Spirita kono produktas abundon

Utiligi la progresojn de la scio por servi Solidarecon, por efektive kontraŭbatali spiritan kaj materian mizeron, kiu suferigas milionojn da homoj. Jen estas unu el la proponoj prezentitaj de Paiva Netto per ĉi tiu artikolo, kiu estas parto de la verko O Capital de Deus [La Dia Kapitalo]. En tiu teksto, produktita de liaj improvizaj paroladoj, dum la jardeko post 1990, de la predikado pri la Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, li substrekas ankaŭ la neceson pensi ekumene pri la disdonado de riĉaĵoj kaj pri demokratia alireblo al klerigado, kiu, liaopinie, estas faktoro generanta riĉon. Bonan studadon!

Scio estas eterna riĉaĵo de la Homo kaj de lia senmorta Spirito. En Ekonomio, ĝi produktas riĉecon. Kune kun Frata Amo, ĝi kreos prosperon. Ĉu revo?! Kiom da iamaj revoj hodiaŭ estas realaĵoj, eĉ se ankoraŭ for de la dezirata perfekteco!... Temas pri decida paŝo por vivigo de Solidara, Altruisma, Ekumena Socio, kiu estas parto de Strategio por Postvivado, surbaze ne nur de leĝoj regantaj la homan konduton, sed ĉefe de tiuj leĝoj, kiuj regas la Spiritan Mondon, el kie ni ĉiuj devenis.

shutterstock

En la nunaj tempoj de tutmondigo de mise disdonataj favoraĵoj, ĉefe rilate la nenombreblan amason da "flankenlasitoj", laŭ la esprimo de la ĵurnalisto Francisco de Assis Periotto, ĉiu nacio havas la devon, pli ol la rajton, esti kreema, fariĝi ekonomie stabila, per pliampleksigo de industrio, komerco kaj servoj; modernigi instruadon kaj edukadon de la Popolo (ĉion prilumante per tuŝo de Spiriteco), de la komunikreto kaj transportiloj; serĉi harmonian integriĝon kun la ceteraj popoloj; kaj atingi internacian prestiĝon. Tio estas memkomprenebla, sed eĉ tiel oni devas klare diri ĝin. Ekster tio, regas barbareco ĉie vidata – ĉiam pli senkaŝa – kiun, nekredeble, plej multaj homoj eble ne precize atentas, ĉar ekzistas lerta klopodado malatentigi la homojn, kiel en la tempo de romiaj cezaroj. Tamen, certe ili sentos ties efikon pli kaj pli. Tio nepre okazos. Nura afero de tempo.

Neniu reganto povas fari ion ajn sola. Li bezonas la apogon de la socio. Tamen, oni esperas minimume, ke li regu por sia Popolo.

Arquivo BV

Jean-Paul Sartre

Kio malhelpas, ke la celoj, kiuj favoros iun landon, estu tuj atingitaj, en tutplaneda nivelo? Tio estas la troa individuismo, kune kun la deziro regadi, kiu eventuale ekzistas en torditaj homaj konsciencoj, kaj tiuj kreskas en tempo de koruptado kaj senpuneco senlimaj, kaj al manko de obstino inter tiuj multaj, kiuj kontraŭas tiajn aferojn.

Ne senkaŭze skribis Jean-Paul Sartre (1905-1980) ĉi tion: "La homo konsistas el siaj pluraj elektoj kaj entute respondecas pri ili".
 

"Feliĉaj la pacigantoj"

Tela: James Tissot (1836-1902)

Tre oportuna estis la analizo de lia moŝto Sátilas Amaral Camargo — inda presbitera pastoro kaj unua direktoro respondeca pri la nukleo de Legio de Bona Volo en Curitiba, en la komenco de la legia movado en la Paraná-ĉefurbo – publikigita en la revuo BOA VONTADE [BONA VOLO] no. 8, en Februaro 1957, rilate al la Prediko sur la Monto, de Jesuo, kiu estas avangarda koncepto kaj vivigado de Ekumena Civitaneco, en kiu la homo estas valorigata kiel O Capital de Deus [La Dia Kapitalo]:

"Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj (Evangelio de la Kristo, laŭ Mateo, 5:9).

