Fidinda kunulo

Fonto: Revuo BOA VONTADE, eldono 193, de Septembro 2004.

Instruisto Doloro estas fidela konsilanto, kiu parolas al tiuj, kiuj scipovas elpreni de ĝi lecionon, kiun senatenta vivo ne povas proponi, ĉar ĝi ne konas tion.

shutterstock

Jen tamen ekaperas sur la horizonto de amareco la etendita mano de Dia Dio, konstante ema starigi falinton, kiu petegas de Li helpon. Tiumomente, la homo trovas Sian Kreanton, se tiel li volas, laŭ sia libera, neforprenebla elekto. Spirito kaj Materio interagadas kaj la neatingebla solvo montriĝas plenumebla al tiu, kiu havas Realigantan Fidon. Kial Realiganta Fido?! Ĉar ne sufiĉas havi Fidon. Necesas fari ĝin ia konkreta ago, kiu plifortigas la homon kaj ties kolektivon. Tion oni nomas Solidareco.

Reprodução BV

Lutero

Koncerne tion, indas ĉi tien almeti la riĉigan citaĵon troveblan en la malfermo de la literatura verko Pri la Kristana Libereco, de Marteno Lutero (1483-1546), tradukita al la portugala lingvo fare de Leônidas Boutin, kun apogo de moŝtaj pastoroj Heinz Soboll kaj Richard Wengan, el la Evangelia Komunumo de urbo Curitiba, en Brazilo, 1958. Ĉar tio estas oportuna, mi inkluzivis ĝin en unu el la paĝoj de mia verko Meditadoj el la Animo (2003), kun la jena komento: Unu el la plej esencaj demandoj, flanke de la plimulto de tiuj, kiuj deziras spiritan saviĝon estas “Kio plej plaĉas al Dio?”. La granda reforminto Marteno Lutero havas la respondon, cititan de profesoro Leônidas Boutin: “havi veran, neŝanceleblan Fidon pri la Vorto de Dio, kiun enhavas la Sanktaj Skriboj. Kaj kiu efektive havas Fidon, tiu praktikas Bonajn Agojn, tio estas, li amos sian proksimulon, ĉar estas neeble havi Fidon kaj ne praktiki Bonajn Agojn, kiuj estas do naturaj, neeviteblaj sekvoj de ĝi”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.