Internacia Tago de Renoj

En ĉiu monato marto oni tutmonde celebras la Tagon de Reno. Tiu iniciato havas kiel prioritaton la preventadon de Kronika Ren-Malsano (KRM), per liverado de informoj pri la graveco de frua diagnozo, kaj pri la antaŭzorgoj koncerne riskofaktorojn, interalie alta sangpremo, diabeto mellitus, trograseco, tabakfumado kaj familia okazo de ren-malsano.

shutterstock

Laŭ Brazila Societo de Nefrologio (SBN, portugale), dum la jaro 2015, pli ol 1,5 miliono da homoj submetiĝis al anstataŭa ren-terapio (Peritonea Dializo, Sangodializo aŭ Ren-transplanto), kaj 100 mil nur en Brazilo.

Divulgação

D-ro Daniel Rinaldi dos Santos

D-ro Daniel Rinaldi dos Santos, eksprezidanto de tiu societo, emfazis, ke “per tre simplaj ekzamenoj, oni sukcesas frue trovi, ĉu iu havas ian renan misfunkcion kaj fari preventajn paŝojn por eviti la elvolviĝon de tiu malsano”. Do, ni ne lasu por morgaŭ preventajn agojn, kiuj povas eviti gravajn problemojn.

En la jaro 2014, komentante pri la kampanjo por konsciigo, farita de SBN en tiu jaro, kaj tamen lia sciigo plu estas aktuala, tiu konata nefrologiisto diris: “Unu afero, kiun la skipo de la Internacia Societo [de Nefrologio] rekomendas estas, ke oni celebru la Mondan Tagon de Renoj per trinkado de unu glaso da akvo! Ĝi estas maniero rememorigi, ke akvo favoras la renon. Ĉiuj devus tosti per glaso da akvo!”

shutterstock

Por pliaj informoj, aliru al www.worldkidneyday.org.

Materia kaj spirita sano

Renojn oni devas bone prizorgi. La tutkorpa sano dependas de ilia bona funkciado. Per filtrado de la sango, kaj forigado de ties malpuraĵoj, ili fariĝas nemalhaveblaj kunuloj de la koro, kiu siavice cirkuligas la vivo- fluidaĵon tra la korpo.

Ĝuste pro tio tiuj du organoj estas elstare menciitaj en la Sankta Skribaĵo. En la Apokalipso de Jesuo, 2:23, oni trovas faman pecon, en kiu la Ĉiela Kuracisto diras: ...Ĉiuj eklezioj scios, ke Mi estas tiu, kiu esploras renojn* kaj korojn. Kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj”. Li bone konas nian intimon kaj la manieron, kiel ni toksiĝas kaj maltoksiĝas, ĉar renoj (kiel ankaŭ certagrade la hepato) estas filtrilo de la korpo. Se oni parolas laŭ spirita vidpunkto, estas same.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Estas eble kompreni, ke la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, taksas nin laŭ tio, kion ni produktas, ĉu bonan, ĉu malbonan, rezulte de niaj emocioj (la koro) kaj pensoj (la reno). Tamen, oni subkomprenu krome, ke la sankvalito estos sekvo de la prizorgado pri tiu admirinda inĝenierartaĵo fiziologia (la homa korpo), kiu servas la Spiriton kiel ilo por evoluado sur la Tero.

* Noto de la tradukisto: Laŭ la tradicia Esperanta traduko “internaĵoj” anstataŭ “renoj”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.