Ankaŭ materio estas Spirito

La materio ne estas malhelpo al la Spirito

Arnoso, Portugalio, la 17-an de aprilo, 1993
Letero redaktita en la misia vojaĝo de José de Paiva Netto en la eŭropa kontinento.

Plurfoje ni faris aserton, kiu al kelkaj povos ŝajni ia paradokso: Ankaŭ materio estas Spirito. Diversaj predikantoj longe tra la jarcentoj instruas, ke la materio malhelpas la spiritan evoluon, kaj ĝin komparas kun Satano! Sed alvenis la tempo por forigi tiun kontraŭstaron, farante la materion ia aliancano, nur pro tio, ke la tuta Universo estas regata de unu sola Dio, kiu ne batalus freneze kontraŭ Si mem. Tie ĉi mi ne parolas pri la antropomorfa dio... tiel neantaŭzorgema kiel iu ajn neantaŭzorgema Homa Estulo... *1

La karmemora Fondinto de Legio de Bona Volo kaj Proklaminto de la Religio de Dio, Alziro Zarur, lasis al ni principon, pri kiu ni disvolvis koncepton konvenan por la Senfina Kompatemo de la tre ekumena Ĉiela Patro. En intervjuo al la revuo Manchete kaj al la ĵurnalo Última Hora*2, kiun ni plene reproduktas sur la paĝoj 100 kaj sekv. de la dua volumo de la libro “O Brasil e o Apocalipse” (Brazilo kaj Apokalipso) *3, diris Zarur: “(...) Satano estas la Homo mem, kun aŭ sen la korpo. En la videblo aŭ en la Nevideblo, kiel li estis antaŭ ol ‘morti’ aŭ jam en la hierarkio de ‘lumo-anĝelo’, Satano estas ĉiam la resumo de la homaj malbonaĵoj. Se la Homaro konsistus nur el virojn kaj virinojn sin donantajn al la Amo de la Kristo, ne ekzistus Satano, nek en tiu ĉi mondo, nek en la alia. (...)” Efektive, la senkreditigita materio ne superregus la Spiriton, konscie lumigitan per la Dia Sciaro.

Zarur parolis kun simpleco al la simplaj animoj, ĉar en tio kuŝas ja la vera erudicio: malkompliki, por iĝi komprenata de ĉiuj. Kiu estas pli erudicia ol Jesuo, kies lecionoj de simpleco eterniĝas en formo de paraboloj? La Ĉielo kaj la Tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

La Logiko de la Universala Intelekto

Ni revenu al la deirpunkto: materio versus Spirito, konflikto ankoraŭ ekzistanta sur la Tero, pro tio, ke tiu ĉi Planedo troviĝas en la stadio de unuagrada lernejo por animoj. Laŭ difino de Sia Evangelio laŭ Johano, ĉapitro I, paragrafoj 1 ĝis 3, la Kristo de Dio estas la Kreinto de la mondo, kie ni loĝas, kaj respondeca, laŭ la Universalaj Leĝoj, pri la materieca kaj spiriteca gradoj de ĉio, kio ekzistas sur la Tero kaj en la Ĉielo ĉirkaŭ la Tero:

1 - En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
2 - Tiu estis en la komenco kun Dio.
3 - Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis. (...)

Nu, ĉu povus la Kristo, la Solenaskito de la Patro, krei ion ajn kontraŭan al la Diaj Leĝoj? Laŭ la Logiko de la Universala Intelekto, en tiaj arbitraj agoj ne estus logiko. En la hierarkio de la Spiritaj Estuloj (kaj ni iras tiudirekten) povas konstrui ĉielan mondon nur tiu, kiu jam sin trovas en profunda harmonio kun la superaj ordonoj: Mi kaj la Patro estas Unu. Necesas konkludi, ke la Spirito (Dio estas Spirito, instruis la Majstro) kaj la kreado de la Filo – kreado manifestiĝinta en la Naturo pere de la planeda materio, ankaŭ estas Unu. La revolucio de Einstein sur la kampo de la Fiziko fariĝis en tiu sama direkto: E≠mc2. La moderna koncepto pri materio havas nuklean karakteron. La bildo de la solideco estis anstataŭigita per la fisia/fuzia cirkvito. La liberiĝo de la energio entenata en la dinamismo de la akcelitaj nukleoj pasas tra inter fingroj kaj eskapas el la manoj de tiuj, kiuj volus teni la materion, apogitaj al kadukiĝintaj konceptoj de la dialektika materialismo. Jen scienca eltrovo kun gravaj moralaj sekvoj, kiaj estas ja ĉiuj eltrovoj en sia profundeco.

