La civiliziga rolo de komerco

En ĉi tiu eldono, verkisto Paiva Netto prezentas ekskluzive al Vi, legantinoj kaj legantoj, pecojn de la ĉapitro VII de sia verko O Capital de Deus [La Dia Kapitalo], kiuj naskiĝis el liaj improvizitaj paroladoj per radio kaj televido.

Bonan legadon!

Arquivo pessoal

Bruno Si­mões de Paiva

Reprodução BV

Sopirplene venas al mi en la memoron la instruoj de mia karmemora patro Bruno Simões de Paiva (1911-2000), al mi faritaj, kiam mi estis ankoraŭ juna. Unu afero, kiun mi neniam forgesis estas la mencio al la fama Silka Vojo, konata de la tempo de romianoj, unu el la plej gravaj dum Mezepoko. Pli ol 6 mil kilometrojn longa, ĝi faciligis la komercadon inter Oriento kaj Okcidento.

Reprodução BV

Buda

Tiu antika komerca vojo poste fariĝis ankaŭ koridoro por interŝanĝado de ideoj inter la du flankoj de la mondo. (…) Budhanaj Fratoj ne maltrafis la okazon: ili disvastigis la penson de Sakya-Muni*1 al aliaj popoloj, per la favoraj kondiĉoj prezentataj de la bonega vojo*2. El plej foraj eraoj de la Historio atingas nin la koncepto, ke komercado posedas ian civilizigan praktikon. Sufiĉas la konstato, ke komercistoj fondis sennombrajn vilaĝojn laŭlonge de la vojoj, kio sekve havigis al ili pligrandigon de la profitoj, kiel okazis ĉe la fenicaj marveturoj, kiuj starigis farmbienojn tie, kien ili venis. En Brazilo, ni havas la ekzemplon de "Entradas” kaj "Bandeiras” (grupoj de konkerantoj, kiuj en la unuaj tempoj de koloniigo de Brazilo ekiris de la marborda regiono en la internlandon, tra arbaroj kaj kampoj, serĉe de gemoj kaj oro, kaj okcidenten plilarĝigis la limojn de la lando). Bedaŭrinde, ĉio okazis per elverŝado de sango, je granda praktikado de perforto. Homo ankoraŭ iras laŭ misaj vojoj, ĝis li decidos mem formi la Dian Kapitalon.

La rezultoj de la kono pri Supera Spiritualeco

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Luko

Temas pri longdaŭra laboro, sed se unuflanke la komerca agado starigis dum pluraj epokoj etajn komunumojn, kiuj poste fariĝis eĉ grandaj metropoloj, aliflanke ne eblas, ke ĝi mem (la komerca agado) ne trapasu urĝan procezon de civiliziĝo per Ĉiela Spiritualeco, por ke troviĝu iam celo de tiu parabolo, per kiu Jesuo riproĉas avarecon (Evangelio laŭ Luko, 12:13 ĝis 21):

Parabolo pri la malprudenta riĉulo*3

"13 Kaj unu el la homamaso diris al Li: ‘Majstro Jesuo, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon’.

"14 Sed Jesuo diris al li: ‘Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton?’.

"15 Kaj Li diris al ili: ‘Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj’”.

"16 Kaj Li parolis al ili parabolon, dirante: ‘La bieno de unu riĉulo donis abunde’;

"17 kaj li konsideris, dirante: ‘Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?’.

"18 Kaj li diris: ‘Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj kontruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn’.

"19 Kaj mi diros al mia animo: Animo, mi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja´.

"20 Sed Dio diris al li: ‘Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?’.

"21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion”.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Tamen, kiel spiritualigi la homan agadon, se la Homoj ne rekonas la verecon de Spirita Mondo kaj ties Leĝojn? La Nevidebla Plano*4 estas ankoraŭ nesondebla (sed iam ĝi ne plu estos tia) por la limigitaj korpaj sentumoj, ĉar ĝi konsistigas ian realaĵon, ian Etikan Potencon Transcendan, kiun Alziro Zarur (1914-1979) priskribas per sia

Poemo pri Dia Dio

La Dion, Perfektecon, kiun kanti
Mi provas nun per plej sinceraj versoj,
Neniam vidis mi samkiel ankaŭ
Mi ne vidis kaj venton kaj elektron.

