Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj Lia Triumfa Reveno

Arquivo BV

Alziro Zarur

Kristnasko kaj Novjaro, jen du frataj celebroj. Okaze de Novjaro ekaperas nova tempo kaj je Kristnasko Jesuo reviviĝas; do, renaskiĝas Espero en la mondo. La karmemora Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979), en revuo Bona Volo n-ro 18 (decembro 1957), iom parolas al ni pri nia koncepto pri Kristnasko de la Kristo de Dio:

— Ekde la starigo de Kampanjo de Bona Volo, je la 4-a de marto 1949, nia muzika refreno estas Kristnaska Kanzono. Multaj homoj trovis strange, ke kristnaska melodio sonis ĉiam antaŭ nia radia mesaĝo, ĉiun tagon dum la jaro. Sed hodiaŭ ili jam komprenas tion: Legio de Bona Volo estas la Ĉiama Kristnasko, por ia pli bona Brazilo, por ia pli feliĉa Homaro. La Kristo renaskiĝas ĉiutage en la koro de tiuj, kiuj scipovas suferi kaj ami, tiuj, kiuj formos unu solan gregon por unu sola Paŝtisto.

En la 3-a volumo de la verko Brazilo kaj Apokalipso, mi substrekas, ke la plej elstara fakto en la tuta Historio de la Homaro, ĉu videbla, ĉu ne videbla, estas la reveno de Jesuo Ekumena, tio estas, sen katenoj. Sufiĉas vidi, ke Li mem ne nur kelkfoje anoncis Sian triumfan revenon al ĉi tiu mondo en la Evangelio kaj en Apokalipso, sed dediĉas unu tutan predikon al Fino de la Tempoj (Mateo, 24 kaj 25), kiu estas ankaŭ komenco de tute nova Erao, aparte koncernanta al Ĉiela Jerusalemo, kiun mencias la Libro de Finaj Profetaĵoj (ĉapitro 21, versikloj 2 kaj 10). Kio kronas Lian paroladon? Precize Paruzio, tio estas, Lia Glora Reveno.

Jesuo elektis la Homaron

Reprodução BV

La majesta Spirito, kiu kreis ĉi tiun mondon – post pacienca atendado, en laboro por la spirita evoluo de tiuj, kiujn la Ĉiela Patro transdonis al Li por senfina progreso*1 – revenas por pluki la frukton de Lia grandanima semado. Cetere, laŭ la plej alta koncepto pri libervola elekto, la elekto de la Kristo estis por la Homaro kaj ĝia saviĝo, tiel ke Li mem reprezentis la realan sencon de Dia Demokratio, laŭ tio, kion ni povas legi en ĉi tiu analizo de la presbiteriana pastoro kaj profesoro Jerônimo Gueiros*2 (1870-1953), kiun mi prenis el la epokfara Ĵurnalo de Bona Volo n-ro 4 (1969), kies responda redaktoro mi estis, kun honoro:

— Libereco de konscienco nepre ne mortu! Apartaĵo inter la moralaj bonoj de la homo, psika fundamento de respondeco, duondia aŭreolo, per kiu Dio lumigis sur la frunto de Lia kreito la senmakulan helon de Lia majesto sur la Tero – libereco estis de Dio mem tiel akceptata kaj konsiderata, ke dum la plej alta suvereneco de lia morala regado, li ne volis ĝin rompi, eĉ ne por eterne favori tiun privilegian kreaĵon, kiun Li estigis laŭ Sia imago kaj similo (...).

Sed Jesuo venkis la spiriton de malbono, kiu estas la plej forta reprezento de eraro (Mateo, 4:1 ĝis 11), kiu tentis Lin en dezerto, celante Lian plej altan taskon, nome realĝustigi homajn misfarojn kaj levi ĉiujn al la Ĉiela Patro.

Ĉies antaŭsento

Estas rimarkinde, ke ĉiuj homoj antaŭvidas ion profunde signifan por siaj vivoj, en ĉi tiu vivo aŭ en la eterna Vivo, en ĉi tiu aŭ en alia dimensio. Homaj kulturoj, en plej malsamaj formoj, de tre longa tempo antaŭsentas gravan okazaĵon, kiu gravuriĝos je la historio de ĉi tiu planedo. Laŭ multaj homoj, temas pri la glora reveno de la Dia Estro de la Homaro. Kiel ni jam vidis, kristanoj atendas la Kriston, judaj fratoj siavice plu anoncadas baldaŭan, tre atendatan alvenon de la Mesio; budhanoj, de Sinjoro Majtrejo; Islamanoj, de Mahdi, kaj tiel plu. Tio estas tre mistika kaj enprofundiĝinta en la homa animo.

En ĉiuj koroj, ĉiumaniere, kongrue kun la Ĉielaj mesaĝoj, oni aŭdas sonojn de neesprimebla kaj profeteca melodio, kiu feliĉigos viajn orelojn kaj lumigos viajn vivojn. Tio estas premio pro fideleco al Tiu, kiu estas “Vojo, Vero kaj Vivo” kaj aperas en diversaj kulturoj laŭ diversaj nomoj.