Akordigi Spiriton kun materio

Dum la Homa Estulo vivas sub la dika vualo de la spirita malklereco, la materio personigas la rolon de malnoblulo kaj parolas al ni pri milito, detruo, malvirtiĝo, korupto, malsano... Estas nenio pli aktuala; sufiĉas, ke oni vidu la gazetajn grastipajn titolojn. Laŭmezure kiel la kreitoj alproksimiĝos al sia Kreinto per la praktikado de la reciproka Frateco – ĉar Dio estas Amo, kaj tio estas Religio en la plej alta senco –, la mensoj iĝos pli kapablaj kompreni la spiritan naturon de la materio mem, konscie plialtigante ĝin al la kondiĉo de evoluiga ilo de la Spirito, por ke tiam tiu materio parolu al ni pri Vivo, Amo, Kreado, Frateco, Spiriteco.

Jen ekaperas en la horizonto de la popoloj, per la solidara penado de la Homoj de Bona Volo, la paciga ideo inter Spirito kaj materio, ĉar Dio ne estas sinmortiga. Li ne permesus la kreadon de tio, kio ne estas propra al Li. Ankoraŭ ĉe la unuaj paŝoj al la spirita scio, estas ja la Homa Estulo, kiu vidas kaj erare kondukas tion, kio ekde la Eterneco estas pura kaj senmakula. Ni proponas la transformadon de la koncepto pri ĉiuj aferoj, tiel sur la filozofia, kiel ankaŭ sur morala kampo, por ke plenumiĝu la Profetaĵo de Jesaja (11: 1 ĝis 9), redirita en Apokalipso (21: 1 kaj 5): Kaj mi vidis novan Ĉielon kaj novan Teron. (...) Kaj mi faras ĉion nova, en la Politiko, en la Scienco, en la Filozofio, en la Religio, en la Arto, en la Sporto, en la Edukado, fine, en la etika konduto de la civilizacio de la Tria Jarmilo, kies anticipita prototipo estas la universalisma bildo jam sin manifestanta pere de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco*4, ia projekcio de la Politiko de Dio inter
la surteraj estuloj, sekve inter la surteraj nacioj.

Iam, akuzita pri la elpelo de “demonoj” en la nomo de Belzebuto, Jesuo ĵetis lumon sur la fariseajn konsciencojn Lin ĉirkaŭantajn, demandante ilin: Kiel povas Satano elpeli siajn proprajn servantojn? Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.

Estas elementa fakto, ke la Universo jam estus apartiĝinta en sennombrajn partiojn, se ĉiuj spiritaj kaj materiaj elementoj ne estus komplementaj. Opozicio estas plia subtila enfalejo de la anima malklereco, kiu ofte preferas sin konformigi, retiriĝante en la dezertojn kaj himalajojn de la Mondo, lasante la mondon al la zorgado de la “mondumaj homoj”, kiujn Animo tiel multe kritikas, anstataŭ ilin konverti al la Kristo kaj al Lia Nova Ordono konstruanta la Pacon: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Per tio, ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.

Ankaŭ Materio estas Spirito

Skribante al mia filo José Eduardo, orkestrestro nun loĝanta en Bulgario, mi penis montri al la junularo – reprezentata en liaj dudekjaroj – ideon ampleksantan la Ekonomion de Dio, kiu kontemplas korpon kaj Animon, Spiriton kaj materion, tempon (homan) kaj Eternecon de ĉio vivanta en la Universo:

(...) Nenio ekzistas hazarde, sed pro kaŭzeco. Se ekzistus Hazardo, ni havus du diojn (ĝuste kun minuskla d). Kaj la Universo estus ia Infero. La Kristo admonis: Domo dividita ne regas.
Se ekzistus Hazardo, la Kosmo estus tre serioza Okazo.
Jen venas la Politiko de Dio. Vi certe plenumos la taskon, por kiu vi malsupreniris sur la materian sferon, se vi persistos, kiel ordonas Jesuo kun Sia Superega Aŭtoritato de Konstruanto de la Planedo Tero: En via persisto, vi savos viajn animojn.