Sed tiun Dion, daŭran forton mian,
Dion de Am’, de Just’ kaj de Boneco,
Ne vidatan de mi, mi vere sentas,
Kiel mi sentas venton kaj elektron.

Reprodução BV

Demokrito

Reprodução BV

Leŭcipo

Nanoteknologio kaj kredo Dum ĉi tiuj tempoj de nanoteknologio*5 , ne tiom necesas vidi por kredi, eĉ science. Leŭcipo (460-370 a.K.) kaj Demokrito (470-370 a.K.), asertis, ke atomo ekzistas, sed ili tute ne vidis, tuŝis aŭ flaris ĝin.

Tiel same okazas, ankoraŭ hodiaŭ, rilate la Regnon de Dio, kiu, antaŭ ol esti perceptata per niaj okuloj, devas esti sentata per nia koro. La Kristo diris: "La Regno de Dio estas en vi” (Evangelio laŭ Luko, 17:21).

Cetere, la organo — konsiderata en Okcidento kiel la reprezentanto de sentoj — multfoje atingas pli rapide tion, kion la kalkulkapablo pli poste konkludas. Granda progreso por la Homaro estos la tago, kiam klarvida koro kaj menso kapabla percepti la Spiritan Meĥanikon kune iros.

Arquivo LBV

Johano Paŭlo la II-a

Jen kiel sin esprimis Papo Johano Paŭlo la II-a (1920-2005): "Efektive, ĉio kaj ĉiuj okazaĵoj, por tiuj homoj, kiuj scipovas profunde kompreni, enhavas mesaĝon, kiu nepre montras Dion”.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Johano la Evangeliisto

Memkompreneble, la karmemora Papo parolas pri Dio, kiu estas Amo, kiel difinis Johano la Evangeliisto, per sia Unua Epistolo, 4:8: "Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas Amo.”

Iam mi skribis, ke Scienco prilumita de Amo levas la Homon al konkerado de Vero.

Reprodução BV

Aristotelo

In medio virtus est, konsideras la antikvuloj, ekde Aristotelo (384-322 a.K.), en sia Etiko al Nikomano. Efektive, virto troviĝas en ekvilibro, kaj ne nur sur morala kampo, sed en ĉiuj aliaj kampoj, kiun moralo devas prilumi.

Bonaj sentoj kaj efikeco

Bonaj sentoj, kiujn reprezentas Amo-Solidareco, estas efikaj, eĉ kiam ni troviĝas fronte al plej grandaj defioj en la Vivo, postulantaj inteligentecon, obstinon kaj precize ekvilibron, aŭ pli bone dirite, prudenton.

Vi, praktika homo, eble supozas, ke tio apenaŭ rilatas al la ĉefa temo de ĉi tiu prelego, kiu defendas la Dian Kapitalon. Tamen, antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi observis iujn programojn en amaskomunikiloj, mi komentis, per mia radiprogramo, ke iuj supraĵemaj homoj emas kredigi al la junaj generacioj, ke Frata Amo estas io forĵetebla, rilate la progreson de individuo kaj/aŭ de kolektivo. Ho ĉu?! Kion do ili deziras? Ĉu morton al la sentoj?!