"Feliĉaj la pacigantoj, ne la pacamaj, kiuj nur pasive sintenas, ne reagas, ne iras antaŭen; kiuj starigas Pacon, tiuj estas aktivaj, ĉiel klopodadas kaj strebadas por atingi repacigon. La kore pura vidos Dion, sed la paciganto havas eĉ pli grandan privilegion, ĉar li estos nomata filo de Dio.

Arquivo BV

Wendell Wilkie

"En la starigado de ‘Unu Sola Mondo’, kiel diris Wendell Wilkie, kaj de unu sola homa familio, sen malamo, sen baroj, sen antaŭjuĝoj, oni bezonas la kunlaboradon de ĉiuj homoj de Bona Volo, tio estas, de pacigantoj."

Jesuo neniam rekomendis sindetenon. Se Li farus tion, Li ne estus krucumita. Kaj pastoro Sátilas plu diras:

"Rekonstruado de la mondo kaj starigo de ia vera Frateco devos komenciĝi per spirita revolucio en la koro de ĉiu individuo, per la rekono, ke Dio estas ĉies Patro kaj la proksimulo estas frato. Oni bezonas spiritan, universalan reformon, kiu komenciĝu ĉe la individuo kaj atingu la socian vivon.

"Kiam oni regeneros la homon, kiam oni lin rekondukos al liaj konstruaj celoj, kiam oni restarigos en li plenvigle la dian imagon de lia glora fileco, tiam li povos efike kunlabori por la solvado de plej grandaj homaj problemoj, inkluzive tiun de forigo de milito.

"Ĉe la infanaro aperanta, ĉe la junularo marŝanta kaj ĉe la pacigantaro maturiĝinta ĉe la vivospertoj kaj sub la inspiro de la Princo de Paco sidas la espero pri iu pli bona mondo, unuiĝinta per la Frateco de la filoj de Dio".

Arquivo BV

Gandhi

La valoro transcenda — religia, morala, socia, politika, do ekonomia (en la ampleksa senco de tiu vorto) — de la Prediko sur la Monto estas tiel kortuŝa, ke Mohandas Karamchand Gandhi (1869-1948) diris pri ĝi: "Se detruiĝus ĉiuj verkoj de la Homaro kaj restus nur la Prediko sur la Monto, tiam nenio estus perdita".

Spirita kaj homa reformo

Arquivo BV

Laurindo Rabelo

Proksime al la Tria Jarmilo, estas urĝe kompreni definitive, ke ĉia ajn esenca reformo devas komenciĝi per la profunda transformiĝo de la Homo, unue per sagaca kompreno pri la signifo de lia eterna Spirito, kvankam oni konstatas ofte la malon — kaj tion oni aŭspicias kaj apogas, ĉar tio faras "publikan sukceson" — eĉ se tio damaĝas la homojn, ĉar ĝi forturnas ilian atenton for de la veraj problemoj, ĝis venas tago, kiam la hipnoto jam ne funkcias, pro la trograviĝo de la aferoj. Reeduki por libereco ne estas tasko por unu minuto, sed ja io farenda, antaŭ ol ne restos tempo eĉ por la Tempo.

Ĉiaspecaj armiloj minacas la homan postvivadon. Kaj ili ne pafas per si mem; iu devas preni ties pafhokon, kaj urĝas forpreni de tiaj homoj la malamon el la koro. Pri tio jen ni prezentas soneton de Laurindo Rabelo (1826-1864), la "lacerta poeto", kiel oni moknomis li pro lia altkreska staturo:

Kalkulado pri Tempo

shutterstock

Postulas Dio striktan kalkuladon
Pri mia tempo, kaj mi ĝin plenumu.
Sed kiel, se al mi la tempo mankas,
Ĉar certe mi malbone ĝin foruzis?

Por mia kalkulado pri la tempo
Sufiĉe mi ricevis, senatente.
Utilan tempon tamen mi neglektis;
Nun urĝas mi kaj ĉiam mankas tempo!