La Profetaĵo de Lyndoe

Pripensu tion, kion mi skribis en 1962, kiam la Frato Prezidanto Alziro Zarur kuraĝe anoncis la Politikon de Dio: “La PBV*5 aperis por kontentigi spiritan postulon de la brazila Popolo”. Hodiaŭ (kaj tiu ĉi hodiaŭ signifas ĉi tiun novan tempon), relegante Edward Lyndoe pri la rolo de la Latina Ameriko, mi forigus la limigan vorton “brazila”. Limiga, en la nuna okazo, por universaligi al la mensoj pri malfortaj laŭ intelekto kaj al la koroj malpli fortaj laŭ Amo, tion, kio per si mem estas universala.

Dio estas materio ekstreme subtiligita

Dio estas Spirito; sekve, Lia Politiko estas spirita, tial ke, en la fino de la plej rafinita filozofia rezonado, eĉ materio estas Spirito. Einstein prezentis al la homoj lumeton de tiu realaĵo, kiam li skribis la faman ekvacion: E≠mc2. En la relativeco de la plej evoluintaj surteraj scioj, kvankam limigitaj per la humiliga malriĉeco de la homa lingvaĵo, ni povas aserti, ke ĉio estas “materio”, ne estante tia, kiel la Homaro longe pensas ekde kiam iu unua primato pli aŭdaca levis sian rigardon el la tero, starigante al si la kurbecan vertebraron, kaj direktis siajn miopajn okulojn al la ĉielo, raviĝante antaŭ la stela festivalo provanta la grandiozecon de Dio kaj Lian Senfinan Kompatemon. Ĉe tiu momento, la kreaĵo (kruda materio) prilumita de la unua ekheleco de sia intelekto alvokita al la superaj rezonadoj, komencis sian malfacilan kaj ordinare tordan supreniradon al la Kreinto (materio ekstreme subtiligita). (...) Tiam ni komprenas, ke, se por la homaj estuloj Jesuo havis fluidecan korpon, por Siaj Egaluloj Li estis konstante palpebla.

La fluideco de la korpo de Jesuo

Ni ne vidas la Spiritojn, kaj ili ankoraŭ ne estas palpeblaj por ni. Sed en la diversaj dimensioj, kie ili gravitas, la egaluloj vidas unu la alian kaj kunvivas, kaj la pli grandaj rimarkas la pli malgrandajn (kiuj ankaŭ ne estas rimarkataj de la homoj), ne estante notataj de ili. En unu sama loko povas troviĝi pluraj spiritoj, sed la malpli progresintaj nur vidos la Superajn, se ĉi tiuj ĝin permesos. Rilate al Jesuo, ĉe Sia Unua Videbla Veno sur ĉi tiun Planedon ĉiam okazis tiamaniere, same kiel ankaŭ al Liaj Apostoloj: en la publikaj horoj Li montriĝis al ĉiuj, kiel kondensita energio; en la intimaj horoj, la Dia Majstro reprenis Sian fluidecon (en la karnaj okuloj) pli bone toleritan pro la “mikrobia stato” de ĉi tiu mondo, ĉar eĉ Li ne rajtas malobei al la Universalaj Leĝoj. Se, estante ankoraŭ en la Ĉielo pli proksima al la Tero, la Dia Estro prenus al Si la altegan vibradon al Li ordinaran en la foraj Altaĵoj, kie Li vivas, tiam Lia kolizio ĉion detruus.

La “esto” antaŭ la “havo”

