Solidareco: racio kaj koro de Ekonomio

La 61-a sesio de la Komisiono pri la Situacio de Virinoj (CSW, laŭ komencliteroj en la angla), okazinta fare de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kondukas al diskuto pri grava temo, antaŭ sennombraj defioj, kiujn la Homaro alfrontas: “La ekonomia povigo de virinoj en la dinamika mondo de laboro”. Komence mi emas saluti ĉiujn internaciajn delegitarojn, aŭtoritatulojn kaj partoprenantojn, kiuj diskutas, en Novjorko, Usono, tiun gravegan aferon, kaj aŭguri al ili fruktodonan eventon.

Vivian R. Ferreira

La edukistino Jenny Mancilla (meze) dum agado en la kampanjo Edukado en Agado, de LBV de Bolivio, plenumita en Unidad Escolar Luz de Belén, en la urbo El Alto, distrikto de La Paz.

Mian specialan saluton al la ĵus elektita ĝenerala sekretario de UN, D-ro António Guterres. Ni, el Legio de Bona Volo (LBV) ― Institucio, kiu ekde la jaro 1994 partoprenas la Departementon pri Publika Informado (DPI) kaj havas statuson de ĝenerala konsultado en la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok), ekde 1999 ―, lin gratulas pro la aklamo. Kaj, ĉi-okaze, ni sendas niajn deziresprimojn, ke li atingu plenan sukceson kiel estro de Unuiĝintaj Nacioj, aparte dum ĉi tiu grava tempo de multaj tutmondaj bezonoj.

Por LBV, estas granda honoro kontribui, jam de pli ol du jardekoj, al tiu internacia kunsido. Por ni, virinoj estas la vera fundamento de civilizoj, kiam ili estas efektive integriĝintaj je Dio kaj/aŭ je la plej altaj idealoj, kiuj honorigas la homan rason. Tio estas, eĉ sen kredo pri la ekzisto de Ĉiela Patrino/Patro, ili lulas naciojn, kaj fariĝas lancoj de plej noblaj sentoj, kiuj naskiĝas en iliaj koroj, nome Karitato, Solidareco, Frateco, Grandanimeco. Ili devas esti protagonistoj en la konstruado de ia ekonomia modelo, en kiu la plej altaj valoroj de la Animo estu la subtenaĵo de homaj interagadoj.

Se ni pritraktas ĉi tie la urĝecon, ke oni donu al virinoj ekonomian povigon, tio signifas, ke ni devas forigi, unu fojon por ĉiam, diskriminacion kontraŭ ili, rilate la alireblecon al egalaj ŝancoj por elvolviĝo kiel tion ricevas viroj, en la labormedio. Ni ne rajtas plu akcepti la malhelpojn, kiujn virinoj alfrontas sur tiu kampo, kio kaŭzas barojn en batalado por egaleco inter seksoj kaj por forigo de malriĉeco. Kiel pensi pri efektiva ellaborado de publikaj politikoj, dum oni ankoraŭ lasas sur malpli alta ekonomia tavolo duonon de la monda loĝantaro? Jen tio estas sensencaĵo!

Arquivo BV

Pluraj kursoj kaj agadoj de LBV celas la estigon de mongajno, konsidere al la ekonomia povigo de virinoj. En la jaro 2016, ĉirkaŭ 60% el la asistoj kaj bonfaroj de la Institucio favoris virinojn en situacio de socia vundebleco.

