La politika mesaĝo de la Milda Miraklo

José Maria Eça de Queiroz (1845-1900) estas aklamata de multaj homoj kiel la plej granda portugala romanisto. La aŭtoro de La Digna Sinjordomo de Ramires, akra kritikanto de siatempa socio, verkis unu el la plej emociigaj paĝoj en la monda literaturo. Tamen, malmultaj homoj atingis ties politikan mesaĝon.

Reprodução BV

Eça de Queiroz

En momento de tioma materieca inklino, kiam la Homo, sufokita de perforto, komencas intense serĉi ĉe la Dia Apogo la helpon al liaj privataj kaj kolektivaj senesperiĝoj, certe favore efikas al li, dum li pacience atendas surterajn solvojn, la rememorado pri petego de infaneto, kiun akceptis unu el la plej grandaj simboloj pri Solidareco, kiun oni konas:

"Tiutempe, Jesuo ankoraŭ ne iris el Galileo, ĉe la bordoj de la Tiberiada lago; sed la informo pri Liaj mirakloj jam atingis Ŝeĥem, riĉan urbon, inter vinberejoj, en lando Samario. Nu, apud Ŝeĥem, ĉe dometo, vivis vidvino inter ĉiuj malfeliĉa, kiu havis filon malsanan de febroj. La mizera planko ne estis farbita, kaj ne troviĝis en ĝi litaĉo. En la ruĝargila lampo sekiĝis oleo. Mankis grajno en la manĝujo, ĉesis la bruado de la hejma muelejo, kaj tia estis en Izraelo kruela elmontro de senfina mizero. La kompatinda patrino sidadis ĉe angulo kaj ploradis. Kaj etendita sur la genuoj, envolvita en ĉifonoj, pala kaj tremanta, la infano petis ŝin, per voĉo malforta kiel elspiro, ke ŝi voku tiun Rabenon el Galileo, pri kiu ĝi aŭdis ĉe la puto de Jakob, kiu amis la infanojn, kiu nutris homamasojn kaj kuracis ĉiujn homajn malsanojn per karesado de Siaj manoj. Kaj la patino diris, plore:

" – Kiel vi deziras, mia filo, ke mi lasu vin kaj iru serĉi la Rabenon el Galileo? Obed estas riĉa kaj havas servantojn, mi vidis, kiam ili preterpasis, kaj vane ili serĉis Jesuon en vilaĝoj kaj en urboj, de Ĥorazin ĝis la lando Moab. Septimus estas forta, havas soldatojn, kaj ankaŭ ilin mi vidis, kaj ili demandis pri Jesuo, kaj ne trovis Lin, de Hebron ĝis la maro. Kiel vi volas, ke mi lasu vin? Jesuo estas for, kaj nia doloro estas kun ni. Kaj sendube la Rabeno, kiu legas ĉe novaj Sinagogoj, ne aŭskultas la plendojn de Samaria patrino, kiu nur scias preĝadi, kiel en pasinta tempo, sur la monto Garizim.

"La infano, kun fermitaj okuloj, pala kaj kvazaŭ mortinta, murmuris la nomon Jesuo, kaj la patrino plore plu diris:

Reprodução BV

" – Kion utilos al vi, mia filo, se mi ekiros serĉi Lin? La vojoj en Sirio estas longaj, kaj mallonga la kompatemo de homoj. Vidante, ke mi estas tiel malriĉa kaj sola, hundoj bojos al mi ĉe la pordo de familioj. Certe Jesuo mortis, kaj kun Li mortis denove ĉia espero de malfeliĉuloj.

"Pala kaj duonsveninta, la infano denove murmuris:

" – Panjo, mi volus vidi Jesuon el Galileo!

"Kaj tuj, malrapide malferminte la pordon, Jesuo ridete diris al li: ‘Jen mi!”´

La Milda Miraklo publikiĝis unuafoje en Moderna Revuo, en 1898. Ĝia mesaĝo tamen plu estas aktuala.

Li faris Sian parton

Eĉ de malproksime, Jesuo venis kaj plenumis Sian kompromison por kontentigi la peton de infano. Nuntempe, jam ne ekzistas grandaj distancoj. Tamen, kio estas ĉi tiu Planedo, se ne ia malsana knabo, dum jarcentoj da militemo? Necesas alproksimiĝi al la forgesita animo de popoloj. Pacon per interreto, kiu parte estas ia perturbita nerva sistemo de la teknologia socio.

Pripenso de Bona Volo

Iam ĵurnalisto demandis, ĉu mi kredas pri mirakloj. Mi respondis: mi kredas. La fenomeno ekzistas. Tamen ĝi ne estas miraklo, tio estas, ne temas pri faktoj, kiuj kontraŭas naturajn leĝojn. Ili estas io, kio morgaŭ havos sian sciencan klarigon, sen forneo de la Dia Povo, kiu ŝvebas super ĉiaj sofismoj de la homa enviemo, kiu infanece ne emas akcepti la ekziston de ia saĝo supera al lia.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.