Okaze de la Kongreso de Bona Volo en 1969, kiam Alziro Zarur oficiale lanĉis la Tuthomarecan Spiritan Centron, tio estas TSC de la Religio de Dio, la Religio de Universala Amo, oni donis al mi la parolon, kaj mi diris ĉi tion:

Frateco ne estas ia abstraktaĵo. Frateco, krom ĉio, kion oni komprenas kiel amika interrilato inter homoj, esprimiĝas en la objektiva kampo de efektivaj solvoj de problemoj landaj kaj internaciaj, kiel Solidareco: lernejoj por instruado kaj edukado, laborlokoj por amaso da homoj, kiuj ĉiujare invadas la labormerkaton, solvo por la problemo de emerititoj, uzado de amaskomunikiloj por klerigado, kaj ne por trompi la homojn per falsa situacio de kina kaj televida abundo, ĉar malplenaj estas la tabloj; kaj tio okazas ĉe granda kvanto da hejmoj, kie oni suferas malsanon, en multaj landoj. Ankaŭ kaj ĉefe, Frateco estas spirita klerigado de homamasoj, precipe laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo, ĉar la mondo ekkonos Pacon nur tiam, kiam ĝi praktikos la Spiritan Amon kaj komprenos la Dian Realon.

Jesuo, la Granda Liberiganto, diris: "Vi scios la veron (de Dio), kaj la vero (de Dio) vin liberigos” (Evangelio laŭ Johano, 8:32).

(...) Dia Politiko predikas, ke estas esence vivi Fratecon inter sociaj klasoj, por ke aperu Solidara, Altruisma, Ekumena Socio, kies ĉefa fundamento estas la Nova Ordono de la Ĉiela Ideologo, tio estas, okazigi aŭtentikan Spiritan Revolucion, surbaze de etiko, kiun la Homaro devas praktiki por postvivi:

Diris la Ekumena Kristo: "Novan Ordonon Mi donas al vi : Vi unu alian, kiel Mi vin amis. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras ; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi. (...) Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. Tion Mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. (...) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas ; restadu en mia Amo”. (Evangelio de la Kristo, laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:12 al 17 kaj 9).

(...) Temas pri Leĝo de Homa kaj Socia Solidareco, ia mirakla fadeno, kiu kunligas partojn anakromisme disigitajn de socia organismo, kaj pro tio mi prezentas ĉi tie la avangardan aserton de Zarur: "Religio, Scienco, Filozofio kaj Politiko estas kvar aspektoj de unu sama Vero, nome Dio”.

Kaj ankaŭ ĉi tiun admonon de la angla verkisto Gilbert Keith Chesterton (1874-1936): "Ni ĉiuj kune veturas sur sama barko, sur tempesta maro, kaj ni proponu unu al la aliaj plej grandan lojalecon”.

Dinamika frateco

La celo de TSC (Tuthomareca Spirita Centro) en la Religio de Dio estas do glatigi la vojon, por harmoniigi konfliktantajn Homojn, kaj faligi bastilojn, kaj por tio estas nepre necesa la agado de Frateco — kiu estas energioplene dinamika, en formo de Solidareco — kaj la apogo el la Spirita Mondo — kiu efektive ekzistas, kvankam ĝin ne perceptas la malfortaj homaj sentumoj.

Tiel mi finis mian paroladon en tiu festa sabato, jam for, en 1969.

Tial, tute ĝuste Zarur predikis por la unuiĝo de Du Homaroj: tiu sur la Tero al tiu en la Ĉielo, tiu en la Ĉielo al tiu sur la Tero, same kiel rekomendis Léon Denis (1846-1927).

Harmonio kaj transformiĝo

Koncerne harmoniigon de homoj en la vivo, ne pri senpersonigo de tiuj homoj, mi skribis en la libro Reflexões e Pensamentos — Dialética da Boa Vontade [Meditadoj kaj Pensoj – Dialektiko de Bona Volo] (1987):

Ekzistas ia harmonio, kiu ŝvebas super ĉio. Kaj kiam oni atingas ĝin, ĝi ĉiam fariĝas faktoro de postvivado de la Homaro. Ĝi regas super kontraŭaj flankoj. Estas esence kompreni, ke tiu Harmonio ekzistas en mikro- kaj en makrokosmo, tiel ke ni povas vivi ĝian agordon. Ĉiuj grandaj reformintoj, transformintoj de la Homaro, iamaniere, konscie aŭ nekonscie, ricevis ĝian luman banon… Dio estas tiu Harmonio.

