Amo — Fundamento de dialogo

Medito de Bona Volo prenita el la libro "Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni", novembron 2014.

Libro Meditadoj el la Animo (2003)

Mi ĉi tion asertas jam de pluraj jaroj, kaj mi ĝin publikigis en la verko Meditadoj el la Animo (2003): La koro fariĝas pli aŭskultema, kiam Amo estas la fundamento de la dialogo. Pro tio mi klarigas en la verko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni (2014) la Dian Grandecon de la Amo de la Kristo.

Libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni (2014).

Kaj bona dialogo estas fundamenta kondiĉo por praktikado de demokratio, kiu estas la reĝimo de respondeco.

Mi uzas argumenton, kiun mi prezentis en prelegoj pri la Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj, egale taŭga por tiuj, kiuj eventuale pensas, ke respondeca konstruado de Paco estas neebla: (...) Ĉu tio estas ia utopiaĵo? Ĉu?! Ĉio, kion oni vidas nuntempe kiel progresaĵon, estis konsiderata deliraĵo en ne tre fora pasinta tempo. (...)

shutterstock

Se oni investus multe pli je edukado, instruado, kulturo kaj nutrado, sub la lumo de Supera Spiriteco, tiam la popoloj havus pli da sano; sekve, pli altan kvaliton spiritan, moralan, mensan kaj korpan, por la vivo kaj laboro, kaj malpli da elspezoj oni havus por sekureco. “Ho, tio estus penado por multaj jaroj!”. Tial, ni ne perdu tempon! Male, la civilizigaj konkeroj en la mondo, kiuj minacas ruiniĝi, eble cedos sian lokon al la kontaĝo per seniluziiĝo, kiu trafos la tutan Teron. Ni ne rajtas permesi tian situacion. 

Arquivo BV

Alziro Zarur

Super ĉio, necesas, ke validu la Reala Frateco, pri kiu parolis Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, en sia poemo samnoma. Tia Frateco kapablas kunigi kontraŭulojn kaj aperigi el iliaj paradoksoj solvojn por problemoj, kiuj sufokas la Homaron, ĉar, kiel mi ĉiam ŝatas ripeti, efektive multon oni povas lerni unuj de la aliaj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.