Preĝo, Unuiĝo kaj Espero

Omaĝo al la skipo de la futbalklubo Chapecoense, entute al atletoj, ĵurnalistoj, aviadilistoj kaj ceteraj pasaĝeroj

Denove la mondo unuiĝis por montri sian fidon kaj fratecon fronte al momento de granda doloro. Emociigaj esprimoj de amo kaj apogo el pluraj mondpartoj markis la 29-an de novembro 2016, kiam la aviadilo, kiu alportis al Kolombio la skipon de “Associação Chapecoense de Futebol”, kaj tio inkluzivis atletojn, brazilajn amaskomunikistojn, aviadilistojn kaj ceterajn pasaĝerojn, falis proksime al la urbo La Unión, proksima al Medellin, kaj lasis tie 71 mortintojn kaj 6 postvivintojn (ĝis la finpretigo de ĉi tiu eldono). La kara teamo el la brazila ŝtato Santa Catarina estis konkuronta en fina matĉo en la Sudamerika Pokal-Konkuro kontraŭ la loka Club Atlético Nacional.

Divulgação

Kun profunda sento pro tiu malĝojiga okazaĵo, mi petas de vi permeson por uzi preĝon, en ĉi tiu momento, klopodante mildigi la suferon de familianoj, amikoj de la viktimoj de tiu akcidento kaj de la popolo de la urbo Chapecó/SC, de Brazilo kaj de la mondo. Ĉi tiuj estas modestaj vortoj, kiujn mi suprensendis al Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, en la urbo Santa Maria do Arnoso, en Portugalujo, je la 10-a de septembro 2001.

Ĉe la Piedoj de Jesuo

Jesuo, Vi estas la korfavoro por ĉiuj suferantoj, Providenco por suferantoj kaj afliktitoj. Ho Plejalta Edukanto, Majstro de Senfina Sereneco, Ĉiela Animo, spegulo de la tuta Malavareco, Dia Potenco de nia kredo kaj de nia Fido, sur Kiun ni surmetas nian Fidon! Ni amas Vin!

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Jesuo, Vi estas la Plej Granda kaj Plej Bona el la Amikoj, la Deĉifranto de ĉiaj misteroj kaj de ekvacioj en la Senfina Universo.

Ho Sinjoro! Konduku nin per Viaj Sekuraj Manoj laŭ lumaj vojoj, kiujn nur Vi konas, cele al destino, kiun Vi starigis por ni, Viaj humilaj servantoj, laŭ la merito de ĉiu, ĉar Vi estas la Plenumanto de Ĝustegaj Determinoj de Justeco, kiu elfluas el Dio, Nia Patro.

Ni ĉiam fidas Vin, Fidela Kunulo de tiuj, en ĉi tiu kaj en la Alia Mondo, kiuj senĉese bataladas por la starigo de Via Regno, laŭ tio, kion Vi anoncis je Amo, Spirito, Justeco kaj Vivo.

Ni scias, ke — laŭ Viaj Vortoj, en la Evangelio kaj en la Apokalipso — Vi atendas de ni nur obstinon en Fido kaj nevenkeblan penadon en laboro.

Kiu efektive kredas Vin, tiu ne perdas sian tempon.

Tre fidele, ni fidas Vin.

Humile, surgenue, ni suprenlevas al Viaj Piedoj ĉi tiun promeson, en formo de preĝo.

Akceptu, Sinjoro, nian emocioplenan petegon.

Al ĉiuj, kiuj trapasas ĉi tiun tempon de funebro, nian solidarecon. Ni petegas al la Ĉiela Patro, ke Li komfortigu ilian koron, tiel ke ili plifortiĝu kaj povu rekonstrui siajn vivojn. Al tiuj, kiuj neatendite forpasis, sed plu restas vivantaj, ĉar mortintoj fakte ne mortas, nian plej altan vibradon de Paco.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.