Solidareco: vojo al Paco

Reprodução

Abrahamo Lincoln

Senarmila Paco neniam rezultos nur de politikaj interkonsentoj, sed egale de sublimado de religia spirito. Ĉar grandaj faroj ofte radikas en simplaj, praktikaj kaj veraj iniciatoj flanke de homoj, kiuj plenkuraĝe ekiris de teorio al agado, kun la aŭtoritata forto de siaj universale rekonataj agoj, tial ni profitu ĉi tiun instruon de Abrahamo Lincoln (1809-1865): "Kiam mi agas per Bono, mi sentas min bone; kiam mi agas malbone, mi sentas min malbone. Jen mia religio". Nu, neniu povus nomi la faman Abe senkredulo…

Mono kaj famo povas fariĝi ia peza ŝarĝo por la homo. Malofte ili kondukas al feliĉo. Escepte se ili respondas al bonfaroj favore al kolektivo. Jen estas vojo por Paco inter tiuj, kiuj ĉion havas kaj tiuj, kiuj bezonas helpon: Solidareco.

Leilla Tonin

Kiam Vi komprenas la sencon de abnegacio, tiam Vi lernas ami. En tiu momento aŭtentika feliĉo kaptas vian koron. Instruo de Bhagavad-Gita: "Ekkonas Pacon tiu, kiu forgesis deziron".

Bezerra de Menezes

Penso fundamentita sur Paco — Porĉiamaj transformiĝoj ofte okazas je la momentoj de granda historia malkvietiĝo. Obstinuloj kreskas, okaze de batalo. Se ili faras tion kun la penso firma ĉe Paco, tiam la rezulto de iliaj klopodoj markas ilian iradon sur la Tero per signo de Lumo. La fama brazila kuracisto D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (1831-1900) instruis, ke "se oni aspiras transdoni Pacon, se oni emas altigi la koron de homo, oni ne rajtas malhavi, en la vivo, ian profundan kaj radikalan ŝanĝon serĉe de plifortigo de Fido kaj de kompreno pri ĝi".

Afresco: Raffaello Sanzio (1483-1520)

Jesaja

La rezulto de Justeco estos la Paco — Popoloj ĝenerale sukcesas postvivi plej grandajn tumultojn, kiuj ekaperas survoje. Estas bonega tia obstino, tia prudento de tiom da homoj, kiuj bazas siajn agojn sur Kuraĝo, kaj same sur Amo, sur Bono, sur Solidareco, sur Frateco kaj sur Racio klara, pro rezonado sub la lumo de Dio. Tamen, neniam sur fanatikeco.

Tia kuraĝo faris, ke la Homaro postvivu tiom da frenezo. La jena instruo de Jesaja, en lia libro en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio (32:17), konfirmas tian fakton, kiam ĝi asertas: "Kaj produkto de Justeco estos Paco, kaj akiro de Justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam".

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.