Dio, Ekvacio kaj Amo

Improviza parolado de Paiva Neto en la jardeko post 1980

Plej granda malhelpo al granda kuniĝo inter Religio kaj Scienco, kiuj estas fratoj, estas la plua restado, sur la podio de scio, de ia homforma dio, kiu malhelpas ne nur laboratoriojn, sed ankaŭ altaron.

Reprodução BV

Guerra Junqueiro

Guerra Junqueiro (1850-1923), batalema portugala poeto, kiu ankoraŭ hodiaŭ kaŭzas timan silenton aŭ polemikon, prikantas la Dian Dion kontraŭe al la homeca dio, venĝema kaj sangsoifa, per ĉi tiuj kortuŝaj versoj de La Merlo, kiam maljuna abato, emociita de la morto de la birdo, kun kiu li ĉiutage malpaciĝis, kaj de la morto de ĝiaj idoj, ekkrias:

"(...) Senmakula kaj sankta estas ĉio!/ Kaj en ĉia mizero, sama ploro/ Kaj estas sama kri’ en ĉiu koro./ La tutan universon Di’ animis./ Ĉio vivanta ridas, kantas, ploras.../ Ĉio devenis de la sama marĉo,/ Kiun sama aŭroro elpurigis./ Ho vi, mistero sankta de la vivo,/ Nur nun mi vin komprenas / Vidante la animon samesencan,/ Ĉu pro dolor’, pro amo, pro naivo,/ Ĉu ĝi gardas lulilon, ĉu nur neston!/ Nur nun mi scias, ke en ĉiu kreito,/ De la plej bela ĝis la plej malpura,/ Ĉu je kolombo, ĉu je feroculo,/ Enloĝas Dio, revas Di’, murmuras!... (...)/ Pli granda estas Di’ ol mi supozis...”

Ĝuste pensis la abato prezentita de la aŭtoro de La Muzo Libertempas: — Pli granda estas Di’ ol mi supozis...

Li ne havas homan formon. Ne temas do pri tio, kion tiel mallarĝe pensas iuj homoj pri Li. La Homo ankoraŭ ne vidas Lin, sed povas senti Lin kiam li vere amas, kaj de Li foriras, kiam li malamas. Se paroli poezie, Dio estas ia Sublima Ekvacio, kies rezultato estas Amo.

ESA/Hubble & NASA
Reprodução BV

Victor Hugo

Ĉar la Universo projektas kolosan poemon laŭde al agado kaj al beleco, tial en ĉi tiu artikolo bonvenas tiu apologio, kiun pri Eterneco faras la granda franca pensulo Victor Hugo (1802-1885):

"Moviĝas ĉio, arde, klopode, gravite;/ Elvolviĝas, altiĝas, vivas, renaskiĝas;/ Nenio devas resti en surda obskuro./ Animo en ekzilo survojas eterne,/ proksime al ĉielo, kiu vokas nin./ Al milduloj mildiĝas ardo de sufero./ Kruda ombro fariĝas aŭroro feliĉa,/ la homo kaj la besto anĝeloj fariĝas;/ kaj per kulpelaĉeto, ŝtuparo al justo,/ kun parto de mallumo, kaj parto de helo,/ senĉese, sub lazuro de bela ĉielo,/ atingas l’ universon dolor’ kaj feliĉo”.

Avangarda Scienco, kiu altigos la Homon al konsideroj, nuntempe nekoncepteblaj al la plej multaj homoj, turnas sian rigardon al la Spirita Mondo.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Alziro Zarur (1914-1979) elektis parolojn de pluraj altranguloj en la scienca kampo, en sia Proklamo de Religio de Dio, interalie:

Reprodução BV

Einstein

Einstein (1879-1955) – "Homo, kiu konsideras sian ekzistadon kaj tiun de siaj similuloj sensencaj estas ne nur malfeliĉa: li estas preskaŭ nekapabla vivo”. 

Reprodução BV

George Davis Snell

George Davis Snell (1903-1996) – "Se Universo povus krei sin mem, tiam ĝi enkorpigus la potencon de Kreanto, kaj ni estus devigitaj konkludi, ke la Universo estas Dio”.

Reprodução BV

Edwin Conklin

Edwin Conklin (1863-1952) – "La ebleco, ke la vivo ekestis hazarde, estas komparebla al la ebleco, ke kompleta vortaro rezultis de eksplodo ĉe presejo”.

Reprodução BV

Compton

Compton (1892-1962): "Ne povas esti konflikto inter Religio kaj Scienco: ĉi tiu lasta estas nura fidinda metodo por konstati Veron”.

Reprodução BV

Arnaldo Antunes kaj Gilberto Gil

La eksa Ministro de Kulturo, Gilberto Gil, per sia elstara sentemo, versumas en kunlaboro kun la kantisto kaj komponisto Arnaldo Antunes: "Scienco ne antaŭeniras / Scienco atingas / Sciencon mem”.

Kiom da grandiozo Dio-Scienco proponas al nia esplorema prudento!

Reprodução BV

Jean Cocteau

La viglega kinreĝisoro Jean Cocteau (1889-1963) tre spirite invitas nin al aŭdaco: "Ne sciante, ke la tasko estas neebla, li venis kaj plenumis ĝin”. 

Kono ne havas limojn. Kio estus al ni sen Scienco?!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.