Reakiro de la civitaneco

Devene de la konstanta kampanjo de Legio de Bona Volo kontraŭ malsato kaj favore civitanecon — lanĉita de Alziro Zarur*1 (1914-1979) fine de la 1940-a jardeko, per la populara "Supo de la Malriĉuloj" —, la soci-eduka programo Rondirado de Karitato de LBV atingas siajn 61 jarojn da aktiveco.

Arquivo pessoal

Mi havis la privilegion partopreni la inaŭguran Rondiradon, la 1-an de Septembro 1962, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Mi konservas, ĝis nun, la spiritan staton de la komenco, persistante kaj havante la honoron vidi multobligita ĉi tiun skipon, kiu senĉese levas de sur la trotuaroj civitanojn egalajn al ni. Mi memoras, ke tiutempe fariĝis 23 jaroj de la komenco de la Dua Mondmilito, kiam Hitlero invadis Pollandon. Per la Rondirado de LBV, oni faris kaj faras la malon: oni proklamas la "militon" kontraŭ la senhelpeco, needukteco kaj mizero.

Kun la pasado de tempo ni plibonigis la iniciaton, alĝustigante ĝin al la parametroj de la Nacia Politiko por Socia Asistado (PNAS, portugale), de Brazilo. Nuntempe la agoj disvolvitaj ĉe la familioj celas la akiron de kono pri iliaj devoj kaj rajtoj, la percepton de ŝancoj kaj plibonigon de la komunumaj praktikoj, por pliigi la vivkvaliton de la homoj per edukaj prelegoj, manĝo-disdono kaj/aŭ krudaj nutraĵoj kaj metiejoj por kuraĝigo al akiro de novaj scioj, tiel ke la helpatoj povu efektive ĝui la plenan civitanecon. Ankaŭ estas realigitaj ludaj aktivecoj, kiuj instigas bonajn sintenojn kaj la interrilatojn ene de la grupo, sen forgesi la preĝon en la hejmo, kiu alportas spiritan konsolon, kio estas tre necesa en malfacilaj momentoj.

Arquivo BV

Mia omaĝo al ĉiuj volontuloj de la altruisma kaj ekumena Legiana Skipo, kiu sin dediĉas malpezigi la aliulan suferadon, por ke ni vivu pli bonan mondon.

Jarmilaj Celoj kaj la Rondirado

Gravas reliefigi, ke la Ok Jarmilaj Celoj — starigitaj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj aprobitaj de 192 landoj, kies intenco estas labori diversajn punktojn, de la malriĉeca kaj malsata elradikigo al medikonservado — forte liniiĝas kun la principoj de la avangarda ago de LBV.

Super RBV

Corrêa Santos

Alziro Zarur

Koincide, en 1992, la 1-an de Septembro, mi komencis la 24-horan programon de la Supera Reto Bona Volo de Radio (Super RBV), en Brazilo, eksterlande kaj ankaŭ interrete*2. Parenteze, LBV devenas de la fama Horo de Bona Volo, kiun Zarur inaŭguris ĉe Radistacio Globo, en Rio-de-Ĵanejro, la 4-an de Marto 1949.

Laŭlonge de tiuj jaroj, la Super RBV karakteriziĝis per la pionireco elsendi ĉiuhore Ekumenan Preĝon. Kun diversaj programoj (sporto, kulturo, ĵurnalismo kaj publika servo), la plej multe aŭskultata estas la Mesaĝo de la Evangelio-Apokalipso de Jesuo, klarigita je Spirito kaj Vero laŭ la lumo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo: “Amu unu la alian, kiel Mi vin amis”.

________________________
*1 Alziro Zarur — Li naskiĝis en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, okaze de la Kristnasko, en 1914. Ĵurnalisto, radipreleganto, verkisto, poeto, socia aktivisto kaj granda predikanto de la Dia Vorto, li fondis Legion de Bona Volo (LBV), la 1-an de Januaro 1950 (Tago de Universala Kunfratiĝo), kaj brile ĝin prezidis ĝis sia forpaso al la Spirita Mondo, la 21-an de Oktobro 1979. Polemikema kaj karismplena, per maniero populara kaj renoviga, li estis entuziasma predikanto pri la Evangelio kaj Apokalipso de Jesuo, sed ne “laŭlitere-mortige” (Dua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, 3:6), tamen per Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo. Zarur estis ankaŭ la granda Iniciatinto de la Senlima Ekumenismo kaj Tuta Ekumenismo en la mondo, kaj ĉi tiun tezon li jam subtenis ekde sia adoleskaĝo, kiam li metis la fundamentojn de sia Brigado de la Amikiĝintaj Religioj, nome ia anticipo de la interreligia rilato.

*2 Supera Reto Bona Volo de Radio — Radistacia Reto kreita de Paiva Netto, kiu nuntempe arigas radistaciojn interligitajn per satelito kaj konstante konektitajn al interreto: www.bonavolo.com.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.