Ho vi, al kiuj ĉiam temp´ abundas,
Neniam ĝin malŝparu, malprudente!
Prizorgu ĝin kalkuli ĝustatempe!

Sed ve! se tiuj, kiuj havas tempon,
Sufiĉe da atento al ĝi donus,
Neniam kiel mi la mankon sentus.

La sakstrato, kiun la homa malprudento konstruis dum jarmiloj nuntempe resumiĝas en la jeno: aŭ oni integras, aŭ oni malintegras*². Okazas tamen, ke iuj homoj timas progresi. Ili metas siajn firmajn konvikojn sur tiel altan lokon, ke eĉ ne perceptante tion ili faras siajn ideologiojn muregoj tro altaj por si mem kaj interne de ili sin fermas. Eĉ kiam ili estas eminentaj en sia sciokampo, tamen ili timas transpasi limojn. Ili haltas en spaco kaj en tempo, en strikta senco...

Inter tiuj homoj, niaj fratoj, enviciĝas grandaj kontraŭuloj de novaĵoj. Tion povas atesti tiuj, kiuj suferis ĉiajn malkomprenojn kaj/aŭ persekutojn, kiel Jesuo, Sokrato, Galileo, Harvey, Fulton, Semmelweis, Madame Curie, Tesla, Freud, Zoroastro, Jesaja (ĉi tiun profeton oni hakis), Daniel (ankaŭ Profeto, kiun oni ĵetis en kavon de leonoj, kaj kiun savis la fido pri Dio), Zumbi dos Palmares, Bezerra de Menezes La listo estas grandega.

Malsufiĉo de Kulturo sen Ekumena Spiritualeco

Kulturo liveras abundan subtenon, por konstruado de vojoj al progreso. Tamen, tradiciaj spertoj lasitaj de antaŭaj generacioj (sen kiuj ni tute ne atingus la nunan staton) foje ne enhavas la nepre necesan kontribuon de vivo en Ekumena Spiritualeco por la stabligo de ekumenaj rajtoj kaj devoj por la civitano, kiel oni devos elvolvi dum la Tria Jarmilo, kaj kiuj estas esencaj por la starigo de modelo vere nova kaj esperiga sur kampoj ekonomia, socia, politika, filozofia, religia, ekologia, eduka, arta, sporta kaj tiel plu. Homo ne estas nura statistika cifero.

Arquivo BV

Adam Smith

Ĉe interfrapiĝo de kulturoj antaŭvidata de iuj homoj, ĉiam pli forte dum la XXI-a jarcento, la solvo estas neniam flankenlasi la plurajn okazojn por evoluado al la komuna bono, kiun la moderna teknologio prezentas. Tamen, konvenas agadi tiel ke, pari passu, la antaŭenirado de scio favoru plivastigajn rimedojn por Solidareco, por efike kontraŭbatali mizeron moralan kaj spiritan, kiu malhelpas la sukceson de la tuta socio. Tio estas ekumena pensado, por efektiva solvo koncerne la disdonadon de riĉaĵoj kaj por demokratia alireblo al edukado, ekzemple, ĉar tiu manko nuntempe katenas tutajn homamasojn en almozuleco, ĉie en la mondo. Tio estas ia vera malrespekto al homa digno. Necesas granda atento pri tio, kion starigis, antaŭ longe, la skoto Adam Smith (1732-1790). La patro de la politika ekonomiko diras: "Malriĉeco malhonorigas neniun, sed ĝi estas tre malkomforta".

Tamen, kara Adam, ekzistas grava fakto en tio, kiel atentigis Gandhi, la liberiginto de Hindio, per ĉi tiu admono: "Plej granda krimo estas malsato".

La Mahatmo pravas, ĉar malsato kaj la sekvaj malsanoj – kiuj faligas milionojn tra la Planedo ĉiujare – konsistigas silentan genocidon. Ne eblas bona reĝino, se la Homo estas malbona.

