Ankaŭ ateisto povas preĝi

Ni, Homoj, lernu mildigi la doloron de suferantoj kaj ĝoji pro la feliĉo de ĝojaj. Male, ni estos io ajn, sed ne Homaro.

Sepa de Septembro estas la tiel nomata Tago de brazila Sendependeco, sed ĝi bezonas kompletigon. Tamen, kiel komenciĝas la liberiĝon de Popolo, konsistanta el religiuloj, senkreduloj, ateistoj kaj ĝuemuloj? Per la prilumado de Spirito, kiu ajn estas la maniero ĝin akcepti aŭ kompreni.

Pensante pri tio, omaĝe al Vi ĉiuj, kiuj min honoras per via legado, mi dediĉas al vi ĉi tiun paĝon, per kiu mi emas dividi la emocion trovi ĉe la Supera Spiriteco la superegajn respondojn al plej profundaj anheloj pri Paco, kiuj sidas en la konscienco de tiuj homoj, kiuj deziras realan liberiĝon.

Amo estas iaspeca preĝo

Reprodução BV

Tomaso el Kempis

Preĝo ne estas rifuĝejo de senkuraĝuloj kaj de maldiligentuloj. Ĝi nin suprenlevas, laboro nin realigas. La Papo preĝas, Dalai-lamao meditas, Chico Xavier preĝis, rabenoj kantas siajn petegojn, la evangelianoj kantas siajn laŭdojn al Dio, islamanoj recitas la Noblan Koranon, Ĉefmonaĥino Teresa el Kalkuto preĝis, ankaŭ Helen Keller, eĉ Cony preĝas, pro amo al sia hundineto Mila. Amo estas preĝo. Kio estas Preĝo, se ne Amo disponebla por grandaj agoj? Kiam ateisma frato faras ion, kio helpas la kolektivon, tiam li preĝas. Preĝado ne estas simple figura ago. Ĝi estas plej forta ilo, kiun posedas la homa esenco, la Dia Kapitalo. Kiel asertis la katolika germana monaĥo Tomaso el Kempis (1380-1471), en sia Imitado de Kristo, "sublima estas la arto interparoli kun Dio".

Dum ĉi tiuj tempoj de tutmondigo, kiam multaj landlimoj faladas plej ofte sur la kapojn de plej malriĉaj homoj, la Popolo serĉadas sekuran vojon por la ekzistado, kiun regas interkontraŭaj fortoj. Tamen, ne ĉiam oni proponas al ili la plej bonan celon. Kaj ripetiĝadas Historio, kun amaso da elreviĝoj, kiuj eble rezultos en nekontroleblan movadon de homamasoj. Ankaŭ nacioj vomas*1.

Tiam, ili serĉas mildigon por siaj doloroj ĉe la Nevideblo. Tamen, ĉar pluraj homoj alkutimiĝis al limiga rigardo al Spirita Potenco, tial ofte oni suprenlevas sian preĝon al ia homforma dio, kiu ne respondas, ĉar tiu ne ekzistas.

Arquivo BV

Marx

Mi pensas, ke eĉ Marx eldirus preĝon, kiel potencan psikan ilon por la plifortigo de la menso kaj favore al stabiligo, fronte al personaj kaj familiaj tragedioj, kiajn ni ĉiuj alfrontas. Malgraŭ la konvinkoj de iuj homoj, ankaŭ la kreinto de marksismo estis Homo, siamaniere okupita pri sociaj problemoj. Certe la polemikveka aŭtoro de La Kapitalo cerbumadis pri siaj idealoj. Konscie aŭ ne, li iel preĝadis. En la verko Crônicas & Entrevistas*2 (Leĝeraj Tekstoj kaj Intervjuoj) mi skribis pri ĉi tio, ke "preĝado kaj meditado similas". (...)

Fidela kunulo

Majstro Doloro estas fidela konsilanto, kiu parolas al tiu, kiu scipovas kapti la lecionon, kiun senatenta ekzistado ne kapablas proponi, ĉar ĉi tiu ne konas ĝin.