La miraklo de dommastrinoj

La saĝecon de virinoj oni ne rajtas spiti, precipe kiam temas pri la administrado de la mondaj riĉaĵoj. Tiusence, mi ŝatus rememorigi al vin tion, kion mi diris antaŭ kelkaj jardekoj: viroj realigas tre malmultajn aferojn vere valorajn, favore al Paco, se ili ne kalkulas, iamaniere, pri virina inspiro, precipe sur la kampo de Ekonomio, kiu ne povas fali en la gravan krimon agadi for de la spirito de Solidareco. Ne ekzistas pli bona financisto ol patrino en familio, dommastrino, kiu devas prizorgi sian ofte etan buĝeton, plenumante verajn miraklojn, pri kiuj ni ĉiuj estas atestantoj, de la plej influpova ministro pri Financoj ĝis plej simpla civitano. Estas evidente, ke por praktiki tiun sciencon aŭ arton ― laŭ kiu la disdonado de rimedoj kaj mongajnoj ne flankenlasu eĉ unu filon aŭ filinon en tiu granda hejmo nomata Tero ― virina agado estas esence grava.

Laŭdegi la simpatian flankon de ekonomio

Arquivo BV

Manuel Bernardes

Ia ekonomia vojo, sur kiu ĉiuj homoj gajnus, ne estas ia ĥimera penso. Ĉiam eblas, ke aperu bona solvo, kiam homoj por tio fidele klopodas. Rilate tion jen estas ĉi tiu ilustra aforismo de portugala pastro Manuel Bernardes (1644-1710), aŭtoro de la verko Pano tranĉita en erojn:

Per bona regularo eĉ malmulto povas sufiĉi por multaj; sen ĝi, eĉ ne malmultajn la multo atingas. Ĉia troigo por malmultaj homoj kaŭzas mankon al la plimulto. Se du homoj kuŝas en unu sama lito, kaj se unu tiras al si la litkovrilon tro multe, tiam nepre okazas, ke la alia restas nekovrita.

Mi tute ne proponas, ke la paneroj, kiuj falas de sur abundohavaj tabloj estu la fundamento por la vivo de tiuj, kiuj vivas en mizero. Mi ne parolas pri restaĵoj; tamen, pri la honesta konscienco, kiu ne povas por ĉiam konsenti, ke ĝia bonstato daŭre staru sur la malsato de forlasitoj. Ĉi tio estas la pura Evangelio de Jesuo; ĝi estas la esenco de la mesaĝo el la Sanktaj Libroj kaj la Ora Regulo en plej diversaj kulturoj; ĝi estas la voĉo de multaj famuloj, ĉu religiuloj, ĉu ateistoj, kiuj ne povas koncepti la ideon, ke en la tria jarmilo ankoraŭ ekzistas homgrupoj submetitaj al malriĉeco, en mondo konstruita de la Bonkoreco de Dio.

Io estas misa koncerne la nuntempan ekonomion: apud ĝia racia flanko, oni devas disponi pri la simpatio, tio estas, inteligenteco de koro. En ne tre fora tempo ― tiel ni esperas ― la heroldoj de kapitalismo, kiuj ĉiam elstaras pro sia “pragmata” spirito, perceptos, ke tutmondigo renversos ĉiajn barojn, kiuj taŭgis al ili kiel ŝirmaĵoj.

Defio al la individuisma tabuo

Divulgação

Oliver Williamson

Inter multaj okazoj, kiuj ilustras la bezonon pri tia solidara spirito en la civilizacioj, estas oportune elstarigi la brilan laboron de D-rino Elinor Ostrom (1933-2012), la sola virino ĝis nun, kiu ricevis la Nobel-Premion pri Ekonomiko. Ŝi kaj Oliver Williamson premiiĝis en la jaro 2009, ambaŭ pro esploroj rilate al ekonomio de politika regado.

Divulgação

Elinor Ostrom

La karmemora profesorino el Universitato de Indiana, Usono, devis venki la akademiajn antaŭjuĝojn kontraŭ virinoj por diplomiĝi pri Socia Politiko. De humila origino, ŝi interesiĝis studi la organizadon de komunumoj, cele al administrado de komunaj rimedoj, ekzemple arbaraj kaj fiŝkaptaj areoj. Ŝi kredis, ke la homoj, per si mem, atingos raciajn formojn por postvivado kaj bona kunvivado. Estos eble starigi ligojn de fido inter la individuoj kaj elvolvi regulojn, laŭ la apartaj trajtoj de ekologiaj sistemoj, por la kolektivaj zorgado kaj profitado de disponeblaj riĉaĵoj. Tio kontraŭis la nunan ekonomikan teorion, kiun oni nomas “tragedio de la komunuloj”, bazita sur koncepto, ke la egoisma homo kondukos al ruiniĝo la naturajn rimedojn.

