Soci-spiritaj mirakloj de Jesuo

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la revuo JESUO ALVENAS!, eldono 125, de Junio 2016.

Jesuo estas la Plejalta Reganto de la planedo Tero, kaj en Sia Unua Videbla Alveno al ĉi tiu mondo, Li okazigis ankaŭ verajn socispiritajn miraklojn. Kaj Li plivastigis nian rigardon pri Religio, kiu, krom forta spirita gastamo, estas ankaŭ, precize tial, dum la tuta necesa tempo, Altruismo, Solidareco, Grandanimeco: “helpi vidvinojn”, per liverado de socia protekto; “subteni orfojn”, donante al ili edukadon kaj socian elvolviĝon, tiel ke ili havu etikan, do dignan estontecon; “vesti la nudajn kaj nutri la malsatantojn”, donante al ili honestan laboron por ke ili akiru al si vivtenon; “resanigi la malsanulojn”, donante al ili aliron al bonkvalitaj hospitaloj kaj kuracistoj kompetentaj, ne nur teknike, sed ankaŭ laŭ iliaj sentoj; “viziti enkarcerigitojn”, proponante al ili la bezonatan atenton, tiel ke ili ekhavu eblecon sin renovigi, reekvilibriĝi kaj reintegriĝi aŭtonomece en la socion; “forigi la demonojn (obsedantajn, sensciajn spiritojn)”; kaj krom spiritaj agadoj, malfermi novajn perspektivojn trans la materio, por sciencoj, kiuj zorgas pri la homa menso (Evangelio laŭ Mateo, 10:8 kaj 25:35 kaj 36; Marko, 1:21 ĝis 28; Luko, 8:26 ĝis 35; kaj Epistolo de Apostolo Jakobo, 1:27).

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)
Kristo resanigas malsanulojn.

Kiel ni povus nomi tion, se ne Solidara Spirita Politiko? Temas pri ia politiko por vera Paco. Ĝi estas aŭtentika Politiko de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito: por la Eterna Esenco de la homo, kun plej bonaj rezultoj por la popoloj, kiam ili liberiĝas de malamoj religiaj kaj ideologiaj.

En la Kristo do sidas la Ŝlosilo, ĉar Li instruis al ni la Amon, kaj la Amo estas la plej saĝa esprimo de nia Animo, por starigi la socian resanigon de nacioj. Tamen, la menciita ŝlosilo, “por tiuj, kiuj havas vidpovajn okulojn kaj aŭdpovajn orelojn”*, komenciĝas per la Spirito, ĉar ĉio devenas de Dio, komprenata kiel Amo, aŭ Karitato. La Ĉiela Patro estas precize Spirito, laŭ tio, kion Jesuo klarigis al la samarianino, apud la Puto de Jakobo (Evangelio laŭ Johano, 4:24).

Tela: James Tissot (1836-1902)
La Samaria virino apud la puto.

Tamen, necesas neniam forgesi, ke reformo socia alvenas per la spirita. Pro tio estas grave studi la konsekvencojn de la spiritaj resanigoj de Jesuo, sur la aktiva socia kampo. Kompreni tion, ho homoj junaj, korpe kaj Spirite, estas ia intensa revolucio, kiu disvastiĝas ĉirkaŭ la mondo.

Vi neniam neglektu ĉi tiun rekomendon. Praktikado de tiu altspirita konscio kaj dia emocio, kune kun la vera Justeco, ne al tro striktaj punoj, konsistigas la plej efikan Politikon, kiun la homo povas plenumi. La tempo tion montros al pesimistoj.

Jesuo kaj Lia universala subtenado

Estas nepre necese substreki, ke la socispiritaj mirakloj faritaj de Jesuo, ekde la estigo de la mondo, inkluzive de Lia videbla kunvivado sur nia planedo, ĝis la nunaj tagoj kaj por ĉiam, ne limiĝas al ia ajn surtera spirita tradicio. La Ĉiela Amiko, ĉiam sub la inspiro de Dio, ŝvebas super ĉiuj malsamecoj religiaj. Neniu malhelpis, ke Li praktiku Karitaton, eĉ ne kulturaj konvencioj, dum Lia irado sur la Tero, ekzemple kiam Li montris, ke estas permesate fari Bonon en sabato (Evangelio laŭ Mateo, 12:12). Sufiĉas rememori tion, kion deklaris la Apostolo Petro, kiam la centestro Kornelio lin vizitis:

34 Kaj Petro diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn;
35 sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.
36 Vi konas tiun vorton, kiun Dio sendis al la Izraelidoj, predikante la Evangelion de Paco per Jesuo Kristo. Li estas Sinjoro de ĉiuj
(Agoj de la Apostoloj, 10:34 ĝis 36).

Tela: Bernardo Cavallino (1616-1656)

   

Ĉar Jesuo estas la plej alta modelo de Frateco Ekumena, tio estas, universala, do Li harmonias kun ĉiuj kredoj sur la mondo. Nu, la malsamaj Religioj ne estas inter si kontraŭaj, sed komplementaj. Same okazas rilate al Scienco, Filozofio, Politiko, Arto, Sporto, k.t.p. unu la alian.

*Al tiuj, kiuj havas “vidpovajn okulojn kaj aŭdpovajn orelojn” — En la Sankta Korano, versiklo 12 de la 32a Surato “As Sajda” (La Terenkuŝiĝo).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.