Arquivo BV

Bertrand Russell

Oni povas rimarki mesaĝon skribitan per forta emfazo, meze de tiu dramo, kiun oni vidas ĉie en la mondo: same kiel malsato*4, ankaŭ timo estas malbona konsilanto. Kompreneble, oni ne miksu timon kun singardemo, ĉar ĉi tiu prilumas kaj impulsas Bonan Volon de homoj emaj ŝanĝi tiun situacion, kiel proponas la angla filozofo kaj historiisto Bertrand Russell (1872-1970): "Koncerne Edukadon kaj aliaj kampojn de la vivo, la Homaro plej bezonas anstataŭigi timon per espero".

Jen klara veraĵo, kara Russell, ĉar espero neniam mortas*5. Pro tio ni tagnokte laboradas por solidara Edukado, kaj neniam ni forgesas la nemalhaveblan Ekumenan Spiritualecon, kiel kompason, kiu montras la vojon plej taŭgan por atingi la tre revatan tutmondan konkordon, kaj la malfacileco tion plenigi nur plifortigas la decidon de homoj, kiuj ne rezignas fronte al la faliloj survoje.

Kiu posedas sorĉan ŝlosilon?

Utopia Socialismo pensas, ke ĝi posedas la sorĉan ŝlosilon. Ĝis nun, tio ne okazis. La sukceso de iu ajn propono dependas malpli de reguloj – kiuj ne ĉiam estas taŭge establitaj — ol de la etika sinteno de individuo. Same, Kapitalismo, kiu nuntempe estas hegemonia, ne montris ĝis nun la efektivan "solvon" pretenditan. Unue ĝi devas ĉesi vidi sur la fruto de similulo nur la monan signon.

Arquivo BV

Fukuyama

Arquivo BV

Konfuceo

Tamen, la Historio plu daŭras, malgraŭ Fukuyama*6, ĉar la Homo plu pensadas, serĉante efikajn alternativojn por harmoniigi liberecon kaj socian justecon, tio estas, la pozitivajn punktojn de ambaŭ politikekonomikaj sistemoj, kiuj estis kaj plu estas elstaraj dum la XX-a jarcento kaj antaŭe. Kaj kio pri Komunismo? Ĉu ĝi jam ne ekzistas?! Ĉu vi forgesis Ĉinion?! Sur kampo de Ekonomio, la sistemo estas klare kapitalisma, sed la reĝimo estas marksisma, maoisma. Kaj, vidu bone, en la nuna tempo, kiam la tendenco al isoliteco postrestas, ne eblas la mondo sen la patrolando de Konfuceo (551-479 a.K.). Cetere, en 1987 mi verkis por International Business and Management paĝon, kiun mi titolis "Ne eblas mondo sen Ĉinio"*7. (...) Tiu granda lando, kiu gardas miljaran saĝon, iam nomita "Flava Danĝero", iamaniere ankoraŭ estas enigmo, kiun la Okcidento devas deĉifri.

Arquivo BV

Napoleono Bonaparto, Richard Nixon, Henry Kissinger, Deng Xiaoping kaj Marx.

Pri tiu vasta kaj homplena teritorio, Napoleono Bonaparto (1769-1821) diris, ke kiam ĝi vekiĝos, tiam certe la mondo ektremos. Ne estas pravigebla tiom da timo. Konvinkitaj kapitalistoj, kiel Richard Nixon (1913-1994) kaj Henry Kissinger , starigis fortan interrilaton kun la nacio de Deng Xiaoping (1904-1997). Marx (1818-1883) iam diris, ke "ekstremaĵoj sin reciproke tuŝas". Eble pro tio la Homaro ne estingiĝis.…

Arquivo BV

Carmen Miranda kaj Assis Valente.

En la jardeko post 1930 — kiel okazas regule — oni anoncis la finon de ĉio. Alvenis la menciita jaro, la "fino de la mondo" pasis, kaj la obstina vivo plu daŭris... La karmemora Assis Valente (1911-1958), granda popolkomponisto, ne maltrafis la okazon: li "elkovis" ĉarman sambon, kiun la koketa Carmen Miranda (1909-1955) – kiu malgraŭ enviuloj estis la plej brazileca portugalino – interpretis per sia tre gaja maniero:

Kaj la mondo ne finiĝis

"Oni anoncis kaj asertis pri la fin’ de l’ mondo
Pro tio miaj gefamilianoj hejme tuj komencis preĝadon
Kaj oni eĉ diris ke la suno venos antaŭ la mateno
Kaj tiun nokton sur la monto oni ne faris la tamburadon."

