Vitejo kaj Skeptikismo

Nova Jerusalemo

"23Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la Dia Gloro lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Kristo de Dio.

"24 Kaj la nacioj promenados per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la tero alportas en ĝin sian gloron kaj sian honoron” (Apokalipso, ĉapitro 21).

Scienco prilumita de Amo altigas la Homon al konkero de Vero.

shutterstock
Divulgação

Emilinha Borba

La Homaro vivadas de longe sub diktatoreco de siaj propraj malfekundigaj kreaĵoj, en la vastaj branĉoj, en kiuj ĝi progresas. La rezulto tute ne estas bona. Sufiĉas konstati la terurajn sociajn malsamecojn en mondo "civilizita”. Tio estas evidenta inklino al memmortigo. Venos tago, kiam la domo eble ruiniĝos, kiel ĉe kanzoneto kantita de Emilinha Borba (1923-2005).

Divulgação

James Laver

Estas frapanta neceso plivastigi la atingon de la kreema homa penso, por ke fine ĝi fariĝu la entreprenanto de granda farenda liberigo. Sur kiuj bazoj? Sur tiuj de Spirito, kondiĉe, ke oni ne konsideru ĝin kiel ordinaran projekciaĵon de la menso, ĉar ĝi efektive estas la Plejalta Lumo, kiu vivigas la korpon. Jen estas la Granda Vitejo, kiun la Kreanto proponas al kreitoj por liberigi ilin de baraktado en troa skeptikismo. Kvankam eta dozo da skeptikismo estas saniga, se oni konsideras la admonon de James Laver (1899-1975), antaŭe respondeculo pri departementoj de Gravuraĵo, Desegno kaj Pentraĵo de Victoria and Albert Museum, en Londono, inter 1938 kaj 1959: "Absoluta skeptikismo estas same nepravigebla kiel absoluta kredemo”.

La Spirito estas okjektiveco; la karno, la vesto, kiun oni nepre bone zorgu, ĉar de ĝi dependas la Spirito por evolui.

Amo estas la ŝlosilo de ia Nova Konscienco

Afresco: Michelangelo (1475-1564)

Jesaja

Prave skribis la Profeto Jesaja, 55:3 kaj 6: "Klinu vian orelon, kaj venu al mi; aŭskultu, por ke vivu via Animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan (...) Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.” Sekvi la konsilon de la Profeto estas pli ol nur pligrandigi la konon; ĝi estas bani ĝin per la Dia Lumo de Amo, la ŝlosilo, kiu malfermas la vastajn plantejojn de ia Nova Konscienco, kiu faras Solidarecon sia perfekta strategio. Kaj jen aperas ia Nova Renesanco, kies Plejalta Inspiro venas al ni rekte de Dio.

Reprodução BV

Budho

Ne sencela estis la fama rekomendo de Budho (ĉ. 556 -486 a.K.), sur la mortolito, al lia "amata disĉiplo”, kiel Johano Evageliisto estis konsiderata de la Kristo: "De nun, Ananda, trovu vian lumon!”

Reprodução BV

William James

Nu, homo, kiu ne malkovras Lumon por sia propa lumo, konservas sin en ombra regiono, flanke de realo, kiu estas pli konkreta ol li efektive ĝin konsideras. Se li efektive utiligas, laŭ aserto de la fama usona verkisto, psikologo kaj filozofo William James (1842-1910), "nur etan parton de siaj mensaj kaj korpaj rimedoj”, kion eblas starigi kiel nekontestebla, se li ankoraŭ ne havas kompletan kontrolon de sia cerbo? Tial okazas akcidentoj laŭ la vojo de individuoj kaj kolektivoj, kun iliaj atavismaj perturboj, kiuj kaŭzas sektemon kaj nutras eĉ sciencajn paralizigajn dogmojn. Tial okazas ankaŭ baroj ankoraŭ tenataj en la komunikado inter la Homaro en la Ĉielo kaj sur la Tero (inter Spiritoj kaj teranoj), se oni konsideras la penigan interrilaton de la homo mem kun sia Spirito, kiun li obstine spitas, kiel se ili ne estus komplementaj partoj.

Reprodução BV

Immanuel Kant

Pasinteco kaj estonteco estas iluzioj. Nur ekzistas la Eterna Estanteco! Alie, Tempo estus nenio alia ol granda mensogo de la Homo, laŭ la difino de Immanuel Kant (1724-1804). Tridimensia Spaco (alteco, larĝeco kaj profundeco) estas same erariga sen la ekvacio, eĉ se temas pri relativa ekvacio por la limigita Homo, kiu demonstras la formulon pri daŭra Tempo, do Eterna Estanteco. La demando pri Spaco kaj Tempo ankoraŭ hodiaŭ konfuzas la surterulon – kaj ne nur lin, sed ankaŭ multajn, kiuj evoluas en la spirita kampo, kiu ĉirkaŭvolvas ĉi tiun mondon: Ĉielo apud la Tero, kio ne estas abstraktaĵo. La komencaj elementoj por ties klarigo troviĝas, surprize por iuj homoj, en Apokalipso de Jesuo, 1:10, nome la Tago de la Sinjoro*, tio estas, la integriĝo de la kreito en Spaco-Tempo de Dio:

"Mi min trovis en la Spirito en la Tago de la Sinjoro, kaj mi aŭdis malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto”.

Ne estas limoj por la Dia Universo

Por kompreni plej altajn mediojn, necesas akcepti, ke ili funkcias uzante Lumon, kiu estas la kvintesenca, fluida "materio”, en regionoj situantaj eĉ trans tiuj de nia nuntempa komprenkapablo. Ekzistas sferoj post sferoj, trans kiuj astronomoj jam konsideras, ke estas "hiperspaco”. La "limo” estas multe pli fora, ĉar ne estas limoj por la Dia Universo.

NASA/Bernard J. Kelly (Goddard and University of Maryland)

La Planedo Tero angoras sub la frapo de melankolia sentomanko, ĉar ĝi preferas de longe elvolviĝi per fizikaj rimedoj, anstataŭ, iom post iom, agadi per la ilaro, kiun liveras la Ĉiela Inspiro. Ĉi tiu estas unu el la fundamentaj decidoj, kiujn oni devas fari por ke la surtera scio povu senvualigi la fundamentan Spiriton, kiu vivas en ĝi.

Ni devas ne rezigni pri Dio

Civilizacio bezonas siajn senlimajn esplorkvalitojn, sed devas ne rezigni pri Dio. Memkompreneble, ne temas ĉi tie pri ia karikatura homforma estulo, historie malhelpo al la frata, urĝa ĉirkaŭbrako, kiu iam kunligos du grandajn fratojn: Scienco kaj Religio.

Se ĝi apriore neas la esencon, kiun ĝi serĉadas, ĝi malfaciligas al la scienca kampo la privilegion bonfari al si mem per la konfirmo de tio, kion ĝi instinkte serĉas. Tio estas, kiel infano, kiu maltrankvile piedfrapas, protestas, dirante, ke al ĝi ne plaĉas manĝaĵo, kiun ĝi eĉ ne tuŝis. La Ĉiela Patro estu pacienca!

___________________
* Tago de la Sinjoro – Vidu klarigon pri tio fare de Paiva Netto, en la verko Ni ĉiuj estas Profetoj, 44a eld., p. 89, el la kolekto La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.