Reprodução BV

Ora Regulo (1961), Norman Rockwell (1894-1978), Ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko, Usono. Sur la mozaiko, oni legas "Faru al aliaj ĉion kion vi volas, ke ili faru al vi".

Kaj la ampleksaj surlokaj esploroj, kiujn ŝi faris en la Nepalaj arbaroj, en la irigaciaj sistemoj en Hispanujo, sur montaraj vilaĝoj en Svisujo kaj Japanujo, aŭ en regionoj de fiŝkaptado en Indonezio, inter aliaj lokoj, montris, ke estas eble harmonie kunvivadi kaj respondece uzi la kondiĉojn, kiujn la Naturo donas. Oni konstatis, ke oni ne povus redukti homojn al la troavido serĉi ĉiam la maksimumon je personaj gajnoj. Tamen, oni devas kompreni, ke la vivo konsistas el pli vastaj celoj, kaj ke reciproka helpado prezentiĝas kiel punkto de baza bezono por la homa Animo. Per scienca artikolo, en Junio 2010*1, D-rino Ostrom konkludis:

Dum preskaŭ la tuta pasinta jarcento, analizistoj de publikaj politikoj pledadis, ke la granda celo de registaroj estas plani instituciojn por devigi (aŭ puŝi) homojn tute egoistajn, ke ili atingu pli bonajn rezultojn. Ampleksa empiria esploro igas min argumenti, ke male, la precipa celo de publikaj politikoj devas esti tia, ke oni faciligu la elvolviĝon de institucioj, kiuj veku tion, kio estas plej bona en la homoj. Ni devas demandi nin, kiel diversaj, multcentraj institucioj helpas aŭ malhelpas novigadon, lernadon, adaptiĝadon, honestecon, diversajn nivelojn de kunlaborado inter partoprenantoj, same kiel la konkeradon de pli efektivaj rezultoj, egalecaj kaj daŭripovaj, je multoblaj niveloj. (La teksta emfazo estas nia.)

Nenio estas pli bona ol kredi kaj investi je la dia potencialo de la homoj. Kiam racio aliĝas al koro (sento)*2, frataj solvoj donas al la vivo la prirevatan feliĉon, kiu povas esti vera nur tiam, kiam troviĝas nutraĵoj, ĉu materiaj, ĉu spiritaj, sur ĉies teleroj. Ni ne laciĝas aserti: ni naskiĝis sur la Tero por vivi en socio, en ia Socio Ekumena, Altruisma, Solidara, do daŭripova.

La animo estas la generanto de ĉia progreso

Pro tio, mi skribis en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 7-a de Septembro 1986, nacia festdato en Brazilo, en mia artikolo titolita “Sendependeco”: (...) La homo, kun sia Eterna Spirito, estas la centro de Ekonomio, la generanto de ĉia progreso. Sen li, ne estas laboro, nek kapitalo. Ni devas fine iri antaŭen kaj diri, ke la Eterna Spirito, kiu vivas en la homa korpo, nur li estas la mezuro de ĉio, ĉar li estas Ĉiela Civitano.

La riĉeco de lando troviĝas en la koro de ĝia popolo. Tamen, tutaj nacioj ankoraŭ suferas mizeron. Estas oportune memorigi, ke malplenaj stomakoj kaj elreviĝintaj Spiritoj ĝenerale ne emas aŭskulti.

Leĝoj de dia ekonomio

Reprodução BV

Jesuo kaj la multobligo de panoj kaj fiŝoj, konforma Lia Evangelio laŭ Johano, 6:5 ĝis 15.