Kaj ĉe la fino de la kanzono, oni vidas, ke
Okazos bruo, okazos konfuzo,
Ĉar tamen ne finiĝis nia mond".

Precizaj informoj pri la fino

Arquivo BV

Alziro Zarur

Kiu deziras fidindajn informojn pri ebla "fino de ĉio", tiu analizu (sed sen fanatikeco) la Apokalipson de Jesuo laŭ Johano; la judajn profetojn el la Malnova Testamento; la Koranon, de islamanoj; la Libron de Vedoj, de bramanoj; kaj la novaĵojn per amaskomunikiloj pri la monda varmiĝo. Tiu devas informiĝi ankaŭ pri la pligrandigo de la armilindustrio. Ĝi ja ne fabrikas petardetojn por festo de Sankta Johano... Ankoraŭ koncerne la "finon de la mondo", mi preferas akcepti la ideon de la ĵurnalisto, radiisto, verkisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), kiu trastudis la biblian Libron de Finaj Profetaĵoj, tamen sen radikalismo, kaj konkludis, ke ĝi antaŭdiras ja la "finon de la mondo de malbono". Oni nur rememoru, ke en la Nova Testamento, la ege kalumniata Apokalipso prezentas, ĉe la fino de siaj raportoj, ian novan Ĉielon kaj ian novan Teron.

Veron neniu posedas

Estus frenezaĵo "satanigi" kapitalistojn, socialistojn aŭ komunistojn kaj ĉiun ajn, kiu defendas ideon pri sociaj kaj ekonomiaj vojoj por la popoloj. Nu, neniu posedas ekskluzive la Veron. Inter la fundamentoj, kiujn tiaj ideologiaj vojoj starigas, ekzistas brilaj proponoj, kiuj rezultigis kaj favoris bonon por la kolektivo, tamen ne ĉiam ĝuste aplikitaj fare de la gvidantoj de la homamasoj. Se paroli nur tion...

Hitler, Stalin kaj Prokofiev

Reprodução BV

Albert Einstein

Arquivo BV

Sigmund Freud

Pro tio okazas absurdaĵoj, en mondo, kiun oni nomas civilizita, kiel la hontiga mizero de sennombraj homamasoj, eĉ en grandpotencaj landoj, kaj perfortaj agoj, kiel la genocidoj faritaj de Adolf Hitler (1889-1945), la kruela aŭstragermana diktatoro. Oni konsideru, ke li persekutis milionojn da homoj, inter ili bonfarantojn de la Homaro, kiel Sigmund Freud (1856-1939) kaj Albert Einstein (1879-1955), kaj kaŭzis la morton de Anne Frank (1929-1945). Ne ĉiuj scias, ke li prenis la germanan civitanecon, kiam li jam estis fama homo en internacia nivelo, ĉar li estis naskita kiel aŭstro.

Divulgação

Anne Frank

Sergei Prokofiev

Alia "bela" ekzemplo estis Joseph Stalin (1879-1953), en eks-Sovetunio (URSS), kie, same kiel en Germanio, eĉ artistoj estis persekutitaj de la reĝimo. Mirinde, ke en Rusio, kie vivas popolo esence kreema kaj kun forte mistika spirito… Kio okazis al la muzikisto Sergei Prokofiev (1891-1953) estas karakteriza. Cetere, li mortis je la 5-a de Marto, en Moskvo, 55 minutojn post Stalin, kiu lin persekutadis fieege.