Kompreneble, mi ne aludas al homforma dio, kiu estas respondeca pri centjaraj militoj kaj mizeroj.

Venki spiritan malfruiĝon

Ĉi tiu ankoraŭ ne estas ideala mondo. Sed se oni pensas nur ene de la fizikaj limoj, kiuj ĝin baras, kvazaŭ nenio alia ekzistus ekster la fizika naturo — kaj tamen Scienco iom post iom malkonstruas tiun baron, kiu malhelpis nian rezonadon kaj vundis nian konsciencon dum jarmiloj — tiam kio ni estos, krom nuraj spiritaj malfruiĝintoj bremsantaj la progreson de generacioj, kiuj atendas de la antaŭuloj la fundamentojn por pli inda vivo?

Fundamento por ia altruisma ekonomiko: Solidareco.

En Ekonomiko de Homa Solidareco, kiu partoprenas en la Strategio por Postvivado — por kiu ni de longe pledas —, oni lernas, ke plej alta inklino de spirite evoluinta Homo estas servi al la Kreinto, por subteni Liajn kreitojn. Por ilustri tion, oni povus diri, ke ĉe agado por apogo kleriga, eduka kaj socia al civitanoj, plej bona faro ne sufiĉas. (Ĉi tiu devus esti regulo akceptita de ĉiuj, ĉu politikistoj, ĉu edukistoj, kun la aldono de la punkto spirita, ĉar ne eblas fari ion ajn efektivan sur ĉi tiu mondo, se oni ne konas sian veran devenon, ĉar kvankam ni vivas provizore en karno, tamen ni estas eternaj Spiritoj.) Do, oni ne maltrafu okazon praktiki Bonon. Tio nin ĉiam renovigas kaj antaŭenpuŝas la homon dum lia vojo serĉe de persona pliboniĝo, kiel instruas la Sankta Korano (Familio de Imran), 3-a Surao: "92 Vi neniam atingos virton, ĝis vi praktikos kariton per tio, kion vi plej ŝatas. Kaj sciu, ke pri ĉia karito kiun vi faras, Dio ĉion scias”.

Karito kaj Politiko Karito, laŭ plej profunda rigardo, devus esti unu el ĉefaj reguloj de Politiko, ĉar ĝi ne limiĝas al la simpla, laŭdinda ago doni panon. Ĝi estas ia sento, kiu — lumigante la Animon de reganto, de parlamentano kaj de juĝisto — kondukos la Popolon al reĝimo, en kiu Solidareco estas la fundamento de Ekonomiko, se oni komprenas ĝin plej vastasence. Tio postulas restrukturigon de Kulturo, per Spiritualeco, kiel akademia lernobjekto. Tiel, oni starigus la imperion de Bona Volo*6 sur ĉi tiu mondo, idealan ŝtaton por la Dia Kapitalo, kiu iras ĉien kaj ne akceptas kriman spekulacion. Mi rememoras malnovan marŝkanzonon de la kara Lamartine Babo (1904-1963), onklo de Sargentelli (1924-2002):

Mi amis tro
en
Okcidento
Nur mankas, ke
granda Am’
min
orientu
(...)

Jen kio efektive mankas, pragmataj sinjoroj, por ke regu Paco inter Okcidento kaj Oriento: ia granda Amo-Solidareco, kiu nin orientu. Male, post la sonado de la Sesa Trumpeto (Apokalipso de Jesuo, 9:13, 14,15 kaj 16) oni aŭdos:

"13 (…) voĉon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio,

"14 dirantan al la sesa Anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar Anĝelojn, ligitajn apud la granda rivero Eŭfrato.

"15 Kaj malligiĝis la kvar Anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.

"16 Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron:

(...)”

Ĉu vi bone rimarkis? Rivero Eŭfrato, kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo (Oriento). (…) Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon (Apokalipso, 16:12 kaj 16 – Sesa Plago). Fronte al iuj nuntempaj faktoj, ja estas tre sugestopovaj tiuj pecoj el la Libro de Revelacio.

