Patrina koro ne eskapas de Doloro de Filo

Meditaĵo de Bona Volo elprenita el la libro “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco”

Neniam mankos vortoj por omaĝi al Sanktega Maria, Patrino de Jesuo, Universala Patrino de la Homaro, pro la tuta abnegacio de ŝia  Spirito, ekde la ĉiela sciigo farita de Anĝelo Gabriel, kiam la servantino de Dio eksciis, ke ŝia ventro estos luma ŝirmejo al la Savanto de Popoloj (Evangelio laŭ Luko, 1:26 ĝis 38). Ĉar ŝi plene kredis pri Lia Povo kaj pri Lia Aŭtoritateco, ŝi stimulis Lin fari sian unuan miraklon, okaze de la geedziĝa festo en Kana (Evangelio laŭ Johano, 2:1 ĝis 11). Ŝi vidis la kreskadon de la diecaj faroj de la Majstro Jesuo, kaj kiel bona patrino, fiera pri la mirindaĵoj, kiujn ŝi ĉeestis, ŝi “konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro” (Evangelio laŭ Luko, 2:51). Kaj je la krita momento de la Sublima Krista Misio, ŝi kuraĝe eltenis kun sia Amata Filo la nepriskribeblan martiron, kiun Li suferis.

Tela: Giovanni Sassoferrato (1609-1685)

Cetere, la Bona Mesaĝo, laŭ Johano, 19:25, raportas pri la apogo, kiun Li ricevis de virinoj, dum tiu lasta horo: “Sed apud la kruco de Jesuo staris Lia patrino, kaj la fratino de Lia patrino, kaj ankaŭ Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.

En mia artikolo “Virino ĉe la riparo de nacioj”, mi skribis, ke tiuj heroinoj, okaze de la plej forta doloro, ne forlasis Lin, sed plu staris apud Li, je ekstrema montro de braveco. Nenia homa ago povas decide progresi, sen helpo, ĉu privata, ĉu publika, de virinoj. La Historio estas plenplena de pruvoj pri tio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.