Arquivo BV

Leon Tolstoi

Tela: Alexander Y Golovin (1863–1930)

Vsevolod Meyerhold

Ĉio komenciĝis en 1938, kiam Prokofiev komponis Semyon Kotko, unu el liaj plej belaj operoj, kiu rakontis la historion de juna heroo dum la okupacio de Ukrainio fare de germanoj post la Bolŝevika Revolucio, kiam la germanoj estis la malbonuloj. Tamen, la aŭtoro de Petro kaj la Lupo ne supozis, ke iom poste Germanio fariĝos kunigita al URSS. Fariĝis do pakto precize de lupoj, tiel ke, je la unua okazo, unu murdis la alian. Kiuj faris la perfidan atakon estis la nazioj, je la 22-a de Junio 1941, pere de la Operaco Violkolora-Barbo*8, por invado de la patrolando de Leon Tolstoi (1828-1910). Sekve de tio, Prokofiev ne plu povis surscenejigi sian verkon. Stalin ne akceptis vidi la brutalan germanan faron arte montratan. Vsevolod Meyerhold (1874-1940), multjara amiko de Prokofiev kaj produktinto de la verko, estis murdita de la reĝimo. La komponisto perdis la postenon de Ambasadoro por Muziko ĉe Okcidentaj Landoj kaj ne plu rajtis vojaĝprezenti sin ekster URSS.

Arquivo BV

Lina Llubera

Arquivo BV

Mira Mendelssohn

Iuj historiistoj raportas, ke en 1947, post la Dua Mondmilito, kiam la Supera Soveto retrospektive malpermesis la geedziĝon de sovetaj homoj al eksterlandanoj, la laŭleĝa geedzeco de Prokofiev kun la sopranulino Carolina Codina, konata kiel Lina Llubera, kiu estis hispandevena, patrino de liaj du filoj, estis nuligita. Post unu jaro, la muzikisto edziĝis al la poetino Mira Mendelssohn. Tridek tagojn post la geedziĝo de Prokofiev kun Mira, oni sendis Linan al koncentrejo en Siberio, kie ŝi restis mallibera dum ok jaroj, ĝis ŝi revenis Moskvon kaj poste Eŭropon. Poste, oni remetis germanojn sur scenejon kiel anonimajn fiulojn, sed eĉ tio ne mildigis la koleregon de Stalin, kiu tiam forprenis Semyon Kotko el la oficiala repertuaro.
________________________________________________
*1 Kalkulado pri Tempo – Psikografiaĵo de la karmemora Francisco Cândido Xavier (1910-2002).

*2 Frazo de Paiva Netto, citita de li en Folha de S. Paulo je la 18-a de septembro 1988, en la artikolo "Olimpikoj, Paco, Ekumenismo (I)".

*3 Malsufiĉo de Kulturo sen Ekumena Spiritualeco La koncepto de la aŭtoro pri Spiritualeco estis prezentita en la dua parto de ĉi tiu ĉapitro de O Capital de Deus [La Dia Kapitalo].

*4 Malsato – Kiel difinis Vergilio en lia verko Eneado, "Malsato estas malbona konsilanto".

*5 Espero neniam mortas — Poemo de Paiva Neto publikigita en la libro Reflexões e Pensamentos — Dialética da Boa Vontade [Meditadoj kaj Pensoj – Dialektiko de Bona Volo] kaj muzikigita de komponisto Vanderlei Pereira.

*6 Fukuyama — En 1992, Ph.D. pri Politikaj Sciencoj Francis Fukuyama analizis la staton de la Kapitalisma Liberala Demokratio, fronte al la ruiniĝo de la soveta Stato, kaj konkludis: "La Historio finiĝis" – al kio la Gvidanto de LBV aldonis: "Dum almenaŭ unu homo pensados, ekzistos Historio."

*7 "Ne eblas mondo sen Ĉinio" — Ĉi tiu paĝo estis ankaŭ reproduktita por la partoprenantoj de la VI-a Konferenco pri la Virino, kiu okazis en Pekino, en septembro 1995.

*8 Noto de la aŭtoro: Operaco Violkolora–Barbo — La soldataro de Hitler havis la saman destinon de tiu de Napoleono Bonaparto: ĝi estis venkita de la "generalo vintro", pri kiu mi jam parolis al vi.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.