Papoj anoncas la Revenon de Jesuo

Tiel granda estas la graveco de ĉi tiu momento, kiun la mondo trapasas, ke multaj voĉoj eksonas, klarigitaj de la Potenco de Dio, por aserti, ke Jesuo alvenas. Do neniu, el iu ajn kredo, rajtos argumenti, ke li ne sciis.

Jen prezentiĝas resume la vorto de papoj tre gravaj:

Divulgação

Johano XXIII

Johano XXIII (1881-1963): — La reveno de Kristo estas proksima.

Divulgação

Paŭlo VI

Paŭlo VI (1897-1978): — La reveno de Kristo estas tuja. (Ĝenerala Akcepto, la 13-an de majo 1970.)

Kaj en la Roma Meslibro staras ĉi tiu neforgesebla sciigo:

— (...) ni atendas la gloran alvenon de Jesuo Kristo Nia Savanto.

Johano Paŭlo II kaj la Advento

Arquivo LBV

Johano Paŭlo II

Ankaŭ en la prediko de papo Johano Paŭlo II (1920-2005), je la 6-a de decembro 1981, oni povas legi:

— (...) La paroloj de Petro pri la advento celas precipe la lastajn tempojn, la "tagon de la Sinjoro”; kiuj spertis la unuan alvenon prave vivadas atendante la duan; laŭ promeso de la Sinjoro.

Tela: Peter Paul Rubens

Petro

En la instruo de Petro ŝajne karakteriziĝas la "dialektiko" de eterneco kaj tempo, nome, de "tempo de Dio" kaj "tempo de la homoj". Kiel oni scias, ĉe la kristanaj komunumoj dum la unuaj jarcentoj, estis forta la atendado de paruzio, tio estas, la dua alveno, la dua advento de Kristo. Kelkaj homoj komencis dubi pri la vereco de tia promeso. Fragmento el la dua letero de Sankta Petro (...) respondas al tiaj malfacilaĵoj: “Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago” (2 Pet 3,8).

Ĉi tio signifas: vi homoj havas vian koncepton pri tempo, unuojn por ĝin mezuri, kalendaron kaj horloĝon; vi havas viajn kriteriojn, laŭ kiuj vi kredas, ke la tempo tro longe daŭras, aŭ tro rapidas.Vi vivadas en la tempo, viamaniere, kaj tiel devas esti; sed ne pasigu ĉi tiun koncepton al Dio, ĉar laŭ Li viaj mil jaroj estas kiel unu tago; kaj unu tago estas kiel viaj mil jaroj. Tial, ne juĝu laŭ viaj kategorioj kaj ne diru, ke Dio tro rapidas aŭ tro malrapidas.

Mesaĝo de pastoro Jonas Rezende

Arquivo Pessoal

Jonas Rezende

En sia verko Psalmoj por la Spirito*3, la nobla pastoro, profesoro, filozofo kaj verkisto Jonas Rezende parolas al ni pri transforma influo de la mesaĝo donita de la Kristo, kiam Li prezentas al ni ian kompateman Dion, Dion interne de ni, kiu ĉeestas ĉi tiun mondon kaj nian vivon. Ĉeno povanta por ĉiam ŝanĝi la ĉiutagan vivon de popoloj per neforgeseblaj instruoj pri homamo kaj kompatemo:

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Paŭlo

— Ne sufiĉas kono pri ekonomia, teknologia progreso. Nek la konkeroj de genetika inĝenierarto, nek monda vilaĝo. Postmoderna homo bezonas ian etikon, kiu respektu vivon kaj diversecojn; kiu super ĉio konsideru la ekonomian malegalecon de niveloj inter nacioj. Sed fido petas ankaŭ ian mondon, en kiu, laŭ apostolo Paŭlo, Dio estas ĉio en ĉiuj homoj. Temas pri diokreda fundamento. Ne temas pri tiu eksplikata Dio de kosmaj fenomenoj, sed pri la biblia Dio. Dio de la psalmoj. Dio, kiu persone interagas kun la homo. Sinjoro de la Historio kaj nia Patro, kiu estas en la ĉielo kaj en ni mem. Dio, kiu havas la vizaĝon de Jesuo Nazareta. Nur Jesua Dio ekvilibras kaj realĝustigas la devojiĝojn de nia homeco.

Resume, jen ĉi tie kuŝas la fundamentoj de la mondo, tia kian ni revas kaj kiun ni konstruos, kun dia helpo. La Patro havas kompromison kun tia projekto. La vera Kristnaska mesaĝo metas Dion sur la teron; transcendo fariĝas karno por vivi kun ni. Fidu. Esperu. Laboru.

