Rasismo – socia kancero

Je la 20-a de marto, en la suda hemisfero, kie Brazilo situas, komenciĝis aŭtuno. Ĉi tiu sezono memorigas pri tempo de matureco, spiritostato kiun ni devas alpreni por travivi ĉiutagajn defiojn. Unu el tiuj, sendube tasko por ĉiuj brazilanoj, ĉu blankaj, negraj aŭ mestizaj, estas batalado kontraŭ rasismo je ĉiuj ĝiaj malicaĵoj.

De longa tempo mi laŭte parolas pri tiu socia kancero, inkluzive pro tio, ke kiel plej multaj brazilanoj, mi havas negran sangon. Ekde la jardeko post 1980, ĵurnaloj en Brazilo kaj eksterlande publikigadas diversajn miajn artikolojn, per kiuj mi ekzaltas la valoron de la nigra raso, ekzemple per "Aparthaeid tie kaj Apartheid ĉi tie", "Rasismo estas maldeca", "Intermiksiĝo en la mondo estas neevitebla", kaj multaj aliaj.

Márcio Chagas da Silva,Tinga, Arouca

Al futbalarbitracianto Márcio Chagas da Silva, al atletoj Tinga, el la teamo Cruzeiro Esporte Clube, en Belo Horizonte/MG; kaj Arouca, el Santos Futebol Clube, en Santos/SP; kaj al ĉiuj, en sporto aŭ en ia alia agadkampo, kiuj estis viktimoj de iu el tiaj malicaj agoj, ni transdonas nian ĉiaman solidarecon.

Arquivo BV

Estas do tre pensige, ke je la 21-a de marto, ĉe la aŭroro de aŭtuno en Brazilo, ni celebras la Internacian Tagon por Forigado de Rasdiskriminacio. Ĉi tiu dato, starigita de UN en la jaro 1969 omaĝas 69 sudafrikanojn murditajn en la jaro 1960, okaze de interpuŝiĝo kun la polico. Ili protestis kontraŭ "Leĝo de paso", kiu malpermesis al la negra loĝantaro la rajton libere iradi. "Masakro en Sharpeville", jen kiel konatiĝis tiu bedaŭrinda okazaĵo en Johanesburgo, Sudafriko, kiu metis unu plian sangmakulon en la historion de la Homaro.

Se ankoraŭ ekzistas unu sola homo kruele diskriminaciata, tiam la homa vivhistorio estas makulita. Ni do obstinu en laboro por kunvenigi, per Ekumenismo de la Koroj, la diversajn etnojn, kiuj ekzistas en la mondo.

Legado kaj Interpretado

Pro tio ni zorgas alporti bonkvalitan edukadon al infanoj kaj gejunuloj ĉe lernejoj de LBV kaj de ĝiaj sociedukaj programoj. Provizitaj per valoroj spiritaj, homaj, etikaj kaj civitanecaj, ili estos multobligantoj de agado, kiu konstruas Pacon kaj progreson daŭripovan por komunumoj en la mondo.

Vivian R. Ferreira

"Konstanta Programo por Stimulado al Legado kaj Interpretado de Informoj", kiun ni aplikas ĉe la Edukensemblo Bona Volo, en San-Paŭlo/SP, egale proponas tion. Ĝia "Semajna Resumo", kiu cirkulas interne, elstarigas, ke "legado kaj skribado estas nemalhaveblaj por inkludo de individuo en la legipovan socion, kaj koncernas lernejon sistemigi tiajn sciojn". Tiu iniciato, kune kun ĉiuj lernobjektoj en la instrukadro, prizorgas infanojn de la Bebovartejo ĝis la Mezgrada Lernejo.

Arquivo BV

Ni krome ricevas la informon, ke "pozitiva rezulto de tiaj agadoj konfirmiĝas ĉe la atingoj de niaj edukatoj en ekzamenoj, kiuj postulas kompetentecon pri legado kaj tekstointerpretado. En la jaro 2013, ekzemple, gelernantoj Pedro Furtado, Letícia Dutra kaj Michael Araújo atingis la 1-an, 2-an kaj 3-an lokojn en Kategorio 2-a Jaro de Mezgrada Lernejo, en la simulekzameno farita de Universitata Eduksistemo". Kaj la publikaĵo konkludas: "Gelernantoj Giovanna de Melo kaj Matheus Lombardi ricevis la 2-an kaj 3-an lokojn en Kategorio 3-a Jaro. Oni atribuis al la Mezgrada Lernejo de Edukensemblo Bona Volo la unuan lokon en ĝenerala klasifiko inter 80 partoprenantaj lernejoj."

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.