"Preĝo por havi trankvilecon" plenumas 20 jarojn

Esti komponaĵo kapabla konekti kreiton al lia Kreanto, vekante en li la plej edifajn sentojn, sendepende de lia filozofio aŭ kredo, estas unu el la celoj de la muziko “Preĝo por havi Trankvilecon” (1999), el la Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita*. Ĝia aŭtoro, la komponisto Paiva Netto, asertas: “Mi ne komponas muzikon sole nur pro la muziko. Ĝin mi faras por prediki ankaŭ tiel la ĉiam renovigan mesaĝon de la Kristo. La morala mesaĝo de ĉi tiu Oratorio konsistas en tio, ke, kiam ni identiĝas kun Dio, agorditaj al la Amo de la Kristo, ĉio por ni ebliĝas. Ĝi estas Oratorio por la popolo.”

Kiel sugestas la titolo de la Oratorio, ĉi ties ĉefmesaĝo, entenata de ĉiuj komponaĵoj, estas la revelacio pri la “sekreto” de Dio, kiun, laŭ Paiva Netto, malkaŝis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (…) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. (…) Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia amo” (Evangelio de la Kristo laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:12,13 kaj 9).

DEDIĈU KELKAJN MINUTOJN DE VIA TAGO POR AŬSKULTI LA KOMPONAĴON “PREĜO POR HAVI TRANKVILECON”:

 

 

_________________________________
* Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita — Unu el la plej konataj verkoj de la komponisto Paiva Netto, la Oratorio estis verkita en Santa Maria de Arnoso, Lugar de Lages, Portugalujo, kaj en la brazilaj urboj Rio, Braziljo kaj en la ŝtato Suda Riogrando, dum la jaro 1998. Legu pli pri la temo en Komponisto.