Konstanta Kristnasko de Jesuo

Fonto: Jornal de Brasília, eldono de la 23-a de Decembro 2014. | Aktualigita en Decembro 2017.

La ekzemplo de Jesuo simbolas jam de du mil jaroj la eblan, daŭran, pacan kunvivadon inter popoloj.

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)

Unu el la plej noblaj celoj de ĉiuj kristanoj de Bona Volo estas Obstinado, kun Realiganta Fido, je la anonco de la Triumfa Reveno de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, al kunvivado kun ni, en la mondo. Mi konsideras, ke estas ĉiam oportune pritrakti tiun temon kun vi.

La amplekseco de la Bona Novaĵo, kiun la Bonfara kaj Altruisma Filo de Maria kaj Jozef prezentis al ni, monstras ke Lia ĉeesto inter la estuloj sur la Tero neniam devas sugesti timon al niaj Homfratoj, kiuj ne konfesas sin Kristanoj.

Tela: Bartolomé Esteban Murillo (1617-1682)

Jesuo ne kaŭzas malkomforton al homa prudento. Plejalta Bonfaranto, Li venas por aldono al la progreso plena, daŭripova, spirita, materia, etika kaj socia, kiun ni strebas atingi.

La Kristo super nuboj

Kiel modestan kontribuon al tiu temo, mi lanĉis en la jaro 2000 la libron Apokalipso sen Timo, en kiun mi kunigis kelkajn prelegojn, kiujn mi faradis dum jardekoj per radio, televido kaj, dum la lastaj jaroj, per interreto.

Sed ni vidu la jenan punkton: kion signifas ankaŭ tio, ke Jesuo venas super nuboj?

En la Apokalipso, 1:7 kaj 8, oni legas:

“7 Jen Jesuo venas kun la nuboj; kaj Lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj Lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la Tero ploros pro Li. Vere, Amen.

“8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca”.

Kiu diras tiun komfortigan antaŭvidon pri la Triumfa Reveno de Jesuo estas Dio mem (versiklo 8).

Do, ni ne timu la Libron de Revelacioj, kiu anoncas, ke Li venas sur nuboj, tio estas, en Alto, por altigi nian konon pri Religio, Scienco, Filozofio, Politiko, Ekonomio, Arto, Sportoj, k.t.p., per la forto de tio, kion Li tre bone konas: Frata Amo kaj Dia Justeco.

Alvenos tago, kiam ni vidos, ke la tuta surtera saĝo ricevos Lian senkomparan Lumon. Estas necese, ke gejunuloj konceptu tion kaj komencu analizi faktojn homajn, personajn kaj internaciajn, sub la lumo de Liaj instruoj; sed sen ia fanatikeco. Jesuo ne estas kateno, sed libereco sen diboĉado aŭ drogaĉoj kaj aliaj frenezaĵoj, kiuj signifas nenion, krom senkompata detruo de individuoj.

Apokalipso supera al Nostradamus

La forte ĉifra esprimmaniero en la Libro de Finaj Profetaĵoj taŭgas por inciti nian scivolemon. Se ĉio estus deĉifrita, vi legus ĝin per unu fojo kaj poste ekkrius: “Ha, kompreneble!”.

Reprodução BV

Nostradamus

Taŭga ekzemplo pri tia argumentado estas tiu pri Nostradamus (1503-1566). Ĉiuj parolas pri li... Sed malmultaj homoj atingas ian akcepteblan difinon pri tio, kion li antaŭvidis. Ĉar la aŭguristo de Salon skribis per maniero tiel labirinta, ke estiĝis mil unu interpretoj pri tio, kion li intencis transdoni. (...) Ili do konstante atentadas, eĉ se ili ne montras tion, pri tio, kion la eminenta franco diris, precize pro la apetito deĉifri liajn skribaĵojn kaj koncepti tiujn aŭgurojn. Tio estas parto de la homa spirito.

Nu, la Apokalipso, estante de Jesuo, estas supera al la antaŭdiraĵoj de la aŭtoro de Centuries. Oni klare perceptas tion, kiam, havante “okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi”, oni klopodas interpreti lin je Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35): “Vi amu unu alian, kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia.” Tio estas, neniam laŭ vidmaniero de malamo, kiu emas frakasi la homojn.

Vivu la Konstanta Kristnasko de Jesuo!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.