Emmanuel kaj la Senfina Korfavoro de la Kristo

Reprodução BV

Chico Xavier

Arquivo BV

Emmanuel

Emmanuel, en sia verko Survoje al Lumo, psikografiita de la karmemora Chico Xavier (1910-2002), donas bonegan sciigon pri Sinjoro Jesuo:

Determinismo de amo kaj bonfarado estas la leĝo de la tuta Universo kaj la homa animo eliras el ĉiaj katastrofoj serĉe de pli bona vivo. Nur Jesuo ne pasis, dum la dolora irado de rasoj, cele al disrompo de ĉiaj limoj por universala ĉirkaŭbrako. Li estas la Lumo de la Komenco kaj en liaj kompatemaj manoj kuŝas la destino de la mondo. Lia grandanima koro estas la fonto de vivo por la tuta surtera Homaro. Lia ama mesaĝo, en la Evangelio, estas la eterna parolo de renaskiĝo kaj de justeco, de frateco kaj de kompatemo. Ĉiuj homaj aferoj pasis, ĉiuj homaj aferoj ŝanĝiĝos. Sed li estas Lumo por ĉiuj surteraj vivoj, neatingebla al tempo kaj al detruado.

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)

Dum ni parolas pri la misio de la XX-a jarcento, rigardante la diktatorojn de la nuna tempo, kiuj arogas al si la rolon de turmentantoj de homamasoj, estas nia tasko turni petegantajn okulojn al la senfina kompatemo de la Sinjoro, petante de li pacon kaj amon al ĉiuj koroj.

Vivu do la Ĉiama Kristnasko de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, pro tio. Tiu, kiu ŝvebas super homaj malkonsentoj, grandanime, kaj aplaŭdas la valoron, kiu ekzistas en ĉiaj tavoloj de la homa vivo, nome Edukado, Politiko, Filozofio, Scienco, Ekonomiko, Arto, Sporto, k.t.p., spite ian ajn diferencon. La Dia Paco viglu en ĉiuj familioj kaj en anguloj, kie iuj homoj supozas, ke ili vivas solaj, kaj tamen, ĉu konscie, ĉu nekonscie, ilin akompanas iliaj sindediĉaj Gardanĝeloj. Kaj ni kune bataladu, sub la aŭspicio de Paco, kiel rekomendis Alziro Zarur, "por iu pli bona Brazilo kaj por iu pli feliĉa Homaro!".

Kio, Malraux?

Divulgação

André Malraux

Ne senkaŭze André Malraux (1901-1976), intelektulo inter la plej glorataj, fama ministro de kulturo en Francujo, esprimis gravan penson el sia plej profunda intimo:

— La XXI-a jarcento estos religiema, aŭ ĝi ne ekzistos.

Tamen, kara Malraux, ne plu estu religio tragika konflikto, sed eterna plenumado de Dia Amo, kiu deziras, ke ni amu unuj la aliajn, kiel Jesuo instruas en la Evangelio laŭ Johano , 13:34 kaj 35; kaj 15:13:

— Novan Ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj.

Pro tio, Johano Evangeliisto skribis en sia Unua Epistolo. 4:7 ĝis 9 kaj 16 ĝis 21:

7 Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la Amo esta el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.

8 Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas Amo.

9 Jen kiel la Amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon Solenaskitan, por ke ni vivu per Li.

(...)

16 Kaj ni konas kaj kredis la Amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas Amo; kaj kiu restas en Amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

17 Jen kiel Amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la Tago de Juĝo; ĉar ĝuste kia Li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo.

18 Timo ne ekzistas en Amo; sed perfekta Amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon, kaj timanto ne perfektiĝas en Amo.

19 Ni amas, ĉar Li unue nin amis.

Kaj Dio unue nin amis, pere de Kristo Jesuo, sublima esprimo de Frateco en ĉi tiu mondo.

20 Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton – tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.

21 Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

Jen estas la ĉiama mesaĝo de Kristnasko de Jesuo kaj de Novjaro, en kiu estu pli da homamo de la homaro al la Homaro. Kaj se "la XXI-a jarcento (...) ne ekzistos" se ĝi ne estos religiema, do ĝi estu io plia: ĝi fariĝu la granda ĉirkaŭbrako inter religioj, je glora Religio de Dio kaj de Frateco.

_____________________________________________________
*1 Legu en ĉapitro 17-a de la Evangelio de Ekumena Kristo laŭ Johano, el Lia fama "Sacerdota Preĝo".

*2 Jerônimo Gueiros (1870-1953) – Li naskiĝis em Queimadas de Santo Antônio/PE, Brazilo, en 1870. Li estis presbiteriana pastoro kaj profesoro pri la Portugala Lingvo. Li instruis en Mezlernejo de Rio Grande do Norte. Dum sia apostola vivo, li okupis la postenon de direktoro de Suda Presbiteriana Seminario (Campinas); profesoro kaj prezidanto de Norda Evangelia Seminario (Recife). Talenta verkisto, li prezidis Pernambukan Akademion de Beletro. Li mortis en Recife/PE, en 1953.

*3 Psalmoj por la Spirito – Publikigita de Eldonejo Mauad, Rio-de-Ĵanejro, 2002.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.