Prevento kontraŭ memmortigo

La Monda Tago pri Prevento kontraŭ Memmortigo estas ĉiujare rememorata je la 10-a de Septembro. Laŭ la Monda San-Organizo (MSO), mezume po du homoj sin mortigas ĉiun minuton en la mondo. Se ni kalkulas je 24 horoj, tiam la kvanto atingas preskaŭ tri mil mortojn.

Nur en Brazilo, proksimume po 25 homoj forigas sian vivon ĉiun tagon. Tio rezultas je kvanto de preskaŭ naŭ mil mortoj ĉiun jaron.

MSO montras alian alarman ciferon: flanke de ĉiu memmortigo, okazas po 20 senrezultaj tiucelaj agoj.

Reprodução BV

Alexandrina Meleiro

Laŭ d-rino Alexandrina Meleiro, psikiatro en Psikiatria Instituto de Klinikhospitalo de la Fakultato de Medicino de Universitato de Ŝtato San-Paŭlo (HCFMUSP), necesas atenti pri signoj de danĝero: “Ĝenerale, tiu homo fariĝas malĝoja, senespera. Ne vidante solvon por sia problemo, li ekpensas pri memmortigo. Foje li parolas pri tio, foje ne. Li fariĝas silentema, li ekdeziras morti. Tio evoluas al intenco ja morti. Tiu ago povas mortigi aŭ ne, eble ĝi estas nur intenca ago. ‘Ha, sed tiu, kiu vere sin mortigos, tiu ne sciigas sian intencon’. Jen malveraĵo: 90 procentoj el la memmortigintoj lasis iun sciigon. Multaj el ili, proksimume 40 procentoj, vizitis kuraciston en la lastaj 30 tagoj... estas maltrankviliga la fakto, ke oni ne perceptis kaj prizorgis tion.”

PAKTO KONTRAŬ MEMMORTIGOJ

En intervjuo al TV BONA VOLO, d-rino Alexandrina komentis pri la graveco, ke oni faru pakton kontraŭ memmortigo: “Estas ĉiam grave, ke ni interparolu rigardante la okulojn de la homo, kiu estas antaŭ ni, por ke li fidu, ke ni komprenas lian suferon, liajn angorojn. Sekve de tio, ni proponas pakton kontraŭ memmortigo, por ke ni havu tempon por inversigi tian situacion. (...) Ofte tiu pakto estas la forto, kiu kondukas lin efektive al deziro denove vivi, havi lumon, havi sanan vivmedion kaj esperon por ia nova vojo. Tion povas fari profesiulo, familiano, amiko, eĉ dorlotbestoj: “Mi ne emas lasi mian best-amikon sola’. Per tio oni faras ligon, kunsentemon, kaj oni sukcesas revenigi tiun homon al la vivo”.

freestocks.org no Unsplash

NE EKZISTAS NESOLVEBLA PROBLEMO

Fronte al defioj kaj ŝajne neelteneblaj situacioj, ni devas rifuzi la malfeliĉan penson pri memmortigo, kaj plifortigi nian kredon pri iu supera potenco, kiu neniam nin forlasas. Tiu mia penso naskiĝas el ĉi tiuj vortoj de la Dia Majstro: “Pacon Mi lasas al vi; mian Pacon Mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo!” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 14:27 kaj 1, kaj Mateo, 28:20).

Tela: James Tissot (1836-1902)

     

“Ne ekzistas en la mondo homo, kiu ne suferas. Ni ĉiuj trapasas momentojn plej malfacilajn en la vivo. La problemo estas, ke ni ĉiam supozas, ke nia vojo estas pli kruta ol tiu de aliaj homoj. Tamen, se ni pensas, ke ĉiam troviĝas alternativo, tiam ni perceptos, ke ne ekzistas nesolveblaj problemoj” — la psikiatro klarigis. Kaj ŝi finis: “Kio malsamas de unu homo al alia estas la maniero serĉi tiun solvon. Ofte ne troviĝas ideala solvo, sed tiu, kiu estas ebla en tiu momento. Laŭ la pasado de la tempo, vi iom post iom ŝanĝas tion, kio angoras vin. Tio estas grava, ĉar temas pri strategioj por alfronti la vivon. Ĉiuj bataloj estas penigaj, ni ŝvitas fronte al ili, sed rideto de venko post la batalo estas tre granda. Pensu pri la vivo, pri via vivo, pri tiu de viaj geamikoj, de viaj konatoj, de ĉiuj. La vivo estas ĉiam bela, kiam ni fidas pri ĝi”.

Dankon, d-rino Alexandrina, por viaj klarigaj vortoj.

SPIRITA PLIFORTIGO

Apud tiu tuta psikologia apogo kaj apud la progreso de medicino, estas esence grava — por tiuj, kiuj pensas pri atako kontraŭ sia propra vivo — la sana praktikado de preĝado, por la plifortigo de konscio, ke la vivo daŭras post la fenomeno morto. Kiuj malprudente anticipas sian alvenon al la Spirita Mondo, tiuj vekiĝas ĉe la Alia Flanko de la Vivo kun siaj doloroj pliigitaj fare de la senpripensa ago memmortigi. Plej malbona miskompreno en la Homaro estas tio, ke oni plu obstinadas supozi, ke la morto ĉion estingas.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.