Jen tamen, ĉiam ekaperas ĉe la horizonto de ĉagrenoj la etenditan manon de Dia Dio, ĉiam ema restarigi la falinton, kiu petas helpon al Li. En tiu momento, la kreito renkontas sian Kreinton, se tiel li volas, laŭ la netuŝebla libera elektopovo. Materio kaj Spirito interagas kaj la antaŭe neatingebla solvo montriĝas nun farebla, por tiu, kiu havas Agantan Fidon. Kial Agantan Fidon? Ĉar ne sufiĉas havi Fidon. Necesa fari ĝin konkreta ago, kiu favoru la individuon kaj la kolektivon. Tion oni nomas Solidareco.

Reprodução BV

Marteno Lutero

Koncerne tion, estas oportune citi ĉi tie la riĉan pecon, kiu sidas en la enkonduko de la verko Pri Kristana Libereco, de Marteno Lutero, laŭ traduko al la portugala de profesoro Leônidas Boutin, kun apogo de moŝtaj pastoroj Hein Dalai-lamao z Soboll kaj Richard Wengan, el la evangelia komunumo en Curitiba/PR, en 1958. Pro ĝia oportuneco, mi enmetis ĝin en unu el la paĝoj de mia verko Reflexões da Alma (Pripensoj de la Animo), kun la jena komento:

"Unu el la plej grandaj demandoj, fare de grandaj nombroj da homoj, kiuj deziras spiritan saviĝon estas ‘Kio plej plaĉas al Dio?’. La granda reformisto Marteno Lutero (1483-1546) respondas, laŭ citaĵo de profesoro Leônidas Boutin: ‘posedi veran, neŝanceleblan Fidon pri la Vorto de Dio, kiu estas en la Sanktaj Skriboj. Kaj kiu vere posedas Fidon, tiu praktikos Bonajn Agojn, tio estas, li amos sian proksimulon, ĉar estas neeble havi Fidon sen praktikado de Bonaj Agoj, kiuj estas do naturaj, neeviteblaj sekvoj de ĝi’."

Preĝado fortikigas

Je mateniĝo de fora iama tago, kiam mi ekkuŝis, kiel kutime mi levis preĝon al Dio, kun la fila espero meriti Lian kompateman atenton. Kiam mi malfermis mian Animon al la Ĉiela Patro, tiam mi sentis Lian ameman influon vibrantan en mia Spirito. Kaj en ĉi tiu aserto nenia fiero staras, ĉar Jesuo instruas, ke "la Regno de Dio estas en ni" (Evangelio, laŭ Luko, 17:21).

Ho! Kia Altega plezuro estas ĝui almenaŭ unu guteton de Lia Karito! Tio estas sekura komforto sur ĉi tiu mondo de ardaj, daŭraj bataloj. Tiun neesprimeblan ĝojon meritis pro persistemo kaj humileco Patrino peteganta, kiu deziris perfektan sanon por sia filino (Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, 15:21 ĝis 28).

La Kanaana Virino

"Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. Sed Li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, Liaj disĉiploj petis Lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni. Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael. Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al Li, dirante: Sinjoro, helpu min. Sed Li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo."

Tela: Jean Germain Drouais (1763-1788)

Mi aludas al tiu peco pri la Kanaana Virino, en la Bona Mesaĝo de la Kristo, laŭ la unua Evangeliisto, por rememorigi pri la neceso havi malegoismon kaj paciencon por konkeri la promesojn de la Plejalta.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Indas rememorigi tiun deklaron de la karmemora ĵurnalisto, verkisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), en Decembro1974, en la urbo Glorinha, Rio Grande do Sul, Brazilo: "Diaj aferoj postulas sinoferojn."

 

Preĝo

Ankaŭ al tiuj, kiuj alfrontas multajn ĉiutagajn batalojn, mi dediĉas ĉi tiun interparolon kun Tiu, kiu povas aŭskulti nin, eĉ kiam ni estas arongantaj kaj pretendemaj:

Ho Dio, mia rifuĝejo!

Ho Dio!

Al Vi mi denove levas mian penson kaj trovas respondon al miaj intencoj, subtenon por plej aŭdacaj projektoj, ĉar mi neniam allasos Vian Standardon, kiu anoncas: (...) "Paco sur la Tero al la Homoj de Bona Volo." (Evangelio de la Kristo, laŭ Luko, 2:14).

Mi ne intencas aŭguri malesperon, anoncante ian senrimedan Finan Juĝon, se Vi – en ĉio – estas la Eterna Principo de fortoplena daŭro de la vivo. Je Vi mi ne duonvidas abismon; tamen min kvazaŭblindigas la saviĝo.