Antaŭ tia tuteca kompreno pri la homo kaj lia rolo en la mondo, ni pledas por Ekonomio de Spirita kaj Homa Solidareco, kaj tiun proponon mi lanĉis antaŭ jardekoj. Ĝi situas trans tiu, pri kiu la homoj multe diskutadas, kaj pri kiu ili hodiaŭ diras ion kaj morgaŭ alion, kio kondukas generaciojn al senespero. Ni pledas, ke Solidareco plivastiĝis el la luma kampo de Etiko kaj fariĝis Strategio por Postvivado, super leĝoj kaj ekonomiaj modeloj ĝis nun eltrovitaj, kaj ofte uzataj en maniero malmulte komprenebla al ni, homoj. Ni parolas pri konceptoj, kiuj ekzistas de antaŭ la kreo de la mondo, kiuj estas tiuj, pri Leĝoj de Dia Ekonomio, kiuj egale konsideras ĝenrojn, ĉar ili destiniĝas al la senmorta esenco de gefiloj en la universoj.

Liberigite de ĉia sektemeco, ni povas multon lerni per la sennombraj instruoj de Jesuo, kiu ĝis nun emociigas plej ŝtonecajn korojn per Sia socia emo zorgi pri la bezonoj de la korpo kaj de la Animo de Siaj similuloj. Ni tion vidis, kiam Li nutris la homamason, kiu Lin akompanis, per nur kvin panoj kaj du fiŝoj (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 6:5 ĝis 15). Kaj la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, lasis al ni la sekreton de tia spirita kaj homama sinteno:

Celu unue la Regnon de Dio kaj Lian Justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Jesuo (Mateo, 6:33)

Arquivo BV

Alziro Zarur 

Kiam ni pretos mediti pri tiu Ekonomia Formulo de la Kristo, tiam ni integriĝos en la Kompetentecon de Dio, ĉar ni estas Liaj kreitoj. Ĉio, kio rilatas al produktado kaj disdonado de riĉaĵoj enestas en tiu “Tre Urĝa Formulo”, kiel la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979) nomis la menciitan biblian versiklon. La rezulto de la aplikado de tiu saĝeco, “de la Regno de Dio kaj de Lia Justeco” ― tio estas, de la plena kono pri Spiritaj Leĝoj, kiuj regas la vivon en la Kosmo, kapabla fari la Homaron pli homeca kaj pli spiriteca ―, estas precize malfermi nian kapon, por ke tiu Dia Kompetenteco establiĝu en ni. Kaj tiel ni ne enkarceriĝos en la limigita koncepto pri manko de rimedoj, de riĉaĵoj, de laborpostenoj, kaj tiel plu. Tamen, ni permesos, ke la senlimaj valoroj de la Spirito, nome la Amo, la Solidareco, la Grandanimeco, la Altruismo, la Frateco, konsistigu la markojn de solvoj al ĉiaj sociekonomiaj problemoj, kiuj afliktas la popolojn, kaj tiuj solvoj alvenos per la kuna klopodado de homoj lernintaj el tiu Senfina Scio.

En mia verko Kiel Venki la Suferon (1990), mi skribis: Amo, kiun oni kundividas, tiu multobliĝas en tiu, kiu ĝin disdonas. Jen estas la Ekumena Ekonomio, do Solidara kaj Altruisma, formulo, laŭ kiu ju pli oni sin donas, des pli oni ricevas.  Jen tio estas ia eterna movilo, kiu antaŭenpuŝas komunuman vivon.

Preĝo, laboro kaj paco

Mia plej juna filo, kiu nun estas adoleskanto, jam kiam infano eldiradis kun la familianoj kaj geamikoj etan preĝon ĉe la tablo, antaŭ la manĝoj, kaj emociigadis ĉiujn per unu simpla mantro, kiu povus resumi grandajn traktaĵojn de saĝeco disdonanta Solidarecon sen iaj limoj. La junuleto parolas:

Dio, mi petas Vin, ke ne manku manĝaĵo sur ies ajn telero, ankaŭ ne sur la nia!