José Eduardo, ĉu vi scias pri kio mi parolas? Pri Ekonomio! Jes, pri Ekonomio! Ne konfuzu ĝin kun Financo. Jes, Ekonomio, mezbone difinita kiel “la arto bone administri domon aŭ privatan aŭ publikan establejon”. Kio estas la Planedo Tero? Unu Domo, grandega Domo, kun familio nomata Homaro, kiu tute ne scias kial ĝi naskiĝas, suferas, ridas, amas, malamas kaj, pro tio, militas ĉe la angoro havi, kiam antaŭ ĉio ĝi bezonas esti, t.e., atingi la plenan scion de sia spirita pravo, por konkeri ĉion, kion ĝi rajtas – sen rabi, sen disrabi sen amasbuĉi. Jam de jarmiloj tiuj aferoj troviĝas je nia dispono. Ni ĉiuj havos liberan aliron al ili, en la momento, kiam ni inicos nin en la Plej Altan Veron regantan la Ekonomion de Dio, kiun Jesuo portis sur la Teron, kiam Li instruis, ex cathedra, dum la Prediko sur la Monto:
Celu unue al la Regno de Dio kaj Lia Justeco, kaj ĉiuj materiaj aferoj estos al vi aldonataj.
Ĉu mi sukcesis fariĝi klara al via lumigita intelekto, filo?

Sufiĉas al ni sekvi la Lumon de la Majstro

En Sia Dia Nekohereco, Jesuo decidis tuŝi nin per eta, tre malgranda fajrero de Sia Sciaro, tiel ke ni povu diri ion pri Lia Regno, pri Lia Ekonomio, supere reganta Lian Politikon, la Politikon de Lia Senlima Patro kaj de nia Kompatema Patro. Kaj tiu plej malgranda fajrero, per kiu Li liberigas nin de la mallumo, preskaŭ bruligas nin ĉiutage, ĝis ni estos plenumintaj la humilan taskon, kiun Lia Grandeco difinis al ni. Vidante la lumon de la Majstro, la Disĉiplo sekvas ĝin. Kaj tio sufiĉas al li. Jen estas la Politiko de Dio.
Se vi volos, ni revenos al tiu ĉi temo.
Kun mia povra Patro-Amo (por via riĉa Filo-Amo), mi esperas, ke mi estos ĉiam inda atingi vian privilegian koron.
Kiu fidas je Dio, tiu ne perdas sian tempon!
Vin brakumas kun la Animo.

TBV kaj ParlaMundi Portalo al la Tria Jarmilo

La Templo de Bona Volo, la plej vizitata monumento en Brazilja/Brazilo, estas konstruaĵo dediĉita al meditado, al la restarigo de la vitalaj fortoj de la Homa Estulo, kaj ĝi unuigas lin al la Naturo, al la Arto, al la Kulturo, fine, al Dio. La etoso en ĝiaj ĉambroj superplenas je Vivo, tiamaniere, ke iu ajn, iam ajn, sentu sin bone en ĝi. Flanke de TBV troviĝas ParlaMundi, Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, ia tute nova kaj revolucia Internacia Forumo por debatoj, kies celo estas unuigi la tutan homan kaj spiritan sciaron en potenca forto en la servo de la popoloj. Ĝia areo havas preskaŭ 6.000m², dividitajn en kvin etaĝojn kiuj, krom du aŭditorioj kaj la kunsidejo José de Paiva Netto por akcepti naciajn kaj internaciajn eventojn, kun kabinetoj por simultana tradukado kaj gazetaraj ĉambroj, enhavas ankaŭ la Alon de Studantoj, kun biblioteko, lernotabloj kaj internet-konektitaj komputiloj, Noblan Salonon, atelieron, restoracion kaj lunĉejon.

Vizitu la Ekumenan domkomplekson de LBV: Templo de Bona Volo kaj ParlaMundi.
Realigado: Unuiĝinta Movado de la Virinoj kaj Viroj de Bona Volo.

_____________________________________________
*1 - La aŭtoro parolas pri la karikatureska dio kreita laŭ la bildo kaj simileco de la Homo, kaj tiel erarema kiel iu ajn homo.

*2 - Ĝi estis la lasta intervjuo de Alziro Zarur al la gazetaro en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, antaŭ ol reveni al la Spirita Patrujo, la 21-an de Oktobro, 1979.

*3 - Libro de José de Paiva Netto, pri la profetaĵoj el Apokalipso.

*4 - La Monda Parlamento de la Ekumena Frateco estas ia Internacia Forumo tute nova kaj revolucia. Ĝi protektas homojn kaj instituciojn, kiuj tra la tuta Planedo batalas por la valorigo de la Homa Estulo kaj de ties Eterna Spirito, por pridiskuti kaj proponi solvojn al demandoj afliktantaj la popolojn, ĉiam en la lumo de la Fratamo.

5* - PBV, la Partio de Bona Volo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.