Sekureco por infanoj kaj junuloj

Seksa molestado kaj ekspluatado de infanoj kaj junuloj. Jen estas neneglektindaj temoj. Ili estas problemoj de tutmonda amplekso, kiuj postulas konstantan atenton flanke de ni ĉiuj, precipe de gepatroj kaj registaroj. Nenio estas pli oportuna ol serĉado de efikaj vojoj favore al asistado al etuloj.

Ni aldonas niajn klopodojn al tiuj de multenombraj organizoj el la Tria Sektoro kaj al tiuj de la registaro mem, por kontraŭbatali tiun teruran kruelaĵon.

Arquivo BV

Profesorino Dalka Chaves de Almeida Ferrari

TV Bona Volo, per la programo “Solidara Socio”, alportis klarigan intervjuon kun profesorino Dalka Chaves de Almeida Ferrari, estrarano de Instituto Sedes Sapientiae, en San-Paŭlo/SP, kaj ĝenerala kunordiganto de Referencocentro pri Viktimoj de Perforto (CNRVV).

Laŭ profesorino Dalka, la sekureco de infanoj kaj junuloj bezonas ĝeneralan partoprenon: “Temas pri kontinua laboro, kiu meritas konstantan atenton flanke de la publika politiko, cele al tia konfrontado. Kaj nuntempe necesas kapabligo kaj konsciigo ĉe hoteloj, kun iliaj estroj kaj ĉiuj tieaj laboristoj, same de taksiistoj, de homoj deĵorantaj ĉe omnibusostacioj, ĉe omnibusoj, ĉe flughavenoj. Se pensi pri politiko, ĉiuj ministerioj devus kapabligi sin por tia alfrontado.”

Rompi Pakton Pri Silento

José Gonçalo

Daniel Guimarães

Dum sia interparolo kun la sociologiisto Daniel Guimarães, la prezentanto de la programo “Solidara Socio”, profesorino Dalka Ferrari emfazis ankaŭ la nemalhaveblan bezonon protekti infanojn kontraŭ seksaj molestoj en hejmaj kaj sociaj lokoj: “Rompi la pakton pri silento, sukcesi paroli pri tiu temo, ĉar ĝi ankoraŭ estas tre kaŝata, iom tabua en la socio. Se ni havos klarmensajn, konsciajn junulojn pri la zorgoj necesaj koncerne la propran korpon, ties limojn, tiam ili sentos sin komforte kaj ne permesos, ke tiun korpon iu invados. Do, temas preskaŭ pri reedukado por memkono. Homoj devas sin koni, scii precize tion, kion ili volas por sia vivo, la riskojn eblajn en iaj homrilatoj”. (...)

Shutterstock

Kaj ŝi emfaze plu diris: “Ĉion tion oni devas pridiskuti, ĉar se oni ne konsciigas ĉiujn, de la infano, de la adoleskanto, de la junuloj ĝis la gepatroj, edukistoj, kiuj zorgas pri tiuj infanoj kaj pri tiuj adoleskantoj ĉiutage, tiam oni ne sukcesas meti lumon sur tiun problemon. Homoj hontas paroli, ne emas alfronti ĝin. Kaj laŭgrade kiel unu junulo fariĝas memstara, kaj scias kiel sin defendi, tiu povas helpi alian junulon, fariĝi multobliganto de tiaj scioj.”

Kiel psikologino, kiu fakiĝis pri hejma perforto, ŝi substrekas: “Sekve, la plej alta celo de ĉio tio estas fari, ke ili konu la danĝerajn situaciojn, en kiuj ili povas implikiĝi, aŭ pri kiuj necesas sindefendo, ekstere aŭ ene de la familio​. Ĉar tiel estas: gepatroj protektas dum certa tempo, sed alvenas momento, kiam tio dependas de la infano kaj de la junulo mem, ke ili foriru aŭ petu helpon pro la risko, kiun ili alfrontas”.

Ni pritraktas temon fakte komplikan, kiun oni devas elmontri kaj pridiskuti per la amaskomunikiloj, ĉe hejmoj, ĉe preĝejoj, ĉe lernejoj, ĉe universitatoj, ĉe laborejoj, do ĉie, tiel ke ni plivastigu la zorgojn koncerne infanaron kaj junularon. Kaj ni tenu en niaj agendoj la Disknumeron 100 (Alvoku Homajn Rajtojn), por denunci, por peti helpon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.