Nu, malsamaj homoj povas ekumenisme kunagadi, kondiĉe, ke la komunan bonon oni starigu super atavismaj kaj kontraŭaj inklinoj (Olimpikoj estas ekzemplo). Ĉiuj devas kompreni, ke nia vivo dependas de konservado de nia kolektiva loĝejo, tio estas, Planedo Tero.

Iamaniere, la ridema Lalá (Lamartine Babo), konscie aŭ ne konscie, proponis per sia saltetanta karnavala kanto vojon diplomatian, por ke Okcidento kaj Oriento iam vere amu sin reciproke, en maniero ekonomie solidara, nome, tiel ke oni ne frakasu ties plej bonajn tradiciojn. Popola kulturo kutime rigardas pli malproksimen ol la intelekta kompreno de grandaj pensuloj. Ĉu stultaĵo?! La baroj ĝis nun transpasitaj kondukis nin laŭ ŝtupoj necertaj, kiel ĉi tiu, de ekskludiga tutmondigo. Mi ne kontraŭas tutecan mondon, sed mi ne konsentas pri iu ajn malhumana sistemigo. Tamen, mi konsentas, kiel mi jam asertis, ke — ĝis oni ne atingos klerigadon, kiel deziras ĉiu homo prudenta, ĉiu nacio suferos malliberecon pro limoj al si mem metitaj. (…) Alian detalon oni plu substreku: oni bezonas Edukadon kaj Kulturon, sed ankaŭ multe da Ekumena Spiritualeco.

Trans la ordinara kompreno pri Ekumena Spiritualeco

Se mi parolas pri Spiritualeco, kiel mi jam iamaniere klarigis, mi konsideras tiujn homojn, kiuj venis antaŭ ni laŭ la marŝado por Vera Mondo, ĉar mortintoj staras*7. Ĉu vi dubas?! Tamen, ĉiam okazas momento, kiam ni pensas, en la plejprofundo de nia menso kaj de nia koro — kaj tamen neniu tion scias krom ni mem —, pri tio, kio eble venos post kiam nia Spirito, je la preciza horo fiksita de Dio, transpasos la limon de la homa vivo. Eble la plej modesta homo, plej altranga sacerdoto, plej konata politikisto, talarportanta juĝisto, Prezidento de la Respubliko, reĝo aŭ imperiestro: neniu eskapas la fenomenon morto. Ĉu eventuale oni alfrontu kuraĝe la solan neforpuŝeblan fakton de la ekzistado homa, konsiderante, ke nenia surtera potenco aŭ surmonda mono povas evitigi Universalan Leĝon?

Surteraj potencoj estas limigataj de sia propra malpleneco. Mortintoj plu agadas, kaj ili ne estas fantomoj. Sed vere ili estas vivantoj, kiuj meritas respekton kaj intervenas en nian vivon, ĉu kun nia scio, ĉu sen ĝi.

Preventaj Spiritoj

En sia verko Reflexões sobre Jesus e Suas Leis [Pensoj pri Jesuo kaj Liaj Leĝoj] (Eldonejo Elevação), D-ro Bezerra de Menezes (1831-1900) klarigas:

"Ni estas senĉese influataj de bonaj kaj malbonaj fortoj. Tamen, se ni deziras la Dian Koheron, tiam Diaj Spiritoj estos niaj inspirantoj. Ili nin orientos okaze de niaj angoroj kaj doloroj. Temas pri Preventaj Spiritoj (niaj Gardanĝeloj). Nu, se ni irados kun la Lumaj Spiritoj Preventaj kontraŭ eraro, kio nin detenos?”

Kiam Homo puriĝas, ĉio pliboniĝas ĉirkaŭ li. Tiam li ekricevas pli grandan protektadon flanke de la Nevidebla Mondo. Rilate tion, mi skribis en la verko Somos Todos Profetas [Ni Ĉiuj Estas Profetoj], ke la fizika mondo ne plu evoluos sen la frapanta subteno de la Spirita Mondo. Jen estas la granda instruo, kiun la nacioj lernados dum la Tria Jarmilo.

