Konu pri Templo de Bona Volo

La Templo de Bona Volo (TBV) estas ekumena monumento situanta en la brazila ĉefurbo. Ĝi estis elpensita kaj konstruigita de José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), kiu ĝin inaŭguris en oktobro 1989. Ĉiujare ĝi akceptas pli ol unu milionon da pilgrimantoj, kio igas ĝin la loko plej vizitata en la urbo, laŭ oficialaj datumoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur). Aklamita de la popolo kiel unu el la Sep Mirindaĵoj de Braziljo, la Templo de Bona Volo kune kun la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, konsistigas la Ekumenan Ensemblon de Legio de Bona Volo.

João Periotto

Konata kiel Templo de Paco, ĝi estas mistika kaj spirita simbolo, kun siaj pordoj malfermitaj tage-nokte cele kontentigi la dezirojn de siaj vizitantoj serĉantaj lokon por preĝi aŭ libere mediti, laŭ la kredo de ĉiu. Ĝi disponigas almenaŭ 12 ĉefajn ejojn, kiuj arigas spiritualecon, kulturon, arton, ekologion kaj mistikismon. La neordinara arkitekturo vekas scivolemon, ĉar ĝi havas proporciojn kaj mezurojn ligitajn al la numero de perfekteco (7) kaj ankaŭ al la numero 1. Temas pri piramido, sepedra, kiu altas 21 metrojn. Ĉiu detalo en ĝia projekto havas sian ekzistan kialon.

Konu pri Templo de Bona Volo