Konstanta Kristnasko kaj tutmonda renovigo

Je la 10-a de Decembro 2001 — tago, kiam oni celebras, ekde la jaro 1948, la akcepton, fare de la Ĝenerala Asembleo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj — mi troviĝis en la urbo Bonaero, en Argentino. Estis frumatene. Tiam mi verkis dokumenton al la Legianoj de Bona Volo, kiun mi ŝatus kundividi kun vi ĉiuj:

Ni travivas nun la monaton de la Kristnasko de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Tamen, laŭ nia koncepto, la Kristnasko devus esti konstanta.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Parto de la pentraĵo titolita La Konsolanto.

Kaj la Templo de Bona Volo, la Piramido de Lumaj Spiritoj, la Benataj Animoj, estas la dolĉa hejmo de la Homa kaj Spirita Familio. Ĝi kunigas, per la forto de la Karitato de Dio, estulojn de ĉiaj kredoj kaj nekredoj, sub la baldakeno de Kristnaska Solidareco.

Felipe Moreno/Thiago Bianchi

Aervidaĵo de la Sepedra Piramido, la Templo de la Dia Ekumenismo.

Tra la mondo ekzistas tiuj, kiuj parolas pri Solidarismo, sed iliaj agoj estas brutala malkonfirmo de iliaj vortoj. Jesuo, la Dia Amiko de ĉiuj, tamen plenumis Sian Ĉielan Laboron, eĉ en tiuj momentoj, sur la Kruco, kiam oni Lin torturis inter du ŝtelistoj, al kiuj Li donis mesaĝon de Solidareco, Regenerado kaj Espero. Li prilumis la socian kunvivadon per predikoj kaj ekzemplodonado, kiuj ĝis nun ne estis ankoraŭ plene komprenataj, flanke de multaj homoj, kiuj supozas, ke ili regas la mondon. Uzante la plej profundan signifon de Religio, Jesuo daŭre plenumis la Dian Servon ekvilibrigi mensojn kaj korojn. Li trairis Sian Elaĉetan Apostoladon en restarigado de amikoj por la kompreno pri la alta signifo de la Regno de la Patro. Li parolis al ĉiuj, kiuj emis Lin aŭskulti, por realigi la subliman semadon. Ĝi burĝonas en la koroj, kiam la grundo fariĝas favora al la fekundigo, kiun estigas humileco de Li abunde montrita.

Renovigi la destinon

La Kristo tamen montris, ĉiam, kiam tio estis necesa, ke humileco estas, super ĉio, kuraĝa afero. Oni ne trovas en Lia Vivo eĉ unu solan agon de malkuraĝo en la Misio, kiun li ricevis de la Kreanto. Lia modelo estas tiu de kuraĝo. Tial Li renaskiĝis por plu instrui kaj solidare helpi.

Liajn agojn kronis Lia obstino. Lia Aganta Fido kaŭzis renovigon en la mondo, kun la fundamento de Frateco inter Liaj disĉiploj. Li predikis la unuiĝon per Frata Amo de Sia Nova Ordono (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:7,8,10 ĝis 17 kaj 9). Liaj konstantaj Pacienco kaj Laborado, dum jarcentoj, daŭre vekas Animojn, kiel sankta altaro de preĝado, eĉ se Lia penado kaŭzis al Li sangajn larmojn.

Tela: Pascal Dagnan-Bouveret (1852-1929)

Lia Ĉeesto nin fortigas. Lia Grandanimeco konservas nin vivantaj. Lia Mizerikordo nin subtenas. Al Li, la Ĉiela Liberiganto, ni ŝuldas la nevenkeblan decidon obstini ĉiam sur la ĝusta vojo, eĉ dum plej teruraj tempestoj. Li staras sur la barko. Plie: Li staras antaŭ la rudro, kaj Li donas “al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio” (Bona Mesaĝo laŭ Mateo, 22:21).

Li nur petas de ni konstantecon en Aganta, Diiga Fido, kiu formovas montojn. Kaj Li tion konfirmis, kiam li promesis, ke “Li estos kun ni ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo” (Evangelio laŭ Mateo, 28:20). Por tio Li senĉese blovas al nia Spirito novan vivon. Efektive, ĉiu tago estas tago por renovigo de nia destino.

Ni iru kun Li, unuiĝinte, solidare. Ni bataladu Liaflanke. Kaj la venko, post superado de ĉiaj kaptiloj de malbono, estos nia. Kiu fidas pri Jesuo ne forperdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon survoje.

La Paco de Dio estu nun kaj ĉiam en viaj koroj, vi herooj de la Dia Bona Volo! Kun Jesuo ni venkos ĉiam, ĉiam, ĉiam!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.