Nelson Mandela

Jen nia omaĝo al la eminenta advokato kaj eksterordinara politika gvidanto Nelson Rolihlahla Mandela, kiu revenis la Spiritan Patrujon je la 5-a de Decembro 2013.

Unua negra prezidento de Sudafriko, li estris ĝin de la jaro 1994 ĝis 1999, sentime batalis kontraŭ apartheid, nome malhomeca reĝimo de rasdiskriminacio, kiu longe malfeliĉigis la plej sudan parton de la afrika kontinento.

divulgação

Nelson Mandela

Je la 18-a de Julio 2018, Mandela kompletigus la aĝon de 100 jaroj. Li estis homo admirinda. Nobelpremiito pri Paco en la jaro 1993, li ricevis en Brazilo, por nia honoro, en 1997, la Medalon de Ordeno de Merito pri Ekumena Frateco, distingo donita de ParlaMundi de LBV, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.

Gilberto Bertolin

Nelson Mandela

Al liaj estimataj familianoj kaj al la sudafrika popolo, niajn kondolencojn. Madiba, kiel oni lin ame nomis, nun plu aktivas por la kaŭzo de libereco kiel Eterna Spirito.

Televidoskipo de SBT [grava brazila televidstacio] akompanis lecionon ĉe Edukejo Bona Volo en San-Paŭlo, Brazilo, pri la graveco de Mandela koncerne demokration kaj Pacon.

La deklaroj de 8-jara lernantino Lara Vitória montras la respekton al diversaj kulturoj kaj la fratan, ekumenan kunvivadon, kiun ni ĉiutage vekas en la infanoj: “Ni lernas, de kiam ni estis etuloj, en la lernejo, ke ni ĉiuj estas egalaj, negrave ĉu negroj, blankuloj, alireligiuloj. Gravas la Amo, kiun ni havas unuj al aliaj”.

Vivian R. Ferreira

PEDAGOGIO POR PACO

“Edukado starigos komprenon, toleremon kaj amikecon inter ĉiuj nacioj kaj rasaj kaj religiaj grupoj, kaj kunhelpos la agadon de Unuiĝintaj Nacioj favore al konservado de paco.” Ĉi tiu estas peco el Alineo XXVI de Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj.

Kongrue kun tia koncepto ĉe Lincoln Avenue School, en Orange/New Jersey, Usono, okazis bela ceremonio por la fermo de programo “Lernantoj de Bona Volo por Paco”, kiun la Usona LBV elvolvis en Usonaj kolegioj. Vigle kaj entuziasme, preskaŭ mil gelernantoj partoprenis en la solenaĵo. Tiu iniciato celas stimuli solidaran gvidadon inter lernantoj kaj faciligi senperfortan lernejan etoson.

Eliana Gonçalves

Lincoln Avenue School, en Orange/New Jersey

Dum la du lastaj monatoj, edukantoj de LBV kaj lokaj instruistoj kunlabore orientis infanojn kaj adoleskantojn pri la temo “konsciigi, kundividi kaj helpi”. La lernantoj decidis tiam ekpraktiki iom de sia lernado. Ili starigis en la komunumo, kun apogo de volontuloj de LBV, kampanjon por havigi nutraĵojn helpe al familioj en situacio de socia risko, en la administra regiono Essex/NJ. Temas pri ekzemplodona sinteno, kiu ĝojigis la helpitojn je la 28-a de novembro, ferio de Dankotago en tiu lando.

La fundamento por tiu klopodo flanke de la edukistoj devenas de etapoj de MAPREI (Metodo de Lernado per Racia, Emocia kaj Intuicia Serĉado) — nome metodo de aplikado de Pedagogio de Amo (por infanoj ĝis la aĝo de 10 jaroj) kaj de Pedagogio de Ekumena Civitano (ekde la aĝo de 11 jaroj), kiujn ni prilaboras en lernejoj de LBV en Brazilo.

Urĝas Reeduki!

En Usono, same kiel en multaj aliaj landoj, la problemo de perforto en lernejoj estas maltrankviliga. Kaj laŭ informo de reprezentanto de LBV ĉe UN, Danilo Parmegiani, Pedagogio de Bona Volo, kun sia Kulturo de Paco, atingas gravajn rezultojn en usona teritorio, ĉar ĉiuj perceptas la bonfaron, kiam oni kongruigas formalan instrusistemon kun la sperto de aganta Bona Volo.

Tiu informo montras al ni la atingopovon de Ekumena Spiriteco inter lernantoj. En la verko “Urĝas Reeduki!”, mi substrekas, ke ĝi estas la lulilo por plej altspiritaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, la loko de emocioj kaj de racio prilumita de intuicio, nome la ejo, kiu kunigas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de homa, sublima sentemo, kiel Vero, Korfavoro, Moralo, Etiko, Honesteco, Frata Amo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.