Por tiuj, kiuj havas "okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi”, ekzistas nuntempe, en plena disvolviĝo, Socia Revolucio de Lumaj Spiritoj, kaj sen ties helpo nenia homa reformado sukcesos. Ne forgesu mian aserton, ke la efektiva socia reformo devenas de la Spirita Mondo. Ni neniam estas solaj. La ago preĝi estas demonstrado pri tio.

Scienco kaj Spirita Saĝo

Iam Racio kaj Fido, post emocioplena ĉirkaŭpreno, fine prikantos la belecon de la Dia Scienco. La maturiĝado de homoj estas forpuŝebla fakto, kiu liveros al ili superan vivkondiĉon. En tiu estonta, brila epoko, ĉiuj atingos sukceson, "li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, 16:27). Tial ne plaĉas al multaj homoj edukado kaj lernigado al popolamasoj, ĉar ju malpli informataj pri siaj rajtoj (kaj devoj) des pli facile regataj ili suferados, ĉar iliaj faroj estos malmultaj kaj senefikaj, precipe la spiritaj, tio estas, la faroj, kiuj determinos ilian veran feliĉon, en ĉi tiu Vivo aŭ en la postmorta. Forteco de Homo staras en la esenca potenco de lia konscienco, kiam ĝi estas en paco kun si mem. Ekster tio, sen la justeco de premiado pro liaj bonaj faroj, instaliĝas absurda etoso de maljusto kiel cinika regulo por socio, kiu sin mem kondamnas. La Dia Edukanto admonis: "Ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas (ĉar vi zorgas nur pri homaj plezuroj), via Sinjoro venos!” (Evangelio de Jesuo, laŭ Luko, 12:40).

Teni Fratecon Vivanta

Dio donas al ni konon pri Universalaj Leĝoj. Jesuo levas nin per la saĝo de Moralaj Leĝoj. Sen konscio pri ili ambaŭ, fariĝas malfacila la spertado de pli bona tempo sur Tero, ĉar necesas, ke la flamo de Frateco ne malaperu en homaj koroj kaj ankaŭ en la Spiritoj, kiuj nin akompanas ĉe nia irado en ĉi tiu fizika plano. Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo.

Al tiuj, kiuj rifuzas simplan aludon pri tiuj instruoj, jen ĉi tiu maksimo de la franca filozofo kaj matematikisto (Blaise) Pascal (1623-1662): "Kiu dubas kaj ne esploras, fronte al dubo, tiu fariĝas ne nur malfeliĉa, sed ankaŭ maljusta”.

Kaj ni povas aŭdace aldoni al tiuj saĝaj vortoj de kamarado Blaise (Pascal) ĉi tiun konsideron: ke ni fariĝas maljusta al ni mem, ĉar fermi la pordon de novaj kontinentoj de scio neniam viditaj estas nepardonebla krimo kontraŭ la propra estonteco.

Hieraŭ, la Homo rampis sur la tero; hodiaŭ, li flugas en la ĉielo. Nun, la racia menso, alkutimiĝinta al postulo pri pruvoj por garantio de la realeco de iu ajn fenomeno, senkaŝe aŭ timeme serĉas Dion por kompreni misterojn, pri kiuj kalkulado ne trovas klarigon.

Por fini ĉi tiun babiladon kun Vi, nenio estas pli oportuna ol ĉi tiu bonega teksto de Max Planck (1858-1947), la formulinto de Teorio pri Kvantumo:

"Kiel fizikisto, tio estas, kiel homo, kiu dediĉis sian vivon al senemocia Scienco, al esplorado pri materio, mi estas certa, ke mi ne agis tiel, ke oni konsideru min senrespondeculo. Do, post miaj esploroj pri la atomo, mi povas diri la jenon: ne ekzistas izolita materio! Ĉia materio konsistas el kaj devenas nur de forto, kiu vibrigas atompartiklojn kaj ilin kunligas en la mikroskopaj sunsitemoj de la atomo. Ĉar en la tuta Universo ne ekzistas unu abstrakta, inteligenta, eterna forto, tial ni sekve devas akcepti la ekziston de ia Inteligentega Spirito”.

