajnas paradokso. Tamen, lando, kiu rifuzas apogon al siaj maljunuloj ne kredas pri la estonteco de sia junularo. Kio estas nacio, se ne ĝiaj komponantoj? Se estas estonteco, junuloj maljuniĝos. Ili vivos pli longe. Ili emeritiĝos... Strikta elmontrado de tuja momenta ĝuado  estas elmontro ankaŭ pri nekredo pri la estonteco. Kaj homoj, kiuj povas, tiuj pensas: “Ni travivu ĉion ajn nunmomente, antaŭ ol ĉio estingiĝos! Kaj kiuj sukcesos tiom rezisti, tiuj damniĝu...”. Ĉi tio ne estas troigo. Oni vidas tion. Oni havas la impreson, ke multaj homoj, kiuj ĝuas junulan energion ignoras la eblecon eĉ atingi la kadukiĝon. Sed ili povos alveni tien... Ne ekzistas estonteco sen junuloj. Ankaŭ ne sen maljunuloj.  Junulo estas ĉiu homo, kiu ne perdis la idealon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.