La Suno naskiĝas por ĉiuj

Reprodução BV

Marteno Lutero

La Ĉiela Patro ĉiam pretas ree kaj ree proponi al ni oportunajn okazojn, montrante al ni senfinajn, senegalajn belaĵojn. Vidu ekzemple, ke Li sendis al ni Jesuon, por ke ĉi Tiu venigu al ni Sian formulon por spirita plialtiĝo (Evangelio laŭ Johano, 3:16 kaj 17), kiun Marteno Lutero (1483-1546) konsideris kiel la plej kortuŝan pecon de la Bona Mesaĝo:

16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon.

17 Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Jesuo

Nu, tiu Ĉiela Decido por morala, spirita plialtiĝo de homoj rezultigos definitivan socian leviĝon de homamasoj, se ili konvinkite, do obstine, plenumos ĉi tiun instruon de la Kristo (Evangelio laŭ Mateo, 6:33):

Celu unue al la Regno de Dio kaj Lia Justeco, kaj ĉiuj materiaj aferoj estos al vi aldonataj.

Antaŭ tia majesta vojoindiko por dia liberiĝo, kiomfoje, pro simpla bagatelaĵo, ni forgesas la malavarecon de la Patro, por ke ni ne postrestadu, kaptite de ungegoj de senscio.

Ne ĉio finiĝis, tute ne!

Ofte Vi troviĝas en malespero kaj vi krias: “Ĉio finiĝis! Jam nenio ekzistos!” Tamen, la Suno briladas ekstere, la aero plu turniĝas ĉirkaŭ vi; la vivo daŭras... La Homaro obstinas, plena je espero. Homoj sin reciproke amas, ili vivas, ili faras ion... Tamen, Vi vidas kaj sentas ĉion amare, ĉar vi fariĝis aparte amara.

Sed antaŭ du mil jaroj, Jesuo admonis:

Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo! (Evangelio laŭ Mateo, 6:23). [Tio estas, kiel malluma estos via sorto!]

Tamen, jarmiloj da homa Kristanismo pasis. Kaj kiam la Majstro alproksimiĝas por lumigi la mondon per Sia plena Kristanismo, por efektive sublimigi la surteran ekzistadon, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj ŝajnoj, per rimedoj, kiujn nur Li scias, tiam Vi konjektas forrezigni?!... Ĉu vi emas "droni proksime al la plaĝo", post kiam vi jam trairis oceanojn da bataloj kaj malfacilaĵoj, kiuj ŝajne volis dronigi vin en malesperon?!

Divulgação

 Papo Johano la 23-a

En momentoj de malentuziasmiĝo, memoru ĉi tiujn diraĵojn de la karmemora Papo Johano la 23-a (1881-1963), kiu per sia konata bonhumoro, diradis:

Mi estas ĉiam optimisma, eĉ kiam iu montras apud mi profundan malkvietiĝon koncerne la destinon de la Homaro.

La Suno naskiĝas por ĉiuj. Ĝi ne kulpas, ke egoismo ankoraŭ regas sur la Tero. Quousque tandem, Catilina?

Arquivo BV

Winston Churchill

Winston Churchill (1874-1965) estis ekzemplo pri obstino. Je drameca momento, kiam per potenca mano li kondukis sian "etan insulon" dum rezistado kontraŭ Adolf Hitler (1889-1945), lia voĉo stariĝis kontraŭ timo. Kaj la popolo fortiĝis ĉe la fera decido ne cedi fronte al nazioj. Ĉi tio jam estas parto de la Historio.

Tamen, per ĉi tiuj vortoj, kiuj trafe ilustras lian fortan decidkapablon, li ĝis nun invitas nin neniam rezigni:

Neniam rezignu,
Neniam, neniam, neniam!
Fronte al io ajn, ĉu granda, ĉu malgranda,
Ĉu grava, ĉu sensignifa...
Neniam rezignu!

Estas do ĝuste neniaokaze cedi fronte al defioj en la enkorpa aŭ spirita vivoj. Sed super ĉio komprenu la instruon de la Ĉiela Edukanto, same kiel Liaj Apostoloj komprenis: ĉiam insistu iom pli, kaj vi sentos, ke via saviĝo estas proksima.

Diris la Kristo:

Per via pacienco vi akiros viajn animojn (Evangelio laŭ Luko, 21:19).

Sekve, estas oportune konservi tiun dian admonon en la koro kaj en la menso, en ĉiuj momentoj dum nia vivo. Tiel, ni iros pli kaj pli survoje al eterna feliĉo kaj gloro de Dio.

Jesuo estas forta mesaĝo de espero en tempo de grandega seniluziiĝo por multaj homoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.