Touché!

_____________________________
*1 Sakya-Muni — Ankaŭ tiel oni konas Budhon. Sakya estas la regiono, de kie li venis; Muni signifas "La Saĝa”.

*2 "(...) per la favoraj kondiĉoj prezentataj de la bonega vojo” — Per sia verko Voltamos [Ni revenis], Paiva Netto aludas al novaj, bonaj vojoj en Portugalio (kie staras la sidejo de Legio de Bona Volo en Eŭropo), ĉar li vidas ilin kiel deirpunkton, farantan ligon kun Hispanio kaj de tie kun ceteraj landoj, do kiel perilon por plivastiĝo de la frateca Doktrino de la Religio de Dio, Religio de Universala Amo, Religio de la Tria Jarmilo. Pri tio, skribis ĝia proklaminto, Alziro Zarur (1914-1979): "La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, estas pli ol tuta Religio: ĝi estas la tuta Scienco, la tuta Filozofio, la tuta Politiko kaj la tuta Moralo, la tuta homa progreso, unuiĝinta al la progreso de ĉiuj mondoj, de ĉiuj Sideraj Homaroj — la Universala Amo en la apoteozo al Ĉiopova, Ĉioscia, Ĉiea Kreanto, nia Dio, nia Patro!”.

*3 Parabolo pri la malprudenta riĉulo — Tiu peco el la Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 12:13 ĝis 21, estas prikomentita en unu el la proksimaj ĉapitroj de la verko O Capital de Deus [La Dia Kapitalo] (lanĉita de Eldonejo Elevação).

*4 Nevidebla Plano — Ĝi respondas al Spirita Mondo.

*5 Nanoteknologio — Ĝi konsistas en la kapablo manipuli materion en atoma dimensio kaj konstrui strukturojn malgrandegajn, uzante por tio atomojn kiel erojn. Pro la minimuma grandeco, ĉi tiu teknologio estas nevidebla al okuloj sen specialaj aparatoj. Nanometro, unuo por longeco-mezurado, estas la biliardona parto de metro.

*6 Proklamo de Bona Volo — Zarur klarigis nin per la alineoj XI kaj XII de la Bona Volo de Jesuo: "Nia Bona Volo absolute ne estas ia bona volo, kiu vulgariĝis en la festeno de homaj banalaĵoj. Tiu nia estas la Bona Volo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu scipovas distingi inter Bono kaj malbono, inter Vero kaj eraro, inter Fakto kaj ŝajno. Atingi ekvilibron estas la plej alta celo. Bonon neniam venkos malbono. ‘Gloro al Dio en la alto, Paco sur la Tero inter la Viroj kaj Virinoj de la Bona Volo de Dio!’” (Paiva Netto, Spiritualismaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, vol. 3).

*7 Mortintoj staras — Por pli bone kompreni la aferon, legu Apokalipson de Jesuo, laŭ Johano, kaj la verkojn de Eldonejo Elevação: As Profecias sem Mistério [Profetaĵoj sen Mistero], Somos Todos Profetas [Ni ĉiuj estas Profetoj], kaj Apocalipse sem Medo [Apokalipso sen Timo], kiuj konsistigas parton de la kolekto Apocalipse de Jesus para os Simples de Coração [Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj], kies aŭtoro estas Paiva Netto, jam venditaj je 1,3 miliono da ekzempleroj. Legu ankaŭ O Brasil e o Apocalipse (Brazilo kaj Apokalipso), vol. 3, ĉefe la ĉapitron "A abrangência do TBV " [‘La amplekseco de TBV”], de la sama aŭtoro.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.