Okaze de la 61-a Komisiono pri la Situacio de Virinoj, mi konsideras tre valore elvoki la Ĉielajn Potencojn por simila peto: Ne manku deca maniero pergajni la propran vivtenadon al iu ajn virino, knabino, aŭ al sindediĉa laboristo kaj al niaj familianoj! Amen!

Ni kune faru tiun peton, sed en aganta espero, ke tiu “tiel estu” trovu, en la registaraj planoj en la mondo ĝustajn paŝojn, kiuj kontentigu urĝajn bezonojn de la loĝantaroj.

Homoj bone dungitaj kaj ĝuste valorigataj en siaj klopodoj estas garantio por Paco kaj daŭripova progreso por ĉiuj.

Ĝenerala Sekretario de UN dankas la gratulmesaĝon de Paiva Netto

La eldonantoj

ONU/Manuel Elias

António Guterres

La prezidanto de Legio de Bona Volo, José de Paiva Netto, ricevis je la 14-a de Novembro 2016, oficialan korespondaĵon de la laborgrupo de la Ĝenerala Sekretario de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), António Guterres, per kiu li esprimas dankon al la gvidanto por la letero sendita al tiu portugala diplomato, kun saluto pro lia nomumiĝo al la plej alta posteno en UN.

En tiu mesaĝo, subskribita de Kyung-wha Kang, speciala kunlaboranto pri Politiko en la kabineto de la ĝenerala sekretario, tekstas jene:
 

Kara prezidanto,

“Permesu, ke mi danku vin nome de la ĝenerala sekretario nomumita, António Guterres, por viaj ĝentilaj gratulvortoj. Kun granda honoro kaj sento pri respondeco li alprenos siajn novajn funkciojn.

“Legio de Bona Volo estas organizo de la civila socio, kiu havas longtempan kunlaboradon kun Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia misio stimuli la travivadon de altaj valoroj por krei socion pli justan kaj solidaran estas pli ol iam monde grava. Ĝiaj iniciatoj celas plibonigi la situacion de homoj kun malgranda mongajno en pluraj sferoj, nome per edukado kaj soci-ekonomia elvolvado, kaj tio estas granda kontribuo al la plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, inkluzive de ĝia celo forigi malriĉecon ĝis la jaro 2030.

“Ni kalkulas je Legio de Bona Volo por kunlaborado kun Unuiĝintaj Nacioj, serĉe de solvoj por la tutmondaj, plej urĝaj defioj en la nuna tempo”.

Indas mencii, ke malnovaj ligiloj kunigas tiujn du tradiciajn Instituciojn, kiuj agadas sub la standardoj de harmonio inter la homoj kaj inter nacioj, kaj de la daŭripova progreso, ekde siaj naskiĝoj, en la jardeko post 1940. 

________________________________________________________________

*1 OSTROM, Elinor: “Beyond Markets and States: Polycentric Governance of Complex Economic Systems”, en American Economic Review, 100, Junion 2010, paĝo 24. Alirebla per http://www.aeaweb.org/articles.php?doi=10.1257/aer.100.3.641

Noto de Paiva Netto

*2 Kunigi la cerbon al la koro – Mi kaptas la okazon por klarigi al vi, ke la uzo de tiuj terminoj “cerbo” kaj “koro”, en miaj tekstoj, okazas pro la bezono evidentigi ian simbolismon nepre necesan por klareco de tio, kion mi prezentas al vi, tiel ke esprimiĝu tute klare du povoj plej gravaj de la Animo: pensi kaj senti, aŭ, laŭ pli perfekta morala ordo, senti kaj pensi. Mi povus montri, ke ĉar la menso estas la ĉefa kontakto de Spirito kun la korpo, en tiu povus sidi la centro pensanta kaj sentanta (amanta). Tamen, mi serĉas pli simplan manieron komuniki kun vi, kiam mi uzas tian analogion.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.