Templo de Paco kaj Tago de Unuiĝintaj Nacioj

Dum unu plia celebrado pri la fonddatreveno de Templo de Bona Volo, kiu estis fondita de mi mem je la jaro 1989, mi memoras, ke en Oktobro 2009, en Brazilja/DF, ni omaĝis Organizon de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu tiutempe kompletigis 64 jarojn da ekzisto. Cetere, la sento, kiu karakterizis la decidon de la internacia komunumo krei ĝin, en la jaro 1945, estas tiu sama pri TBV: deziro havi Pacon.

João Periotto

Templo de Bona Volo

Nelonga historio

Divulgação

 Franklin Roosevelt

UN

Eleanor Roosevelt

Post kruelegaĵoj dum la Dua Mondmilito, kiu formortigis kaj korpe kaj mense kripligis milionojn da homoj, tutmondaj gvidantoj serĉis manierojn garantii Pacon inter la popoloj. Inter la 25-a de aprilo kaj la 26-a de junio 1945, en la urbo San-Francisko/Usono, oni ellaboris ― fare de reprezentantoj de 50 landoj ĉe konferenco pri Internacia Organizo ― Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj. Cetere, la nomon Unuiĝintaj Nacioj elpensis la usona prezidento Franklin Roosevelt (1882-1945). La fundamento de tiu dokumento naskiĝis el proponoj de delegitoj el Ĉinujo, Usono, Brita Regno, iama Sovetunio, Francujo. Je la 24-a de oktobro 1945 oficiale komenciĝis la ekzistado de UN. Ni pensu pri kiom da nepublikaj, postkulisaj diskutoj necesis, ĝis oni alvenis al konsento, inkluzive de koncernoj religiaj kaj laikaj ― ni memoru pri Eleanor Roosevelt (1884-1962) —, tiel ke pri tiaj aferoj eĉ bone informitaj hodiaŭaj homoj ne plene konscias. Se la interkonsento farita tiutempe – post elreviga fiasko de Ligo de Nacioj, kiu tiom suferigis prezidenton Woodrow Wilson (1856-1924), post la Unua Mondmilito, do kial ne realiĝus novaj paŝoj apogataj de tiom da nacioj, inkluzive Brazilo, kiuj nun internacie elstaras? La mondo nerezisteble moviĝas antaŭen; kelkfoje ĝi tamen pormomente moviĝas malantaŭen. Ĝi ja neniam senmoviĝas.

Paco ne estas ia utopiaĵo

Kontribue al tiu temo, jen mi alportas al vi mian improvizan paroladon, kiun Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, parte publikigis en la verko “Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo ― heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero”, kiun ni lanĉis je la 24-a de oktobro 2009, ĉe homplena TBV.

Clayton Ferreira
Divulgação

Sérgio Vieira de Mello

(...) Ekzistas homoj, kiuj pensas, kvazaŭ tio estus nepra sorto, kaj tion ili kritike atribuas al mistikuloj, ke milito estas nedisigebla de la Homo, sen alia ebleco por rapida progreso. Kompreneble, ili eraras. Eble mankas al ili ankoraŭ la decido kontraŭi ian ajn baron kaj batali sentime por pli pacaj tempoj. Ĉi tio postulas nepran kvanton da entuziasmo: kontraŭstari tion, kion “decidis” ruinigaj “miljaraj moroj”, ke ĝi estas neevitebla vojo de popoloj. Sed multaj homoj havas tiun sentiman sintenon. Sérgio Vieira de Mello (1948-2003) estis unu el tiuj. Mi ne diras, ke murdema inklino subite malaperos el la surfaco de la mondo. Mi nur ne akceptas fatalismajn konceptojn, kiujn oni konsideras kiel neforigeblan realaĵon. Ni tamen diru, argumente, ke se alvenus milito, ni devus alfronti ĝin kun la bezonata forto. Sed iam Frateco kaj Justeco plibonigos la tumultan destinon de homoj, de familioj, de patrujoj. Kiam homo puriĝas, tiam ĉio transformiĝas ĉirkaŭ li.

Ekster tia solidara sinteno, transdonita de unu el la plej grandaj figuroj, kiuj vivis sur ĉi tiu mondo, estas pli malfacile ĝui senarmilan Pacon, kiom ajn da tempo necesos por atingi ĝin.

Dia sciigo

Fine, mi do emfazas dian sciigon, flanke de Sinjoro, kiu ĉiam zorgas pri ĝi: “Pacon mi lasas al vi; mian Pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 14:27 kaj 1; kaj Mateo, 28:20). (...)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.