Solidareco ne estas utopiaĵo

Antaŭ kelkaj tagoj kiam instruistino pri Historio Iramara Fluminhan envenis en klasĉambron, la gelernantoj surprizis ŝin per neforgesebla gesto de amo kaj solidareco.

La lernantoj de tiu klaso frekventas la 9-an jaron en la Eduka Ensemblo Bona Volo, en San-Paŭlo, Brazilo, kaj ĝia nobla intenco estis esprimi estimon al la kara edukantino, eksciinte, ke ŝi alfrontas grandan defion en sia vivo.

La gejunuloj almetis tukojn sur siajn kapojn, similajn al tiuj, portataj de Iramara mem, kiu provizore alprenis tiun ornamon pro ĥemia terapio.

Isabele Vasquez, 15-jara, aŭtorino de tiu inspira iniciato, kiu tuj ricevis la aliĝon de la ceteraj kolegoj, klarigis: "Ŝi estas instruistino, kiu konsilas, kaj krome estas tre kompetenta kaj postulema. Ĉiuj tre estimas ŝin, ĉar ni scias, ke tio estas por nia bono." Ankaŭ komentis Renata Santana, 13-jara: "Tio estas amesprimo al homo, kiun ni tre amas."

Iramara Fluminhan instruas en la Eduka Ensemblo Bona Volo de antaŭ 15 jaroj, kie oni aplikas la Pedagogion de Amo kaj la Pedagogion de Ekumena Civitano.

La atesto pri obstino kaj entuziasmo de tiu sindediĉa edukistino estas ankaŭ elstara ekzemplo: "Mi diras, ke defioj estas donacoj, kiaj ajn ili estas. Mi pensas, ke en ĉiuj momentoj de la vivo ili ekaperas, kaj ĉi tie mi lernis fidon, kiu min plifortigas. (...) Mi estus for de mia praktikado se mi estus falinta, tute for de tio, kion mi kredas kaj pri kio mi estas certa. Sekve, miaj planoj ne ŝanĝiĝas. Mi vivas tagon post tago kaj mi plu laboras. Mi faras tion, pri kio mi kredas, kaj ĉio, kion oni faras kun plezuro motivas, ke oni ellitiĝu ĉiutage matene kaj diru: ‘mi realigos unu plian tagon en mia vivo’".

Arquivo BV

Rilate tiun malfacilaĵon, kiun ŝi travivas koncerne sanon, post diagnozo farita en la jaro 2014, Iramara ne malvigliĝas. "Mi vidas multajn homojn, kiuj alfrontas problemojn multe pli gravajn ol mia, tiel ke mi ne rajtas senti, ke mi estas pli viktima ol iu ajn alia homo, kiu travivas malsaton aŭ forlasitecon, ekzemple. Mi dankas por la kvalito de aferoj, kiujn mi havas, ekde kuracistoj ĝis miaj kolegoj en la laboro kaj miaj gelernantoj", ŝi asertas.

Tiu meritoplena junula ago, efektive inda ricevi maksimuman poenton, havas sian pravigon, laŭ la instruistino: "Amon oni ja instruas ĉi tie [en la Eduka Ensemblo]. Mi estas homo tre postulema, mi konstante kontrolas ilin, ĉar ili scias, ke la estonteco dependas nur de ili mem, tiel ke mi konsideras tiun agon de la gelernantoj kiel agon aman, respektoplenan, solidarecan. Ĉion, kion oni instruadas ĉi tie, oni povas vidi en la agoj de ĉiuj niaj gelernantoj. Ili ne estas malsamecaj, ol iu ajn alia adoleskanto, (...) sed ili havas amon unuj al aliaj, amon al la lernejo kie ili studas kaj amon al siaj instruistoj".

Jen do estas elmontraĵo pri tio, ke la formado de homoj solidaraj, grandanimaj kaj justaj ne estas ia utopiaĵo. Cetere, tiu instruo flanke de junuloj, pri kiuj mi prenis informojn el la retejo de Legio de Bona Volo (LBV), ĉiam plaĉas al interretantoj, kiuj diskonigas ilin per la sociaj retejoj. Bonaj celoj meritas disvastiĝon.

Instruistino Iramara, Dio benu vian sanon!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.