Mi kredas pri la Universala Amo, kiu kondukas al posttvivado de la homaro, kiu obstinas plu ekzisti, malgraŭ multaj faliloj metataj sur ĝia vojo.

Ĉi tiu estas mia Aganta Fido, kiu pace kunvivas kun la aliaj; mia ekumena idealo de Bona Volo, kiu strebas por la kunfratiĝo de ĉiuj mondaj nacioj, ĉar ilin formas Viaj kreitoj, Vi Kreinto Sola de Ĉielo kaj Tero! Vi estas la Plejsupera Frateco, la ripozejo de koroj. En ĝi mi momente sidas. (...) Mi trovis min mem ĉar mi identiĝis kun Via Amo. Vi estas la kompletiganta helpo al mia Animo.

Mi sentas, ke ĉe mia estaĵo transbordiĝas ĝojo. Je Via Spirito, mi rekonas min kiel fraton de miaj gefratoj en la Homaro. En tiu Edeno, kiu estas Via Altega Amo, mi ne konsideras min kiel senpatrujan homon, kiun batis la tempestoj de senespero, for de plej amataj kunhomoj. Fine mi trovis min, ho Dio!, ĉar mi trovis Vin.

Vi longe atendadis min, kaj mi ne sciis. Tial, mia koro jam ne vagas sencele: en Via Dia Sino mi trovis ŝirmejon; sub Via Amo, mian sekuran tegmenton; en Viaj Brakoj, ripozon por la Animo.

Mi dankas Vin, Grandanima Patro, ĉar Vi aŭdas min!

Hodiaŭ mi komprenas, ke Vi estas kompleta Amo, ĉar Vi estas Karito, Patrino kaj Patro de vera Justo.

En vi sidas abunda genieco*3, al kiu tiom da homoj strebadas, ĉar nia Planedo ĝin bezonas: Via Majesta Lumo, kiu malsuprenvenas sur nin ĉiujn, sendistinge, eĉ se ni ne perceptas ĝin.

Fidante Vian Supernaturan Kriterion, mi fordonas al Vi mian destinon, ĉar mia sekureco kiel filo staras en Via Saĝo Patra!

Tiel estu!

Tiel mi finis la sentoplenan preĝon. Nenio pli bona ol paroli al Dio, ĉefe en tiuj momentoj, kiam ni spirite bezonas plifortiĝon, tio estas, en ĉiuj momentoj. Kiu ne suferas en ĉi tiu mondo, aŭ sentas mankon de io, kion plej rafinitaj surteraj plezuroj ne kontentigas? Oni serĉu Fidon kaj Esperon, kiujn ni bezonas por la korpa, mensa kaj spirita subteno. Kian Fidon? Vi elektu la vian.

Fininte mian preĝon, mi sentis en mi mem la blovon de kompatemo de nia Afablega Edukanto.

Reprodução BV

Alexis Carrel

La admirinda franca sciencisto Alexis Carrel (1873-1944), kiu ricevis la Nobel-premion pri Medicino en 1912, pro ĝisfunda esploro, difinis: "Vera preĝado estas vojo de la vivo; vera vivo devas esti preĝvojo".

Ĝuste parolas la saĝa Carrel. Ĉia ajn liberigo – tio, kio ne sklavigas la Homon – komenciĝas en regiono Spirita. Sekve, ne okazos defintiva krio por Sendependeco, se per la nemalhavebla edukado de la menso kaj de la Amo, oni tamen forgesos, dum la Tria Jarmilo, ke ne ekzistas forta nacio se ties partoprenantoj ne scias, kion ili faras sur la mondo. Ni revenos al ĉi tiu temo.

___________________________________________
*1 Ankaŭ nacioj vomas — Vidu Reflexões e Pensamentos — Dialética da Boa Vontade [Meditadoj kaj Pensoj – Dialektiko de Bona Volo] (1987), pĝ. 109 kaj 110, de Paiva Netto.

*2 Crônicas e Entrevistas [Leĝeraj Tekstoj kaj Intervjuoj] — Verko de Paiva Netto, lanĉita de Eldonejo Elevação, okaze de la celebrado de la Kongreso Vivu Jesuo! en Belo Horizonte/MG, Brazilo, decembron 2000.

*3 Genieco aprobita de Jesuo — Legu la literaturaĵon Somos todos Profetas [Ni ĉiuj estas Profetoj], de Paiva Netto, pĝ. 36 – 44-a eldono.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.